PMA

UEA subtenas la iniciaton “Monto Zamenhof”

monto

Civitana iniciato celas per reta petskribo renomi la monton Vaalserberg al Monto Zamenhof, honore al la iniciatinto de Esperanto. La monto situanta sur la tripunkto de Nederlando, Belgio kaj Germanio historie situis sur kvarpunkto pro la iama Amikejo, Neŭtrala Moresnet. La regiono estas do historie ligita al Esperanto, precipe pro la rolo de D-ro Wilhelm Molly, firmakuracisto de la zinkminejo Vieille Montagne. Esperantisto, li aktive subtenis, ke Neŭtrala Moresnet fariĝu sendependa ŝtato kun Esperanto kiel komuna lingvo.

Tial UEA invitas ĉiujn simpatiantojn de internacia amikeco subskribi la petskribon kaj kontribui al ĝia diskonigo:
https://www.change.org/p/rename-vaalserberg-to-monto-zamenhof-zamenhofberg-mont-zamenhof

La petskribon iniciatis la artisto, poligloto kaj esperantisto Shabi Fiumei, membro de UEA, kun kiu aperos intervjuo en la revuo Esperanto. UEA kunlaboras kun li plurmaniere kaj subtenas la iniciaton kiel kulturan kaj informan agadon. La kunlaboro komenciĝis danke al la Estrarano de UEA pri Kulturo, Zdravka Boytcheva, kiu kaptis la informon pri la petskribo. En 2025 ŝi oficiale partoprenis en la Gebeneluksa Kongreso – mem ekzemplo de internacia kunlaboro – kaj kadre de ĝi, kun granda grupo de esperantistoj, vizitis la Muzeon Vieille Montagne.

“Tiu petskribo havas edukan kaj komunikan efikon. Ĝi atentigas pri Zamenhof, pri la internacia heredaĵo de la regiono kaj pri la daŭra aktualeco de la ideo de interkompreniĝo pere de Esperanto. Ĝi interesas turistojn kaj subtenas la lokajn komunumojn. Ĉar ĝi ankaŭ allogas ĵurnalistojn, tial gravas amase subteni ĝin”, – deklaris la Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr.

Pri la iniciato jam aperis raporto (kun video) en la belga publika amaskomunikilo BRF (Belgischer Rundfunk). En ĝi Jan Sabri Cetinkaya, direktoro de la Muzeo Vieille Montagne en Kelmis, mem prezentas parton de sia mesaĝo en Esperanto. La raporto kaj la video (en la germana; eblas uzi aŭtomatan tradukilon) troveblas ĉe https://brf.be/regional/2042935.

“La kampanjo povos ne sukcesi ŝanĝi la nomon de la monto, sed ĝi paroligas homojn pri Esperanto, kaj tio estas jam sukceso. Estas aparte rimarkinde, ke du neesperantistoj uzas iom da Esperanto por raporti pri ĝi”, – komentas la Vicprezidanto de UEA, Seán Ó Riain, respondeca pri Informado kaj komisiita gvidi la kunlaboron kun Shabi Fiumei.

Kadre de tiu kultura kaj informa aliro UEA ankaŭ konsideras subteni la starigon de memoriga Zamenhof/Esperanto-Objekto (ZEO) ĉe la monto, honore al L. L. Zamenhof, kunlabore kun Shabi Fiumei, la koncernaj municipoj kaj partneraj organizaĵoj. Tiu ampleksa subteno kongruas kun la strategio AKIRI, aparte kun la prioritato “Konsciigo” de la kampo Informado, kiu celas “garantii vastan konscion pri la realo, stato, uzo, utilo kaj potenco de Esperanto” per “fluo de fidindaj informoj al […] amaskomunikiloj, edukistoj kaj decidfarantoj”. UEA emfazas, ke – sendepende de la fina rezulto de la renomiga propono – la iniciato jam konkrete kontribuas al pli vasta publika atento pri Esperanto, ĝiaj valoroj kaj ĝia historia kaj kultura heredaĵo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №128.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post UEA subtenas la iniciaton “Monto Zamenhof” appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta