PMA

La somera kunflugo denove en Antalkiai

LitovioLa somera kunflugo de Litoviaj esperantistoj okazos la 13-14an de junio 2026 en agroturismejo en la vilaĝo Antalkiai, je 26 kilometrojn de Kaŭno, direkte al Vilkija.
La programo estas preparata kaj estos publikigota iom poste. Ĝi estos riĉa kaj interesa: prelegoj, diskutoj, vespero kun kantoj k. s.). Funkcios libroservo.

La partoprenkotizo estas nur simbola – 40 eŭroj (noktado, tagmanĝo, vespermanĝo, matenmanĝo, manĝetaĵoj, kafo, teo, dolĉaĵoj, luado de ejoj, transportaj elspezoj, organizaj elspezoj). Tio kovras nur duonon de ĉiuj elspezoj. Alian duonon kovros sponsoroj. La monon ĝiru al konto de kasistino Irena Jagminaitė (LT687300010157748186 SWEDBANK, SWIFT kodo HABALT22XXX). Pagi kontante ĉe la alveno eblas nur escepte kaj nur kun anticipa interkonsento pri tio kun la organizantoj. Anticipa registriĝo por la partopreno estas nepra ĝis la 8a de junio.

Pri la partopreno informu al Asta Nastaravičiūtė (anasturte@gmail.com; tel. +370 611 60402) aŭ Povilas Jegorovas (pjegorovas@yahoo.com tel. +370 687 12219).

Venontojn per publika transporto ni veturigos el la busa stacidomo de Kaŭno al la loko de la aranĝo. Estas invitataj ĉiuj esperantistoj!

Organizantoj

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/02/litovio-85/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La somera kunflugo denove en Antalkiai appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta