Partoprenu en filmeto por la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

TEJO festas la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo! La 21an de februaro estas speciala tago dediĉita al lingvoj, dialektoj, kaj kulturaj heredaĵoj, kiuj estas la fundamento de niaj identecoj. Por festi tiun ĉi tagon, ni intencas krei inspiran kaj diversan filmeton, kaj ni volas, ke vi estu parto de ĉi tiu ĝoja okazo!
Temo por videoj: Proverboj kaj ilia signifo.
Diru proverbon el via denaska lingvo kaj klarigu ĝian signifon en Esperanto. Disvastigu saĝajn vortojn kaj sciojn en la komunumo.
Kiel partopreni?
- Elektu unu proverbon, ĝi povas esti via preferata, plej taŭga por komenti pri la nunaj okazaĵoj, aŭ malpli vaste konata.
- Registru mallongan filmeton horizontale: diru la proverbon en via gepatra lingvo, klarigu ĝin en Esperanto.
- Sendu la videon kaj mallongan priskribon al ni. En la priskribo devus esti skribita la lingvo kiun vi elektis, proverbo en via gepatra lingvo kaj traduko de la proverbo al Esperanto. Sendu la informon kaj la videon al ni per [Google Drive, WeTransfer, ktp.] pere de ĉi tiu formularo aŭ skribu al ni ĉe oficejo@tejo.org.
La limdato por sendi viajn videojn estas la 17a de februaro 2026. Ni antaŭĝojas pri via partopreno kaj la kreado de speciala filmeto por festi kune la gepatrajn lingvojn!
Dankon pro via entuziasmo kaj partopreno en tiu ĉi ĝoja festo de nia lingva heredaĵo!
Fonto: https://www.tejo.org/internacia-tago-de-la-gepatra-lingvo-2026/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Partoprenu en filmeto por la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo appeared first on La Ondo de Esperanto.



