PMA

730 esperantaĵoĵ en Kroata ŝtata arkivo

arkivoKroata ŝtata arkivo transprenis de Kroata Esperanto-Ligo parton de ties arkivo, laŭ la antaŭa interkonsento la 28an de januaro 2026. La bazo de la arkivo estas libroj, kiujn la kroataj esperantistoj produktis de 1909 ĝis la verkistino Ivana Brlić-Mažuranić kaj ties “Jaša la Dalmato, vicreĝo de Guĝerato” en 2025.

Temas pri ĉirkaŭ ses (librobretaj) metroj da dokumentoj, ĉefe libroj, statutoj de post 1945, gazetoj inkluzive de “El Popola Ĉinio” de 1975 ĝis 2000, stampiloj, afiŝoj. Aparte interesa estas la muzikbastono – donaco al la direktisto de la muzika orkestro de esperantistoj el 1922, kiu havis dediĉon “al nia orkestrestro – fidelaj orkestranoj” kun la aprila dato de 1922.

Marijana Jukić, estrino de la fako “Asocioj” ĉe Kroata ŝtata arkivo, transprenis la objektojn kun siaj 3 kolegoj. Akompanis la objektojn la listo kun 730 eroj.

Oni daŭrigas la preparon de pliaj dokumentoj, ekzemple, pri starigo de la monumento La Futuro sur Kennedy-placo en Zagrebo.

Fonto: https://esperanto.hr/wp/eo/kroata-stata-arkivo/

Foto: “La Futuro” en Zagrebo https://esperanto.hr/arhiva/uk_futuro.jpg

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post 730 esperantaĵoĵ en Kroata ŝtata arkivo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta