ILEI kongresos en Zaozhuang
La 59a Kongreso de ILEI okazos de la 10a ĝis la 16a de julio 2026 en la Zaozhuang-a Universitato, en la urbo Zaozhuang, provinco Shandong de Ĉinio. La kongreso okazos kunlabore kun la universitato mem, kiu estas sidejo de la plej granda Esperanto-Muzeo de Azio kaj de la sola aktiva Esperanto-fako nun oficiale agnoskata de la Ĉinia Registaro.
La temo de la Kongreso estas “Eduki profesiajn esperantistojn kaj protekti Esperanto-kulturon”, dum la Simpozio esploros pli science la temon “Plialtigi lingvan konscion”, tre gravan en la tempo de AI (Artefarita Intelekto). La unuaj tagoj de la Kongreso havos buntan preleg-programon, inkluzive de tri seminarioj pri la kongresa temo kaj de dutaga Simpozio kun la partopreno de doktoroj kaj profesoroj el diversaj landoj.
La tri lastaj tagoj de la kongreso estos dediĉitaj al la esplorado de la kultur-riĉa provinco Shandong, hejmloko de famaj filozofoj kiel Konfuceo kaj Mozi.
Bonvolu rapide aliĝi per la formularo: https://forms.gle/LVbz3WHLfAnrZbFA6
Fonto: https://www.ilei.info/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post ILEI kongresos en Zaozhuang appeared first on La Ondo de Esperanto.



