Vendo de la domo de UEA denove prokrastita
UEA ne sukcesis subskribi kontrakton pri la oficeja domo en Nieuwe Binnenweg, kiel oni pli frue esperis. La aĉetanto ŝanĝis sian opinion, kaj nun ne klaras, al kiu la domo eventuale estos vendita, se la vendo ja okazos.

Antaŭ kvar jaroj la komitato de UEA decidis vendi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176, en kiu ekde 1962 troviĝas la Centra Oficejo de la asocio.
La biblioteko kaj arkivo de UEA estis fordonitaj, kaj en septembro 2025 la estraro anoncis, ke fine estis trovita aĉetonto, kiu pretas paĝi 1,15 milionojn da eŭroj por la domo.
Komence la estraro estis tiel certa pri sukcesa vendo al tiu kandidato, ke ĝi laŭdire eĉ planis en januaro okazigi adiaŭan Malferman Tagon en la Centra Oficejo.
Tamen ĝis nun ne estis subskribita aĉetkontrakto, kaj la 26-an de januaro 2026 la estraro de UEA informis la komitaton, ke la situacio ŝanĝiĝis. La privata aĉetanto, kiu ne sukcesis pagi la necesan garantipagon, fine decidis ne aĉeti la domon.
Anstataŭ li la domon laŭ lia propono povus aĉeti nova investa kompanio, fondita en septembro 2025. La maklerista firmao kiun uzas UEA faras esplorojn pri la nova firmao, ĝia posedostrukturo kaj la deveno de la mono. Jam nun la maklerista firmao esprimis dubojn pri la firmao.
En januaro la makleristo vizitis la domon kun nova kandidato, kiu eventuale povus aĉeti la domon se ne realiĝos la vendo al la unua interesito. La nova kandidato nun siavice esploras la staton de la domo. Nova oferto ankoraŭ ne estis farita, kaj UEA ne volas vendi la domon por malpli ol 1,15 milionoj da eŭroj.

Laŭ la dokumento prezentita al la komitato la estraro de UEA nun intencas atendi la finajn konkludojn de la maklerista firmao kaj eventualan oferton de la nova interesito. Finan decidon pri la vendo oni intencas fari laŭ la konsilo de la makleristo.
Laŭ la origina plano UEA devus forlasi la domon komence de aprilo 2026. Pro la prokrasto pri la subskribo de vendokontrakto UEA nun volas plu havi la domon ĝis la fino de majo, se tio eblas kaj ne endanĝerigas la vendon.
Samtempe laŭ la dokumento daŭras la malplenigo de la domo. Tamen post la forpaso de Rob Moerbeek lia ampleksa persona arkivo estis portita al la Centra Oficejo. Krome en la domo restas parto de la stoko de la libroservo de UEA.
Kio okazos pri la libroservo post la malplenigo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 tute ne klaras. Jarŝanĝe emeritiĝis Ionel Oneț, kiu dum pli ol 23 jaroj prizorgis la libroservon.
La emeritiĝo ne povis esti surprizo por la estraro, sed tamen nova prizorganto mankas, same kiel konkreta plano por la estonteco de la libroservo.
Laŭ la raporto de la estraro la libroservo nun funkcios “provizore per la kombinita deĵoro de oficistoj kaj aliaj kunlaborantoj, dum UEA studas kontrakti kun alia libroservisto”.
En la retlisto UEA-membroj Ian Fantom levis la demandon pri la estonteco de la libroservo kaj scivolis interalie, kien eldonistoj nun sendu novajn librojn por pritakso.
– Vi devas trakti kun la Centra Oficejo. Skribu al la konata adreso de la libroservo, respondis prezidanto Fernando Maia.
Anna Löwenstein samloke admonis al pacienco:
– Estas tute evidente, ke necesas atendi, ĝis oni organizos la solvon por la libroservo. Supozeble, la nova libroservisto estos la homo, kiu decidos, kion fari pri novaj libroj, recenzoj ktp. Se mi mem havus demandon por la libroservo, mi komprenus ke nun ne estas la ĝusta momento por atendi respondon. Simple atendu, ĝis la situacio enordiĝos.
Legu pli:


