PMA

Forpasis danĝera ul’

Forpasis unu el la enkorpigintoj de la spirito de 1968 en Esperantujo, Jacques Le Puil (Ĵak Lepŭil’). Krom per siaj kanzonoj (sur kasedoj kiel Danĝera ul’), li kunkonstruis la alternativan Esperantan kulturon per sia, tre siaspeca, revuo La Kancerkliniko, sed ankaŭ per siaj tradukoj kaj eĉ per vortara laboro.

Jacques Le Puil. Foto: Eurokka.

La 5-an de januaro forpasis Ĵak Lepŭil’, kiu famiĝis precipe kiel kanzonisto kaj ĉefredaktoro de La KancerKliniko. Naskiĝinte en 1940, li esperantiĝis en 1958. Amanto de la kanzonarto precipe de la francaj kanzonistoj de la jaroj 1950aj kaj 1960aj, kiaj Brassens, Brel, Vian, Maxime Leforestier kaj aliaj, li mem longe kantis en persona stilo, en la franca lingvo kaj en Esperanto, akompanante sin per gitaro. Lia repertuaro entenis humurajn kaj humorajn tekstojn ĉu tradukitajn ĉu originalajn.

Kun sia kunulino Armela Lequint li instruis en Alĝerio dum kelkaj jaroj. Dum multaj jaroj Ĵak estis kunlaboranto de la ĉiutaga franca ĵurnalo Le Quotidien de Paris. Loĝante en antaŭurbo de Parizo, li estis ekde 1976 la ĉefa gvidanto de la kabaredo La Ruza Kruĉo, kun instigo de Georges Lagrange, kiu deziris pluvivigi la Ŝvarcajn kabaredojn, el kiuj li partoprenis la lastan, La Tri Koboldoj, en la jaroj 1950aj.

Ĵak rakontis ke li esperantiĝis leginte artikolon en liberecana gazeto, Le Monde Libertaire. Li tradukis la kanzonon Le déserteur de Boris Vian kaj montris sian tradukon al Georges Lagrange. En la sekva tago Georges alportis propran tradukon, kiun Ĵak trovis multe pli bona kaj kiun li registris kun la titolo La dizertonto. Laŭ retejo kiu listigas tradukojn de tiu kanto en ĉiujn lingvojn, tiu traduko de Georges Lagrange estas la unue iam ajn aperinta antaŭ ĉiuj aliaj lingvoj.

Ĵak partoprenis en la redaktado de La Juna Penso, la organo de la junulfako de SAT. Sed tie spertinte cenzuron de artikoloj pri iuj temoj (haŝiŝo, samseksemo…) li decidis fondi novan gazeton kun Jo-Petro Danvy kaj Laŭrenco Septier, al kiuj aldoniĝis la desegnisto Serge Sire: La KancerKliniko (mallonge LKK), kiu aperadis preskaŭ regule ĉiun trian monaton ĝis 2025.

Ĵak kaj Armela ankaŭ foje partoprenis surscenigon de Teatro Esperanto de Parizo (TESPA) en 1976 en Bordozo. Temis pri Andromaka de Jean Racine, tradukita de Georges Lagrange. TESPA estis jam prezentinta kelkajn scenojn de ĝi, kaj la tradukisto penis prezenti surscenigon de pli granda parto de tiu klasika tragedio kaj pro tio sukcesis instigi Ĵakon, Armelon kaj la gefratojn Ternant elpaŝi sceneje.

Kun Armela Ĵak faris kvarmane grandajn tradukojn interalie de Vojaĝo ĝis noktofino de Louis-Ferdinand Céline. Ĵak kun Jo-Petro Danvy ankaŭ kunordigis vortaron franca-Esperantan, Le Grand Dictionaire Français-Espéranto, eldonitan de Espéranto-France en 1992. Mi aŭdis ke ili ŝerce diris pri la antaŭe aperinta vortaro de Léger kaj Albaut, ne trovinte ĝustan tradukon de serĉata vorto : ”Ve! tiu vortaro ne nur esta albo sed ĝi fakte estas tre léger!” ”léger” en la franca signifas “malpeza”.

Arno Lagrange

Deixe uma resposta