PMA

La 9a Afrika Kongreso de Esperanto

Afrika

Oni jam povas aliĝi al la 9a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), unu el la plej gravaj tradicioj en la kontinenta esperantista komunumo, kun partoprenantoj el diversaj anguloj de Afriko, Eŭropo kaj aliaj regionoj de la mondo. La ĉi-jara renkontiĝo anonciĝas kiel promesplena unika okazo por interkultura dialogo, lingva praktiko kaj amikeco trans kontinentoj, post Tieso en Senegalo kaj post la 109a Universala Kongreso de Esperanto en Aruŝo, Tanzanio.

La ĉi-jara AKE okazos en Kpalime, Togolando, de la 26a kaj 31a de decembro 2026. La kongresejo, hotela komplekso Cristal, estas facile atingebla kaj provizas bazajn tamen bonajn kondiĉojn por ĉiuj partoprenantoj. La aliĝo jam malfermiĝis rete, kaj la fruaj aliĝintoj ĝuos reduktitan kotizon. Ni instigas ĉiujn senprokraste aliĝi, ĉar la nombro de lokoj estas limigita.

La aliĝformularon bonvolu plenigi ĉe https://mallonge.net/ake-9. Sur ĝi eblas legi ankaŭ detalojn pri loĝado kaj manĝoj, dum informoj pri ekskursoj, eventuale ankaŭ pri antaŭ- kaj postkongresoj, vojaĝaj konsiloj, la detala programo, nomlisto de aliĝintoj kaj aliaj prikongresaj novaĵoj aperos baldaŭ en la koncerna retejo, kiu nun estas en konstruo.

La 9a AKE ne estas nur kongreso, sed vivanta pruvo de la forto de Esperanto kiel ponto inter popoloj el diversaj kulturoj. Aliĝu hodiaŭ por jam registri vian nomon sur la nomlisto de la kongresanoj, kiuj estos esperantistoj el Afriko, Eŭropo, Ameriko, Azio kaj aliaj regionoj de la mondo kun ĝuo de komuna lingvo kaj komuna idealo.

La Kongresa Organiza Komitato ĝojas inviti vin ankaŭ elŝuti, tralegi kaj malavare diskonigi prikongresan broŝuron tie ĉi [la ligilo pri tio estis aldonata]. Ĝi prezentas kelkajn pliajn bonajn kialojn por aliĝi kaj partopreni al la kongreso ĉi-jarfine en Togolando.

Kongresa Organiza Komitato (KOK)

Fonto: https://www.esperanto-afriko.org/2026/.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La 9a Afrika Kongreso de Esperanto appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta