Kien ci iras? – pli ol 600-paĝa literatura suplemento al La Ondo
Sienkiewicz, Henryk. Kien ci iras: Romano pri la tempo Nerona / Tradukis el la pola Lidja Zamenhof; Prilaboris kaj komentis Sergio Pokrovskij. – Kaliningrado: Sezonoj, 2026. – 622 paĝoj. – (Literatura suplemento al “La Ondo de Esperanto”, 2025).
Antaŭhieraŭ aperis literatura suplemento al “La Ondo de Esperanto” por la 2025a jaro – la romano “Kien ci iras?” de la pola verkisto Henryk Sienkiewicz. La malnovan Esperantan tradukon de Lidja Zamenhof (1933) prilaboris kaj komentis Sergio Pokrovskij.
Internacie ĝi estas la plej fama romano de la pola literaturo, kvankam en Esperantujo “Marta” kaj “Faraono” estas pli aŭtoritataj.
La pola originalo titolita “Quo vadis” (latine: Kien ci iras?) aperis en 1896. Ĝi temas pri la frua kristanismo sub la Romia imperiestro Nerono. Ĝi akiris tutmondan sukceson, estas tradukita en pli ol 57 lingvojn kaj eldonita en pli ol 70 landoj. En la jaro 1905a ĝia aŭtoro Henryk Sienkiewicz ricevis Nobel-premion pri literaturo “pro eminentaj verkistaj atingoj en epika literaturo”.
En 1933 sub la sama latina titolo aperis la Esperanta traduko de la romano fare de Lidja Zamenhof (1904-1942), la plej juna filino de d-ro Esperanto. Krom la evidenta arta valoro de la verko, tiu traduko prezentas grandan intereson filologian, ĉar la tradukistino fidele kaj kohere esperantigis la verbajn aspektojn de la originala teksto pollingva. Pli detale pri tio kaj pri la problemo de nomoj propraj oni povas legi en la reta komentario de Sergio Pokrovskij.
En la pola originalo abundas latinaĵoj (komencante per la romantitolo). Tamen Sienkiewicz multajn latinaĵojn uzas en asimilita (poligita) aŭ duonasimilita (transliterita) formo. Lidja Zamenhof koherigis la tekston per konsekvenca latinigo. Ĉi tiu revizio koherigas inversmaniere, per esperantigo. Krome, en la reviziita eldono estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj. La ŝanĝo en la tradukprincipo postulis ŝanĝon de la titolo. Tamen la verbosistemo de la verko restas netuŝita.
Laŭ la franca traduko de B. Kozakiewicz kaj J. L. Janasz (1903) en la prilaboritan version estas aldonitaj la ĉapitrotitoloj.
Ni dankas Sergion pro lia laborado kaj esperas, ke nian dankemon dividos la legantoj de la nova eldono de “Kien ci iras?”.
Ĉi tiu libro, aperinta laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub” ne estas aĉetebla. Ĝin senpage ricevas ĉiuj abonantoj de “La Ondo de Esperanto”, kaj neabonantoj dezirantaj tralegi la libron, abonu “La Ondon” por 2026, kaj krome vi rajtos ricevi ankaŭ la kompletajn jarkolektojn de “La Ondo de Esperanto” kaj la literaturajn suplementojn por 2024 kaj 2025.
“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ nur 15 eŭroj ĉe niaj perantoj en pluraj landoj, ĉe nia UEA-konto “avko-u” kaj per la internacia pagosistemo PayPal. Pri la pagmanieroj legu ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
La red.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/02/sienkiewicz/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Kien ci iras? – pli ol 600-paĝa literatura suplemento al La Ondo appeared first on La Ondo de Esperanto.



