PMA

La demonstra versio de la novjarfesta Ondo

novjarfestaLa 17an de februaro 2026 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la decembra (vintra, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de “La Ondo de Esperanto”. La 44-paĝa demoversio (laŭ la normo “pdf”) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava 147-paĝa 326a numero de “La Ondo de Esperanto”, publikigita je la jarŝanĝa festo.

La demoversio de la novjarfesta “Ondo” estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-326demo.pdf.

La demoversioj de pli fruaj “Ondoj” estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”).

“La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere:
unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo;
due, kiel ampleksa trimonata elektronika almanako (bitgazeto), en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako.

“La Ondo de Esperanto” estas eldonata en Kaliningrado (Ruslando), ĝin eldonas Halina Gorecka kaj redaktas Aleksander Korĵenkov.

“La Ondo de Esperanto” estas (re)abonebla por 2026.
La baza abontarifo (15 eŭroj) restas senŝanĝa dum pluraj jaroj ekde la lanĉo de la bitversio en 2007.

Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Atentu, ke nun denove eblas pagi la abonon per la internacia pagosistemo PayPal.

Vidu la liston de la donacintoj por la 2025a jaro.

La demoversio de la novjarfesta “Ondo” estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-326demo.pdf.

La sekva, marta/printempa “Ondo” aperos fine de marto aŭ komence de aprilo 2026.

Ne forgesu (re)aboni!

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/02/ondo-154/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La demonstra versio de la novjarfesta Ondo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta