Usono kaj Katalunio ne iĝos pli potencaj en UEA
Jam antaŭ unu jaro la landa asocio de UEA en Usono proponis ŝanĝi la statuton tiel, ke grandaj landaj asocioj havu pli da reprezentantoj en la komitato de UEA. En novembro la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio proponis forigon de la regulo, ke en unu regno estu nur unu landa asocio. Malmulta diskuto poste okazis pri la proponoj, kaj ili mankas en la tagordo de la eksterordinara kunveno de la komitato, okazonta la 7-an de marto.

La statuto estas la baza regularo de UEA, kvazaŭ ĝia konstitucio. Por malhelpi abruptajn ŝanĝojn, la proceduro por modifi la statuton estas sufiĉe komplika kaj postulas interalie ĝeneralan voĉdonadon, kiu okazas per papera poŝto.
Tial la kutimo ĝis nun estis, ke se efektive necesas ŝanĝoj en la statuto, oni kolektas la ŝanĝoproponojn kaj traktas ilin kune, por eviti ripetadon de la peza, burokratia proceduro kaj precipe de la kosta kaj laborpostula poŝta voĉdonado.
Tiel oni faris antaŭ dek jaroj, kiam lastfoje okazis ŝanĝo de la statuto, kiu interalie sigelis la formalan sendependiĝon de TEJO. El la individuaj membroj de UEA tiam voĉdonis malpli ol triono. Por aprobo de statutŝanĝo necesas du trionoj de ĉiuj eblaj voĉoj, do evidente la tiaman ŝanĝon ebligis la voĉoj de la landaj asocioj.
Nun denove estas planata ŝanĝo de la statuto. Pri tio formale decidis la komitato de UEA komence de aŭgusto dum sia kunsido en Brno. Tio unuavice necesas por kongruigi la statuton kun la postuloj de la nederlanda leĝo pri neprofitcelaj asocioj.
La statuto nun havas partojn, kiuj laŭ profesiaj revizoroj ne kongruas kun la aktuala leĝo. Necesas ŝanĝi interalie la formulojn en la statuto kiuj rilatas al kolektado de kapitalo, ĉar amasigo de kapitalo laŭ la leĝo ne rajtas esti celo de neprofitcela asocio.
Dum la komitata kunsido en Brno oni menciis, ke samtempe eblos trakti ankaŭ aliajn eventualajn modifojn de la statuto, interalie tiun proponitan de la usona landa asocio de UEA jam en marto 2025. Laŭ tiu propono jam ekde 251 membroj landaj asocioj havu ne unu sed du komitatanojn. La nuna limo estas 1 000 membroj, cifero kiun Esperanto-USA kaj la plej multaj aliaj landaj asocioj ne havas ŝancon atingi.

Alia propono, aperinta en novembro 2025, venis de la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio, Alfons Tur i Garcia, kiu volas ke estu forigita el la statuto la frazo “Principe UEA akceptas el unu regno nur unu landan asocion, sed la Komitato rajtas akcepti plurajn”. Laŭ li tiu frazo, kombine kun la opozicio de Hispana Esperanto-Federacio, ĝis nun malebligis la akcepton de Kataluna Esperanto-Asocio kiel landa asocio de UEA.
Estrarano François Lo Jacomo en la komitata diskutejo kontraŭargumentis, dirante ke jam laŭ la nuna statuto la komitato ja rajtas akcepti pli ol unu landan asocion en unu lando.
”Prefere ol forigo de la frazo, vi konvinku sufiĉe da komitatanoj proponi la aliĝon de Kataluna Esperanto-Asocio kaj tiu subteno de pluraj komitatanoj pli pezos ol la opozicio de HEF. Forigo de tiu frazo kreskigos la riskon, ke en kelkaj landoj volos aliĝi pluraj konkurencaj asocioj, do la nomo ’landa asocio’ ne plu havos signifon ĉar ne plu estos ligo inter LA kaj teritorio,” li skribis en la komitata listo.
La katalunan proponon samloke komentis ankaŭ José Antonio del Barrio, komitatano B el Hispanio:
– Akcepto de KEA signifas modifon de la tuta strukturo de UEA, kun konsekvencoj en aliaj lingvaj teritorioj. Ĝi signifas akcepti ideologian koncepton ke teritorioj estu organizitaj laŭ lingvaj limoj, li skribis.
Li atentigis aldone, ke KEA ne estas politike neŭtrala asocio:
– Ĝi havas politikajn celojn, inter kiuj akiri sendependan internacian reprezentecon por Katalunio. Nu, tio estas legitima, sed la komitato devas tion konscii en sia decido.
Poste nenia plia diskuto pri la temo okazis en la komitato.

La 5-an de februaro estis dissendita la alvoko al eksterordinara kunsido de la komitato de UEA por diskuti ŝanĝojn en la statuto, la proponata tagordo enhavis nur unu punkton: ”kongruigo de la Statuto kun ANBI kaj WBTR”. Temas pri du nederlandaj leĝoj kiuj rilatas al la funkciado de asocioj.
Brandon Sowers, prezidanto de Esperanto-USA, tuj demandis, kial mankas en la tagordo la du validaj proponoj por statutŝanĝo – tiuj de Esperanto-USA kaj la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio.
Respondis la prezidanto de UEA, Fernando Maia, kiu klarigis ke la estro de la komisiono pri statuta reformo ”rekomendis prioritatigi por la nunaj urĝaj traktoj nur la leĝajn postulojn”, kaj ke la komitato jam voĉdone aprobis tiun prioritatigon.
– Ja traktado de la leĝaj postuloj de ANBI kaj WBTR sole povos esti sufiĉe tempo-postula, Maia aldonis.
Brandon Sowers tiam atentigis, ke jam pasis preskaŭ tuta jaro de kiam la usona propono estis transdonita al la komitato.
– Ni estis paciencaj, eĉ kiam ŝajnis ke ni devos atendi ĝis Graco por ke nia propono estu konsiderata. Sed vidi ke eventuale al la Komitato nur estos permesate konsideri la proponojn pri la Nederlanda leĝo, kaj ĝi ne povos eĉ konsideri nian proponon, estas tro. Demokratio signifas, ke ĉiu devas ludi laŭ la samaj reguloj, kaj ke proponoj ricevitaj estu konsiderataj.
Luigi Fraccaroli, membro de la komisiono pri statutŝanĝo, skribis ke li preferas fidi la estron de la komisiono, kiu estas fakulo pri juro, kaj tial akceptis la proponon limiĝi je la statutŝanĝoj kiujn postulas la leĝo.
– Kvinmil-membra asocio celanta 8 miliardojn da homoj ne povas disperdi tiom da energio pri la interna funkciado. Ni ricevis Esperanton donace de Zamenhof, kiu elspezis sian vivon por ties disvastigo. Nia tasko estas donaci Esperanton al la cetera mondo, li argumentis.

Se la proponitaj aliaj statutŝanĝoj ne estos pritraktitaj nun, ili ne estos pritraktitaj dum multaj jaroj, ĉar la ĝenerala voĉdonado postulas multe da laboro kaj oni apenaŭ aranĝos novan en proksima tempo, argumentis Brandon Sowers. Pri tio li sendube pravas.
Laŭ Fernando Maia tamen la leĝaj aferoj urĝas, dum la aliaj proponoj ne pretas por pritrakto:
– La du nuntempe diskutataj proponoj estas sufiĉe nematuraj por eniri la tagordon de la 7-a de marto. Ni jam estas iom malfruaj, se ni deziras plenumi la leĝajn postulojn, do tiu urĝa aspekto ne povas esti malhelpita de neurĝa afero. Certe la Ĝenerala Voĉdono kreas grandan laboron, sed en ĝi ne povas eniri malmaturaj aferoj.
Brandon Sowers responde komentis, ke la komitato devus funkcii kiel sendependa demokratia instanco, sekvi la koncernajn procedurojn kaj havi klaran travideblon pri la proceduro. Zorgi, ke tiel funkciu la aferoj, laŭ li estas inter la taskoj de la estraro.
– En la nuna kunteksto, mi kredas, ke tio mankas. Esperanto-Usono sendis proponon antaŭ unu jaro. Laŭ nia kompreno, ni sekvis ĉiun regulon en nia sendo, kaj atendis ke la propono estus plusendita al la komitato, levita por diskuto kaj konsidero, kaj en iu momento, metita al demokrata voĉdono. Dum unu tuta jaro la respondo estas ĉiam ke bezonatas pli da tempo, ke oni eĉ ne povas konsideri la proponon, ĉiam por malsamaj kialoj.
Al tio Fernando Maia respondis, ke Brandon Sowers kompreneble rajtas proponi aldonon al la tagordo, tiel ke ankaŭ lia propono estu pritraktita dum la eksterordinara komitata kunsido. Evidente tamen nek la usona nek, des malpli, la kataluna propono estos aprobitaj de la komitato, ĉar ili eĉ ne estis pritraktitaj de la komisiono pri statutŝanĝo.
Sendepende de la eventualaj meritoj de la du proponoj, ilia sorto reliefigas la funkciadon de la gvidorganoj de UEA kaj precipe la letargian staton de la komitato mem.
La propono de Esperanto-USA estis laŭregule prezentita antaŭ unu jaro, sed rapide forgesita. Eĉ la tiama propra komitatano A de Esperanto-USA, la prezidanto de UEA Duncan Charters, ne antaŭenigis ĝin dum la komitataj kunsidoj nek reagis al instigoj de la prezidanto de Esperanto-USA.
Iom da diskuto pri ĝi fine okazis en la komitata listo fine de januaro, kiam Brandon Sowers ĝin relevis. Tamen la babiloj kondukis al nenio konkreta, kaj nun la propono ŝajne denove estos prokrastita al la tago de Sankta Neniamo.


