Ionel Oneț: ”Esperanto savis al mi la vivon”
Dum pli ol 23 jaroj Ionel Oneț estis la vizaĝo kaj ĉefa prizorganto de la plej granda librovendejo en Esperantujo. Neniu scias, kio okazos nun, post lia fina emeritiĝo – aŭ almenaŭ neniu rakontis tion al li. ”Ĉar mi ja ŝatis mian laboron, tiam mi konsentis plu resti ĝis oni trovos iun racian solvon por la libroservo. Nun, post plenaj tri jaroj mi ne plu povis elteni”, li diras en intervjuo de Libera Folio.

Libera Folio: Ĉu efektive vi nun finis labori ĉe la Libroservo de UEA? Kiu nun prizorgos ĝin?
Ionel Oneț: – Jes ja. Post pli ol 23 jaroj kaj duono mi ne plu prenis kun mi la ŝlosilon de la Centra Oficejo, en kiu mi provis ”servi al la movado”, aparte al ĝia kultura flanko. Estas malfacile respondi al la dua demando. Ŝajnas ke du servoj kunfandiĝos en unu: librotenado kaj librovendado. Mi povas nur esperi ke ne rezultos plena librofuŝado.
Granda parto de via vivo estas ligita kun Esperanto, kaj grandan parton de via vivo vi loĝas ekster via naskiĝlando Rumanio. Kiel okazis ke vi lernis Esperanton? Kiel vi forlasis Rumanion? Kaj ĉu tiuj du aferoj estas iel interligitaj?
– Ĉi-printempe (2026) mi festos 45 jarojn de Esperanta vivo. Ĝi etendiĝis tra tri landoj, sur du kontinentoj: Rumanio, Usono, Nederlando.
– Kvankam mi estis antaŭe aŭdinta pri Esperanto plurfoje, mi eklernis la lingvon en printempo 1981, post anonceto en gazeto. Tiu anonceto ŝajnis esti tro laŭda pri la lingvo kaj, skeptika kia mi estas, mi volis konvinkiĝi ke ne temas pri trompo. Dum la jaroj kiuj sekvis, mi konstatis ke tre aŭ tro ofte parolantoj kaj subtenantoj de Esperanto emas troigi kiam ili parolas pri sia ŝatata lingvo. Mi preferus ne tiel entuziasman laŭdadon sed pli realisman prezenton de faktoj.

– Esti esperantisto, aŭ kiu ajn ekvivalento de tiu vorto, en Rumanio en la jaroj 1980-aj kaj ne esti ankaŭ ano de la fifama sekreta polico, Securitate, estis pli danĝere ol esti amiko aŭ simpatianto de la etnaj minoritatoj en la tiama Rumanio aŭ, Dio gardu!, aparteni mem al unu el tiuj minoritatoj.
– Jes, ricevi eldonaĵojn el eksterlando – ho ve, eĉ el Hungario! – igis onin suspekta. Tio ne estis la libereco, kiun oni propagandis en la tiea “paradizo”. Do, spertinte kaj spertante la surlokan realecon, mi decidis mem vidi kiel oni vivas en la putra, malmorala, kapitalisma mondo. Post longaj malfacilaĵoj, kiuj daŭris pli ol kvar jaroj, mi sukcesis. Kaj tio, danke al helpo de esperantistoj, aparte de la rumanidevena usona esperantistino Gigi Harabagiu. Mi ja povas aserti ke Esperanto savis al mi la vivon. Kredu min, post kiam oficiro de Securitate ”amike” atentigas onin ke ”ne forgesu ke akcidentoj ja okazas”, por iuj homoj eliri vivaj el tiu paradizo estas najbare al miraklo.
En 1990 vi fondis la eldonejon Bero, ĉe kiu aperis pluraj signifaj verkoj originalaj kaj tradukitaj. Kial vi trovis grava la eldonadon de Esperantaj libroj, kaj kiajn spertojn la eldona laboro donis al vi pri la esperantistaj verkistoj, legantoj kaj libromerkato?
– Mi ofte donas ekzemplon de tio, kion Esperanto povas proponi al siaj parolantoj. Mi vivis 32 jarojn en mia naskiĝlando kaj mi ne memoras esti leginta iun ajn gravan libron el la bulgara literaturo. Mirige, se enkalkuli ke Rumanio havas kun Bulgario komunan landlimon pli ol 600 kilometrojn longan kaj ke la du landoj apartenis al la sama politika bloko. Eĉ pli: la ĉefa religio de la du landoj estas la sama.
– En la mezo de la 1990-aj jaroj, okaze de vizito ĉe la Centra Oficejo de UEA, mi aĉetis brokantan ekzempleron de la romano Sub la jugo de la bulgara aŭtoro Ivan Vazov. Kvankam kun iom da lingvaj malglataĵoj (tipaj ĉe slavaj esperantistoj), la romano ja estas ĝuinda. Do, mi devis transloĝiĝi duonon de la mondo por konatiĝi kun kulturo geografie, kaj ne nur, najbara al la mialanda. Post jaroj, tute hazarde, en brokantejo en Kalifornio, mi trovis malnovan anglan version de la romano. Mi neniam sukcesis finlegi ĝin. Ĉu mia angla ne estis sufiĉe bona por tio? Povas esti, sed ne certe. Kio certas, estas ke per Esperanto mi lernis multon pri la kulturoj de aliaj popoloj, inkluzive de malpli konataj, kiuj tro ofte kaj tro longe restas – bedaŭrinde – rande de la monda kulturo.
– Inter tiuj ”malpli konataj” kulturoj estas ankaŭ la rumana kulturo. Mi provis, laŭ miaj kapabloj, diskonigi erojn de tiu kulturo ene de la esperantlingva komunumo. Tiam, komence de la jaroj 1990-aj mi konstante trovis fermitajn pordojn (kaj ekster kaj en la komunumo). Mi decidis, do, agadi sendepende kaj fondis la eldonejon Bero.

– Miaj spertoj pri eldonado en Esperanto estas iom miksitaj. Sen la celo kritiki, mi menciu du ĝenajn aspektojn. Tro ofte aŭtoroj aŭ tradukintoj rapidas proponi tekstojn, kiujn ili konsideras definitivaj sed kiuj, ve!, ne estas taŭgaj eĉ por kluba bulteno. La dua estas la rapidemo per kiu oni akceptas eldonprojektojn, kiuj poste treniĝadas dum longaj jaroj, ĉar oni ne sufiĉe konsideris ĉiujn aspektojn de la projekto. Momenta entuziasmo, sen stabila bazo, ne estas konstruiva!
– Malgraŭ la diversaj, foje ne nepre pozitivaj aspektoj de la libroeldonado en Esperanto, laŭ mi ĝi havas sian valoron. Espereble ĝi havas ankaŭ estontecon.
Kiel okazis, ke vi eklaboris ĉe la Libroservo de UEA, kaj kiaj estis viaj unuaj spertoj tie? Kiel funkciis tiam la Centra Oficejo kaj kian rolon havis tie via fako?
– Kronologie, la unua ”kulpulo” pro mia dungiĝo ĉe la libroservo de UEA estas István Ertl, la tiama redaktoro de la revuo Esperanto de UEA. En la 86-a Universala Kongreso (Zagrebo 2001), ni kune trinkis bieron en la kongreseja drinkejo. Tiam li sugestis – mi preskaŭ laŭvorte memoras la dialogon – ”venontjare Simo [Milojević] pensiiĝos kaj oni jam ĉi-jare komencos serĉi posteulon. Post kiam aperos la anonco pri serĉado de kandidatoj, tuj sendu vian kandidatiĝon. Vi estas tute taŭga kandidato: vi jam okupiĝas pri vendado de esperantaĵoj, fondis Esperantan eldonejon, tradukas, verkas…”
– Mi kandidatiĝis, kaj en novembro de la sama jaro mi vojaĝis al Roterdamo por partopreni en tiuaŭtuna Malferma Tago. Mi profitis la okazon kaj ankaŭ intervjuiĝis por la posteno. La cetero estas ja konata… pli-malpli. En la sekva printempo, Trevor Steele, la tiama Ĝenerala Direktoro, subskribis mian unuan laborkontrakton ĉe UEA. Tri postaj Ĝeneralaj Direktoroj sekvis lian ekzemplon. Al ĉiuj ili mi dankas pro ilia fido en mi.

– Kiam por la unua fojo mi vizitis la Centran Oficejon de UEA meze de la jaroj 1990-aj, mi alvenis tien tuj antaŭ la matena kafopaŭzo. Mi estis sufiĉe malfrua por ne plu trovi sidlokon en la kafoĉambro por la kafotrinkado. Sekve, mi ricevis seĝon kaj sidis en la koridoro ĉe la pordo de la kafoĉambro. Impresis min tiu heterogena grupo de homoj, kiu babilis, ŝercis, traktis seriozajn temojn en enviinde flua Esperanto – mi devas esti sincera kaj konfesi, ke mi enviis ilin. Ĉiu el ili havis iun taskon, kiun oni taksis grava, ĉar… ĝi estis grava. La libroservo estis same grava kiel la aliaj.
– Kiam mi ekdeĵoris en la CO de UEA, mi daŭrigis, laŭ miaj kapabloj, la laboron de miaj antaŭuloj. Se enkalkuli ke kvar ĝeneralaj direktoroj dum preskaŭ kvarono de jarcento plilongigis mian laborkontrakton, ŝajne mi ne faris tute malbonan laboron. Laŭ la tempo la etoso en la CO ŝanĝiĝis, kaj tio estis preskaŭ plene sendependa de la deĵorantoj, kun la notinda escepto de la lastaj du ĝeneralaj direktoroj [Veronika Poór kaj Martin Schäffer]. Estas bedaŭre, ĉar UEA perdis valorajn homojn, ne nur dungitojn sed eĉ membrojn.
Kiaj estis dum via kariero ĉe UEA la tipaj klientoj de la libroservo, tipaj mendoj?
– Nu, komplikaj demandoj. Ĉu estas tipa kliento loĝanto en itala vilaĝo, kiu jare faras (telefone!) kelkdek mendetojn (preskaŭ ĉiusemajne), aŭ kliento en japana metropolo, kiu post ĉiu apero de la rubriko ”Laste aperis” sendas sian ampleksan mendon rete? Aŭ orienteŭropano, kiu mendas hodiaŭ librojn, kiujn li ŝatus preni kaj pagi morgaŭ inter du trajnvojaĝoj?
– La Esperanta klientaro estas specimeno de la klientaro ĝenerale. La sola diferenco estas ke la Esperantaj klientoj mendas, preskaŭ ekskluzive, esperantaĵojn. Sed, kiam temas pri postuloj, kondiĉoj, plendoj, (mal)kontentoj, ili estas ĝuste kiel la aliaj. En antaŭaj jaroj mendoj venis ankaŭ fakse kaj, pli abunde ol nun, letere.

Ĉu gravas laŭ vi, ke en Esperanto aperu kvalita literaturo kaj ke esperantistoj ĝin legu? Kial?
– Nu, ni pensu ĝenerale pri tio, kiel ni povas uzi lingvon, kiun ni mem elektis lerni. Vojaĝi, legi, sociumi, aŭskulti registraĵojn (muzikajn, teatrajn, literaturajn), ĉeesti spektaklojn – jen nur kelkaj. Ne ĉiuj ni povas facile vojaĝi. La kialoj estas pluraj, kaj ili ne estas, nepre, la temo de tiu ĉi dialogo. Sen vojaĝado estas malfacile, se entute eblas, ĉeesti spektaklojn en Esperanto, eĉ en grandaj urboj.
– Eblas relative pli facile kaj malpli koste uzi kaj ĝui la lingvon hejme, sen la devo esti dum horegoj antaŭ komputila ekrano. Unu el tiuj ebloj estas aŭskulti registraĵojn, inkluzive de sonlibroj. Nia problemo rilate al tio estas ke ni ne havas profesiulojn, kiuj registru voĉlibron tiel ke ĝi estu ĝuebla. Se la sama kaj sola voĉo, de neprofesia leganto, aŭdiĝas de la komenco ĝis la fino de sonlibro, duan fojon oni ne elspezos monon por tia ”distro”. Kial elspezi monon por buĉi siajn nervojn kaj orelojn? La kvalito ja gravas!
– Se la kvalito gravas por sonlibroj, ĝi gravu ankaŭ por la fizikaj. Temas ne nur pri la fizika kvalito de libro, sed ankaŭ pri la enhava. Mi celas, precipe, la lingvan, stilan kvaliton. Legado havas en si – ĉu mi tro naivas? – ankaŭ edukan aspekton. Oni legas ankaŭ por lerni. Eĉ kiam oni legas beletron. Eĉ kiam oni legas poezion.

– El ĉiu libro oni povas lerni ion, eĉ se temas pri tio kiel ne agi. Kaj, ne malgrave, ĉar ni ne povas regule ekzerci nin en la parola lingvo, almenaŭ en la skriba ni faru tion per kvalitaj eldonaĵoj. Kial elspezi monon kaj energion por libro kiu, fine, montriĝas neplaĉa kaj neutila? Ni postulu de la Esperanta eldonagado kvaliton kompareblan kun tiu de la naciaj eldonindustrioj. Ni neniam sukcesos konkurenci kun la nacilingvaj eldonejoj – malantaŭ ni ne estas registaroj, movadoj, asocioj foje naciismaj – kiuj subtenu nin finance. Kaj pli bone tiel. Pri la kvalito de niaj eldonaĵoj zorgu ni mem, kaj ne iu sejmo, soveto, komisiono, komitato de politikistoj, kies prioritatoj ne nepre kongruas kun tiuj de la Esperanta mondeto. Certe troviĝas inter ni homoj, kiuj kapablas produkti altkvalitajn eldonaĵojn.
Kiujn relative lastatempajn librojn – do, en Esperantujo, librojn de la lasta jardeko… – vi volus aparte rekomendi al legantoj? Kiujn legaĵojn en Esperanto vi mem lastatempe ĝuis?
– Kvankam ĉia ĝeneraligo kunportas certajn riskojn, mi kuraĝas mencii du grupojn de libroj. La unua, kiun mi konsideras fieraĵo de nia eldonagado, estas la Serio Oriento-Okcidento aŭspiciata de UEA. La dua ne estas vere serio sed iom hazarda aro de naciaj antologioj. Ambaŭ grupoj estas bonegaj enkondukoj al reprezentaj verkoj de naciaj literaturoj.
– Kun granda bedaŭro mi rimarkis ke lastatempe la intereso eldoni naciajn antologiojn en Esperanto draste falis (aŭ eble komplete malaperis?). Aldone, la titoloj en la Serio Oriento-Okcidento (kaj ne nur ili) publikigitaj en Ĉinio estas tre malfacile, se entute, akireblaj. Bedaŭre! Aparte menciinda eldonaĵo estas, laŭ mi, la antologio de Esperanta literaturo tradukita en la anglan, Star in a Night Sky, kiun kompilis la bedaŭrata Paul Gubbins.

– Kiam temas pri literaturo, fari rekomendojn estas riska paŝo. Tio, kio plaĉas al mi, povas ne plaĉi al aliaj. Antaŭ 1-2 jaroj, konato kvazaŭ plende demandis retorike ”kial oni donacis poemaron al mi, kiu ne legas poezion?” Nu, mi ŝatas poezion, ne estas devige ke ankaŭ aliaj ŝatu. Nu, espereble oni ne plendos al UEA (tro malfrue!) pri miaj sugestoj. Mi ne volas riski esti anatemita dum la cetero de mia longega semajnfino. Mi do kuraĝu.
– Mi sugestus legi kion ajn de William Auld, Marjorie Boulton, Clelia Conterno Guglielminetti (ia ABC de nia originala literaturo), sen tamen forgesi la finon de la alfabeto, kun ties Waringhien kaj Zamenhof. Du lastatempaj libroj, nefikciaj, kaptis mian atenton: Memoru ĉi praulojn de Humphrey Tonkin kaj Plia dozo da prozo de Sten Johansson, la unuaj en serio – espereble daŭrigota – de priliteraturaj eseoj. Kaj oni nepre atentu la imponan (ankaŭ tipografie) duvoluman poemaron de Marjorie Boulton Unu animo homa.
– Mi mem ĝuis lastatempe sciencfikcian romanon, kiun mi konas, en rumana traduko, ekde mia adolesko, Solaris, de la polo Stanisław Lem. Eble la plej skua libro, kiun mi legis antaŭ nelonge en Esperanto, estas Zulejka malfermas la okulojn de la tatarino Guzel Jaĥina.

– Havante jam du librojn pri unu el la ĉefaj trajtoj de la homaro, precipe de ĝiaj politikaj kondukantoj – Laŭdo de l’ stulteco, de la roterdamano Erasmo de Roterdamo, kaj La stultaj infanoj, de la hispanino Ana María Matute – ni bonvenigu la lastatempan La homa stulteco de la hungaro István Ráth-Végh.
– Oni ankaŭ ne ignoru la ĉefverkojn de nia originala literaturo, ekzemple Poemo de Utnoa de Abel Montagut kaj la imponan poemaron de Edwin de Kock Testamente. Kaj mi ne povas fini sen mencii plian ”randan”, geografie, kulturon – tiun de Islando. Baldur Ragnarsson dankinde regalis nin per altkvalitaj specimenoj el ĝi. Oni ne neglektu tion.
Kiel ŝanĝiĝis la funkciado de la libroservo de UEA de kiam vi komencis tie labori, ĝis nun? Kiuj estis la plej signifaj turnopunktoj en la evoluo?
– La unua grava sed negativa ŝanĝo estis la foriro el Nederlando de Simo Milojević, de kiu mi havis tiom por lerni. Preskaŭ samtempe okazis ankaŭ iu tre pozitiva ŝanĝo, en 2004 se mi bone memoras, nome la lanĉo de la nuna reta katalogo. Ĝi ne estas perfekta (kio estas perfekta?), sed ĝi funkcias tre bone. Eble eĉ pli bone ol kelkaj aliaj fakoj de UEA, almenaŭ pli bone ol la komunikado sine de la organizaĵo.
– La enkonduko de eŭro estis, probable, la unua pozitiva faktoro, kiu ne dependis de UEA, sed de kiu UEA profitas. Aldone, la ampleksiĝo de EU estis pozitiva politika-ekonomia movo. Klientoj en 13 landoj havas pli facilan aliron al la libroservo de UEA, eĉ se ili devas pagi aldonvaloran imposton. Ankaŭ la pagoj kaj vojaĝoj el kaj al eksterlando faciliĝis por la loĝantoj de tiuj landoj. Mi povas nur esperi ke la kresko de EU daŭros kaj ke fine ĉiuj EU-landoj adoptos eŭron. Aliflanke la decido de Britio forlasi la Eŭropan Union ne restis sen negativaj efikoj ankaŭ por UEA.
– Militoj – ĉu la homaro neniam lernos seniĝi je ili? – influas la funkciadon de ĉio, eĉ de la – por aliaj neglektinda – komerco de esperantaĵoj. La nuna milito en Ukrainio estas bona ekzemplo. Ĉu ni rajtas esperi ke la nuna reganto, aŭ reĝanto, en la Blanka Domo ne lanĉos pli da militoj?
Dum jardekoj la libroservo de UEA estis tiu unu loko, kie eblis havigi preskaŭ ajnan entute haveblan verkon en Esperanto. La revuo Esperanto recenzis aŭ almenaŭ menciis en ”Laste aperis” ĉiujn signifajn librojn. Iuj asertus, ke en la reta epoko tiaj funkcioj ne plu necesas, ĉar ĉiujn informojn eblas mem trovi en la reto, la librojn eblas mendi el retaj vendejoj, rekte de la eldonistoj, aŭ eĉ elŝuti en elektronika formo. Kion vi opinias?
– Mi ofte aŭdis en la komenca periodo de mia vivo kiel libroservisto ĉe UEA, ke la libroservo de UEA havas la moralan devon oferti kiel eble plej multe, se eble ĉiom, de tio kion oni eldonas en Esperanto (ne nur librojn).
La mondo ŝanĝiĝis, ni ŝanĝiĝis, la prioritatoj ŝanĝiĝis. Tiuj ŝanĝoj havis influon ankaŭ sur la merkaton de esperantaĵoj.
– Ekde somero 2002 ĝis nun, mi prizorgis la rubrikon ”Laste aperis” en la revuo Esperanto de UEA. En tiu rubriko menciiĝas la lastatempe aperintaj novaĵoj aĉeteblaj ĉe la libroservo de UEA. Ĝi estis kvazaŭ raporto de tio kion la libroservo de UEA sukcesis lastatempe akiri el tio kio eldoniĝis. Pro diversaj kialoj tiu rubriko ŝrumpis en la lastaj jaroj. La preskaŭa malapero de recenzoj en la revuo Esperanto havas kialojn ekster la libroservo de UEA.
– Ĉio kion vi mencias havas influon sur la vendojn. Kiom grandan? Malfacile respondi. Mi konstatis, laŭ la jaroj, ke tuj post apero de numero de Esperanto kun la rubriko ”Laste aperis” aŭ kun recenzoj, okazis subita kresko, eĉ se nur pormomenta, de la vendoj.

Lastfoje la jaraj vendoj de la libroservo superis 100 000 eŭrojn antaŭ dek jaroj. En 2024 la sumo de la vendoj estis iom pli ol 33 000 eŭroj. Kial la vendoj tiom malkreskis? Ĉu rolas, ke jam de deko da jaroj UEA mem nenion eldonas?
– La falo de niaj vendoj estas influita de diversaj faktoroj, ne nepre ligitaj al UEA aŭ la Esperanta mondo.
Laŭ mi, oni povas dividi tiujn faktorojn en du kategoriojn: tiujn, kiuj dependas de ni kaj niaj organizaĵoj, kaj tiujn kiuj estas ekster nia influpovo.
– Ŝajnas ke oni emas legi malpli, aŭ almenaŭ aĉeti malpli da legmaterialo, ne nur en Esperanto. Oni havas aliajn eblojn uzi sian liberan tempon. Pli kaj pli da homoj uzas la interreton. Instrumaterialoj, foje pli allogaj kaj utilaj ol la tradiciaj libroj, kaj vortaroj, ne malpli bonaj ol la paperaj, disponeblas, ofte tute senpage, en la reto. Do, kial elspezi dum oni povas akiri ion senpage?
–Malgraŭ la propagando pri nia bonfarto, granda parto de la homaro devas zorgi pli ol antaŭe pri la disponeblaj financaj rimedoj – la prezoj praktike por ĉio kreskas pli rapide ol la enspezoj, precipe ĉe tiuj maljunaj generacioj por kiuj legado ankoraŭ valoras ion. Lastatempe la kostoj de libroproduktado kreskis. Por nia malgranda merkato, tiu bato estas eĉ pli sentebla – niaj eldonkvantoj estas malgrandaj, kio faras la kostojn por unuopa ekzemplero pli grandaj kompare kun la ekstera mondo.

– Certe, la fakto ke la eldonagado de UEA ĉesis, havas iun influon, sed mi ne povus diri, ĉu tio estas la ĉefa faktoro en la falo de la vendoj. Certe la kvanton de la vendoj influas ankaŭ la manko de certaj gravaj titoloj, elĉerpitaj kaj ne reeldonitaj. La fakto ke kelkaj el ili aperis en miloj da ekzempleroj, kiuj ja vendiĝis, devus pensigi.
– En la kazo de UEA la aferoj ekŝanĝiĝis radikale, kiam la organizaĵo ekiris sian novan vojon. Tio komenciĝis en 2013, kvankam la faloj de la vendoj komenciĝis pli frue. Kelkaj klientoj, malkontentaj pri la nova vojo, simple ĉesis mendi ĉe la libroservo de UEA kaj trovis aliajn fontojn por riĉigi sian bibliotekon. Eĉ estis eldonistoj – mi preferas ”eldonantoj” se ne temas pri veraj profesiuloj – kiuj grumblis kaj preferas disvendi siajn eldonaĵojn tra aliaj kanaloj.
– La fakto ke el la revuo Esperanto de UEA malaperis preskaŭ komplete la rubriko ”Recenzoj” tute ne helpas. Male. En la komencaj jaroj de mia deĵorado ĉe UEA, la redaktoro de Esperanto aldonis la ĵus publikigitajn recenzojn al la reta katalogo de UEA. Tiu utila tradicio malaperis laŭ la jaroj, kaj tio probable ne estis pura hazardo. Foje, mi eĉ havis la senton ke oni konscie subfosas la libroservon de UEA, kvazaŭ ĝi estus nur balasto. Mi esperas erari. Ni vidu post monatoj kaj jaroj.
– Ekster nia povo estas la politikaj decidoj, kiuj influas nin ĉiujn, ne nur la Esperantan mondon. Briteliro serioze influas la prezon de publikaĵoj, ĉu eldonitaj ĉu nur presitaj en Britio. Ankaŭ inverse Briteliro influas niajn vendojn: bonprezaj kurieroj kiuj liveras nur en EU ne plu liveras al Britio. Tio signifas pli altajn sendokostojn. Akcizoj por pakaĵoj ricevitaj el ekster EU influas la kostojn ne nur de britaj eldonaĵoj, sed ankaŭ de varoj el aliaj landoj, kaj ekde la komenco de tiu ĉi jaro ankaŭ por pakaĵoj kun deklarita valoro sub 150 eŭroj necesos pagi tiun akcizon.

– La lastatempa decido de la reĝimo Trump pagigi akcizon por eksterlandaj varoj kaj kompliki la importproceduron influas ankaŭ niajn vendojn. Unu el la plej grandaj batoj laŭ la tempo venis kaj daŭre venadas de kurieraj kaj poŝtaj servoj. En preskaŭ ĉiuj landoj malaperis la favoraj tarifoj por presaĵoj. Krome, la poŝtaj servoj en multaj landoj privatiĝis, kio signifas ke ilia ĉefa celo estas gajni.
Antaŭ kvar jaroj la komitato de UEA decidis vendi la domon en Roterdamo, kie interalie situas la libroservo de la asocio. Kiajn paŝojn entreprenis laŭ via scio la estraro de la asocio por ke la laboro de la libroservo povu daŭri post la efektivigo de tiu decido? Ĉu vi kiel la respondeculo pri la libroservo estis iel konsultita pri la estonteco de la libroservo?
– Ne, neniu demandis min pri la malmunto de la Centra Oficejo kaj de tie situantaj servoj, inkluzive de la libroservo. La ŝanĝoj rilataj al UEA kaj ĝia Centra Oficejo okazis sendepende de, kaj mi kuraĝus diri eĉ kontraŭ, la dungitoj, se escepti la lastajn du ĝeneralajn direktorojn. Neniu petis de mi sugeston, proponon, ideon pri la estonteco de la libroservo de UEA. Eble pli bone, ĉar pri la rezultoj oni ne povos kulpigi min.
En tiu sama jaro kiam estis farita la decido pri la vendo de la domo, 2022, vi devintus emeritiĝi. Tio tamen okazas nur nun. Ĉu tio estis pro via propra iniciato, aŭ ĉu vi konsentis resti pro peto de UEA, ĉar oni ne trovis por vi posteulon?
– Ĉar mi ja ŝatis mian laboron, tiam mi konsentis plu resti ĝis oni trovos iun racian solvon por la libroservo. Nun, post plenaj tri jaroj mi ne plu povis elteni. Jam en oktobro mi anoncis ke mi ĉesos labori kiam mia tiama laborkontrakto, por 2025, finiĝos. Kiam, en novembro, mi eksciis (el ekstera fonto!) ke oni planas malferman tagon en la Centra Oficejo kaj oni devas nur fari decidon pri la dato, mi konvinkiĝis ke mi ne plu estas bezonata, do mi definitivigis la planojn ĉesi labori fine de 2025. Tamen, lastmomente mi decidis labori kelkajn tagojn en la nova jaro, por helpi pri la jarŝanĝaj taskoj. Tio finiĝis kaj nun mi havas – kiel kolego diris – longegan semajnfinon.
Kaj tamen, ĉu vi ion scias pri tio, kio okazos kun la libroservo nun, kiam vi ne plu laboros tie?
– Post la pensiiĝo de Osmo Buller, mi kaj kelkaj miaj kolegoj, refoje escepte de la lastaj du ĝeneralaj direktoroj, konstatis ke kiam temas pri UEA, la informoj, kiujn ni eksciis el eksteraj fontoj – ”skandalgazetoj” el la nordo kaj el la sudo – estas pli fidindaj ol la informoj rekte ricevitaj tra la oficialaj kanaloj. Kial ”pli fidindaj”? Simple ĉar ili ekzistis. Tiaj informoj rekte senditaj al la dungitoj mankis preskaŭ plene. Do, eble mi devos atendi ĝis informoj pri la libroservo de UEA aperos en iu ekstera periodaĵo.
– En la ĵus antaŭa respondo mi aludis al iu ”racia solvo” por la libroservo. Se entute oni trovis ion tian, mi vere ne scias. Mi atendas la momenton kiam mi legos ie pri ĝi.
Kion vi mem intencas fari nun post via finfina emeritiĝo?
– La unuaj paŝoj estos alkutimiĝi al la pli abunda libertempo kaj plani kiel saĝe uzi ĝin. Poste, eventuale serĉi loĝlokon ie pli sude, kie la gas- kaj elektro-fakturoj estas malpli ruinigaj. Ne, ne pensu pri suda Rumanio aŭ suda Usono (la du landoj kies civitano mi estas). Mi ne klarigu, kial mi ne sentus min komforte en ili – atentu la amaskomunikilajn novaĵojn pri ili.
– Se entute plu aperos libroj en Esperanto, eble mi plu tradukos. Kaj certe, mi daŭrigos la laboron por la Granda Rumana-Esperanta Vortaro.


