PMA

La 48a Esperantologia Konferenco de CED

GracoLa 48a Esperantologia Konferenco sub aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) okazos la 6an de aŭgusto 2026 kadre de la 111a Universala Kongreso de Esperanto en Graco (Aŭstrio).

La programo enhavos plurajn dudekminutajn prelegojn kun tempo por demandoj kaj diskuto. Fine de la tago ni okazigos rondan tablon pri la nunaj esploraj linioj kaj defioj de esperantologio rilate al la traktitaj temoj.

Ni bonvenigas proponojn de prelegoj pri Esperanto-rilataj esplorobjektoj en fakoj kiel lingvistiko, historio, sociologio, ekonomiko, juro, antropologio kaj literaturaj studoj; ankaŭ bonvenas interfakaj proponoj.
Gastante en la lando de unu el la plej ampleksaj bibliotekaj kolektoj de interlingvistiko en la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno – kun la Esperanto-Muzeo – ni deziras inter aliaj temoj aparte fokusi al la laboro de bibliotekoj kaj arkivoj por la scienca studo de Esperanto kaj planlingvoj. Ni jam invitis fakajn prelegantojn pri tiuj temoj kaj bonvenigas pliajn proponojn.
Inter la ricevitaj proponoj ni elektos tiujn, kiujn ni invitos prelegi en la Konferenco. Surbaze de la prezentoj ni instigos kelkajn el la prelegintoj verki siajn tekstojn por publikigo kaj submeti ilin por juĝlego kaj redakto cele al publikigo en la revuo “Esperantologio / Esperanto Studies”.
Ni invitas ĉiujn fakulojn – precipe junajn kaj unuafojajn partoprenantojn – sendi proponojn pri prelegoj. Proponojn, enhavantajn inter 150 kaj 200 vortojn, bonvolu sendi al la retadreso ek48@interlingvistiko.net. La limdato por proponoj
estas la 30a de aprilo 2026.

Por informiĝi kaj aliĝi, bonvolu viziti la jenajn retejojn:
• Esperantologiaj Konferencoj kaj revuo Esperantologio / Esperanto Studies: https://interlingvistiko.net/interlingvistiko/
• Universala Kongreso: https://uea.org/kongresoj

Klaus Schubert
Bengt-Arne Wickström
Organizantoj

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/01/graco-9/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La 48a Esperantologia Konferenco de CED appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta