PMA

Esperanto eniros lernejojn en Lubumbaŝo

Lubumbaŝo estas la dua urbo laŭ grandeco en Demokratia Respubliko Kongo kaj centro de la regiona mineja industrio. En tiu milionurbo UEA nun planas funkciigi lernejan projekton por profundigi sian kunlaboron kun Unesko. ”Esperanto estu ne nur instruata, sed ankaŭ uzata”, rakontas Espoir Ngoma Kasati, kiu kunordigos la projekton surloke.

Espoir Ngoma Kasati surloke en Lubumbaŝo respondecos pri la nova afrika lerneja projekto de UEA. Foto: T. Thielemans, CC BY 3.0, Espoir Ngoma Kasati.

La komitato de UEA nun voĉdonas pri lerneja projekto en Lubumbaŝo en Demokratia Respubliko Kongo, kiu celas intensigi la kunlaboron de UEA kun Unesko. La projekton surloke prizorgos komitatano Espoir Ngoma Kasati, kiu konsentis rakonti al Libera Folio pri la planoj.

La ideo de la projekto laŭ li venas de prezidanto Fernando Maia kaj rekte ligiĝas al la nova strategia plano de la asocio, konata kiel Akiri.

– Dum la lastaj jaroj UEA pli kaj pli klare esprimis la intencon ne nur reprezenti Esperanton ĉe Unesko, sed ankaŭ aktive aliĝi al ĝiaj agadoj laŭ komunaj valoroj kaj celoj, precize troveblaj en Akiri, kiel interkompreniĝo kaj paco, mondcivitaneco, kultura kaj lingva diverseco, daŭripova evoluigo kaj solidareco, rakontas Espoir Ngoma Kasati.

En Lubumbaŝo troviĝas kvin oficialaj Unesko-asociitaj lernejoj, kiuj estas la unua celgrupo de la projekto.

– Samtempe ni ankaŭ konsideras aliajn lernejojn kiel alternativojn, kaj pretas subteni ilin fariĝi asociitaj lernejoj de Unesko. La projekto en Lubumbaŝo estas konceptita kiel provprojekto, kiu spegulas plurajn kernajn kampojn de Akiri — precipe Informado, Rilatoj kaj Instruado, realigeblaj laŭ ties altnivelaj celoj.

Agado en Afriko estas strategia prioritato de la nuna prezidanto, kaj la celo estas evoluigi tie ne izolitajn iniciatojn, sed tutan aron da agadoj, inter kiuj la lerneja projekto estas nur la unua, Espoir Ngoma Kasati diras. La estraro de UEA konfirmis lin kiel projekt-komisiiton.

– Laŭ la prezidanto mi estis elektita pro mia instruista sperto, mia loka scio kaj mia kapablo konkrete efektivigi la strategion ellaboritan por UEA. Mi povas konfirmi, ke multaj instruistoj en la urbo serĉas novajn, praktikajn ilojn por internacia kunlaboro kaj interkultura edukado, sed ofte mankas al ili atingeblaj rimedoj.

La plano estas, ke la projekto en Lubumbaŝo daŭru ĝis junio 2028, kaj UEA pagos al la komisiito rekompencon de 200 eŭroj monate. La mono laŭ la estraro venas de tiucela privata donaco, disponigita de anonima mecenato.

Komitatano de UEA ne rajtas esti samtempe salajrata oficisto. Tamen la komitato povas asigni al komitatano kompenson por speciala tasko, kies plenumo postulas grandan tempoinveston.

Ĝuste pro tio la projekto bezonas aprobon de la komitato, kvankam la mon-elspezo ne estas tre granda. Laŭ la estraro la aranĝo sekvas la statuton de la asocio, la financa risko estas minimuma kaj la strategia utilo tre signifa.

Krom kun la lernejoj, UEA jam havas kontaktojn kun pluraj universitatoj en Lubumbaŝo, kiuj montras favoran sintenon al Esperanto, Espoir Ngoma Kasati rakontas.

– En kelkaj kazoj jam estis esprimita preteco atingi interkonsenton por komenci instruadon. Tion ni komencis post surloka vizito de la UEA-estrarano François Lo Jacomo en februaro 2025.

La projekto laŭplane komenciĝos per informaj renkontiĝoj, kursoj kaj volontulaj kluboj, por ke la lernejoj mem povu sperti la utilon.

– La ideo estas enkonduki Esperanton ne simple kiel novan instruobjekton, sed kiel transversan edukilon ligitan al tri kampoj: mondcivitaneca edukado, edukado por daŭripova evoluigo kaj interkultura kaj heredaĵa lernado. Konkrete tio signifas, ke Esperanto estu ne nur instruata, sed ankaŭ uzata: en lernejaj kluboj, en komunaj projektoj en kaj inter lernejoj, kiel reala komunika ilo por interŝanĝoj kun aliaj lernejoj en aŭ ekster Afriko, kiel parto de instruista trejnado laŭ la celoj de la Unesko-reto kaj aliaj.

Kadre de tiu projekto Espoir Ngoma Kasati jam tradukis al Esperanto la oficialan strategian kadron de la reto de Asociitaj Lernejoj, kiu laŭplane estos publikigita paralele al tiuj en naciaj lingvoj.

– Mi tradukas ankaŭ aliajn dokumentojn ligitajn al Unesko kaj al la projekto. Tiuj tradukaĵoj estos plia konkreta liveraĵo de ĉi tiu iniciato. Tiel ni povos montri, ke Esperanto estas ne nur lingvo, sed praktika ilo por reala internacia kunlaboro kaj por disvolvo de mondcivitaneca konscio inter instruistoj kaj junuloj, kreskigante la konscion pri Esperanto kaj la motivoj kaj celoj de UEA kaj nia movado.

Deixe uma resposta