PMA

Brita Kongreso de Esperanto okazos en Lestero

Lestero

La 106a Brita Kongreso de Esperanto okazos de la 24a ĝis la 26a de aprilo 2026 (plus du laŭvolaj eksursaj tagoj postkongrese). Gastigos nin Leicester (Lestero), historia urbo preskaŭ precize en la mezo de Anglujo.
Vi estos en amika etoso en spacplena kongresejo kun refreŝigaĵoj surloke. Ni proponas ankaŭ vesperan programon!

  • Tri specialajn prelegojn de nia invitito, Jouko Lindstedt
  • Koncerton de Ĵomart kaj Nataŝa
  • Okazon ekzerci vian Esperanton kun aliaj parolantoj
  • Ekskursojn al la Vizitcentro Reĝo Rikardo tria kaj al Batalkampo Bosworth
  • Ekskursojn al la Muzeo Juda Muro kaj al lokaj parkoj

Pliaj informoj estas ĉe https://britakongreso.org/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Brita Kongreso de Esperanto okazos en Lestero appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta