PMA

Beletra Almanako, 2025, №52-53

almanakoLa duobla eldono de “Beletra Almanako”, la unua (kaj dua) por 2025, estas tre ampleksa: entute 315 paĝoj, se kalkuli ankaŭ la reklamajn. Anoncante ĉerpon el la romano “Farango”, oni rimarkigas: “Ŝajnas ke lastatempe Mondial aperigas romanojn de Johansson same ofte kiel numerojn de BA”. Mi ĝustigus tiele: Ŝajnas ke lastatempe Mondial aperigas numerojn de BA same (nesufiĉe) ofte kiel romanojn de Johansson.

En la branĉo “Originala prozo”, krom la jam menciita romanfragmento de Sten Johansson, aperas verkoj de Cho Sung Ho, Su Fidler Cowling, Roberto Pérez-Franco (du mikronoveloj), Mikaelo Bronŝtejn (konversacioj kun la nepino), Evgenij Georgiev, Yin Jiaxin (du noveloj), Laure Patas d’Illiers.

Originalan poezion kontribuis Nicola Ruggiero, Louis Genin, Jado (Wei Yubin), Gonçalo Neves, Jesper Lykke Jacobsen, Minosun, Jubert Cabrezos, Nikola Rašić, Blazio Vaha.

Tradukita prozo venas el la lingvoj ĉina, irlanda, franca, nederlanda: Shao Baojian (trad. Minosun), Pádraic Ó Conaire (trad. Gabriel Beecham), Colette (trad. Thierry Tailhades), Rob Scherjon (trad. Nikola Rašić).

Per abundaj kontribuaĵoj ĉeestas tradukita poezio: Robindronath Tagor (bengala, trad. Probal Daŝgupto), Ricardo Miró kaj Joaquín Pablo Franco González (du panamaj poemoj, hisnana, trad. Roberto Pérez-Franco), Loufu (ĉina, trad. Minosun), Tanikawa Shuntaro (japana, trad. Kitagawa Hisasi), Homero: “Odiseado” (Tria kanto, helena, trad. Abel Montagut).

Du monologoj aŭtoritaj de Luiza Carol ligiĝas al operoj, “Tosca” kaj “La Traviata” estas en la sekcio “Teatro”.

La plej ampleksa parto el artikoloj kaj eseoj okupas trionon de la almanako. Al la hungara kaj Esperanta verkisto Sándor Szathmári koncentriĝas la artikolo de Éva Tófalvy (ankaŭ interesa intervjuo kun ŝi) kaj kontribuoj de István Simon kaj Maurizio Giacometto pri “Vojaĝo al Kazohinio” de Szathmári.

Al tradukado de ĉina poezio estas dediĉitaj du eseoj: Vejdo (Wei Yida) esploras tradukadon de ĉinaj antikvaj poemoj, klarigante ankaŭ diferencojn inter la ĉina kaj Esperanta poeziaj sistemoj. Krome li analizas dek kvar esperantigojn de du poemoj el la oka jarcento. Wang Chongfang en sia eseo argumentas por la elektita formo de siaj tradukoj de ĉinaj klasikaj poeziaĵoj.

Pri esperantigo de virinaj nomoj, precipe tiuj el la helena, eseas Abel Montagut; Wolfram Rohloff invitas interesatojn al reviziado de la Londona Biblio. Marc van Oostendorp pretigis por publikigo amkorespondadon de italino kaj nederlandano el 1934-35. Kontribuis ankaŭ Wera Blanke, Miguel Fernández, Yoshiro Hashimoto.

La recenza fako prezentas librojn eldonitajn en 2024, krom “Rakontaro de Genĝi” de Murasaki Sikibu (trad. Yamasita Tosihiro, recenzas Cho Sung Ho), kvinvolumaĵo aperinta en 2020-2023. Oni konsideras ĝin la unua romano ne nur en la japana literaturo, sed ankaŭ en la monda.
Trevor Steele recenzas “Epistolon al Philémonos” de Vinko Ošlak, inspiritan de la plej mallonga inter la epistoloj de Paŭlo. Debra Hamel detale analizas “La edzinon de l’ tempvojaĝanto”, la debutan romanon de Audrey Niffenegger. En ŝia fokuso estas la efikoj de tempovojaĝado al la geedzeco de Henry kaj Clare, ŝi ankaŭ komentas lingvajn detalojn de la traduko de István Ertl. Plie Valentin Melnikov pri “Centvorte” de Jorge Rafael Nogueras kaj Paulo Sérgio Viana pri “Nubumo” de Giuseppe Campolo (trad. Nicolino Rossi). Geoffrey Greatrex prezentas kaj resumas la anglalingvan libron “Wisdom’s House, Heaven’s Gate. Athens and Jerusalem in the Middle Ages”, en kiu Teresa Shawcross prezentas nuancitan analizon pri la simbolismo de antikva Ateno kaj Jerusalemo ekster okcidenta Eŭropo dum la Mezepoko.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №4 (326).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2026/02/almanako-2/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Beletra Almanako, 2025, №52-53 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta