Lingva Konsultejo: Metafora uzo de “ŝlosila”
DEMANDO
La vorto “ŝlosila” laŭ PIV signifas
“Rilata al ⁓ilo, precipe 3 k 5.”
Tiu senco 5 estas “Tio, kio ebligas kompreni ion kaŝitan aŭ malklaran”.
Tamen, mi konstatas ke, supozeble pro la efiko de la angla “key”, “ŝlosila” nuntempe ofte estas uzata kiel simpla sinonimo de “grava”. Vidu ekz. en la Tekstaro trafojn el La Ondo de Esperanto kaj el Le Monde Diplomatique.
Ĉu ni bonvenigu tiun evoluon?
RESPONDO
La uzo de “ŝlosila” kreskis konsiderinde antaŭ nelonge. La Tekstaro de Esperanto ja atestas pli ol 220 trafojn en la tekstoj aperintaj depost 1995, dum en la tuta antaŭa periodo la vorto aperis malpli ol 5 fojojn. Efektive en ĉiuj lokoj temas pri la metafora uzo de la vorto, do sen rekta rilato al la instrumento ŝlosilo.
Krom la baza metafora uzo laŭ PIV, nome “ebliganta kompreni ion kaŝitan aŭ malklaran”, oni ofte trovas ankaŭ derivitajn sencojn kiel “ebliganta kompreni aŭ klarigi ion malfacilan”, “ebliganta plenumi taskon alie apenaŭ eblan” aŭ “esenca por funkciigi aŭ ebligi ion”. En pliaj okazoj la vorto apenaŭ estas distingebla de la establitaj esprimoj “grava”, “kerna” kaj “ĉefa”.
Kiel ĉe ĉiu metaforo – aŭ fakte ĉia vorto –, trouzado iĝas ĝena kaj malfortigas la esprimon. Tial ni rekomendas uzi la vorton “ŝlosila” ne tro ofte, kaj precipe tie, kie ĝi sence aldonas ion al la abstrakta ideo de graveco, rilatante al la metafora uzo de ŝlosilo (do difinante ion, kio malfermas aliron, eblon). Kiel nura sinonimo de “grava” k. s. ĝi ne ŝajnas riĉigo de la lingvo, sed eĉ male.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch
Cyril Robert Brosch
Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
La 20an de januaro 2026
Fonto: https://www.akademio-de-esperanto.org/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Lingva Konsultejo: Metafora uzo de “ŝlosila” appeared first on La Ondo de Esperanto.



