PMA

La Almanako de UEA denove prokrastita

En 2018 UEA decidis ne plu publikigi sian Jarlibron por ŝpari monon. De tiam oni promesadas, ke anstataŭ la Jarlibro ĉiun trian jaron aperos Almanako, kiun dezirantoj povos ricevi en presita formo kontraŭ pago. En pli frua versio de la Strategia plano ĝi eĉ estis menciita kiel grava prioritato, samkiel la reteja renovigo. Ĝia apero tamen daŭre prokrastiĝas, kaj ĝi krome malaperis el la strategia plano.

En 2018 lastfoje aperis la Jarlibro de UEA.
En 2018 lastfoje aperis la Jarlibro de UEA.

La Jarlibro dum jardekoj estis unu el la plej gravaj servoj kaj eldonaĵoj de Universala Esperanto-Asocio. En ĝi kaj la aktivuloj de la asocio kaj novaj membroj povis trovi aktualajn kaj fidindajn informojn ne nur pri la delegitoj de UEA diversloke en la mondo kaj funkciuloj de la asocio, sed ankaŭ pri aliaj movadaj institucioj kaj servoj.

La Jarlibro krome servis ankaŭ en la ekstera informado kiel reklamilo pri la utileco de Esperanto.

La daŭra kontrolado kaj aktualigado de la koncernaj informoj estis grava tasko por la Centra Oficejo, ne nur por la sekva eldono de la Jarlibro, sed ankaŭ por la baza funkciado de la asocio.

La Centra Oficejo estis la nervocentro de la movado, tie oni ricevis preskaŭ ĉiujn eldonaĵojn aperantajn en Esperantujo, kaj tien alfluis ankaŭ la informoj bezonataj por la revuo de la asocio, kies redaktoro laboris samloke.

Intertempe la mondo ŝanĝiĝis, la Centra Oficejo iom post iom malpleniĝis, kaj en la Lisbona UK en 2018 la komitato de UEA efektive sen diskuto por la sekva jaro aprobis buĝeton, kie ne plu estis mono por la redaktado kaj presado de la Jarlibro. La estraro konsideris ĝin tro kosta kaj oni argumentis, ke la samajn informojn oni povas disponigi al la membroj rete.

Kiel eblan anstataŭaĵon de la Jarlibro oni jam dum la UK en Lisbono menciis ian almanakon, kiu aperu ĉiun trian jaron. Dum la laboro pri la nova reteja kaj administra sistemo de UEA oni argumentis, ke la nova sistemo ebligos ankaŭ aŭtomatan produktadon de la Almanako. Tamen la nova komputila sistemo neniam estis funkciigita kaj la longa atendita Almanako ĝis nun ne aperis.

En junio 2024 en la revuo Esperanto aperis unupaĝa resuma artikolo pri la tiam ellaborata Strategia plano de UEA. En ĝi oni promesis interalie modernigitan retejon, kiu aŭtomatigu administrajn kaj financajn procedurojn kaj faciligu servojn al la membroj.

Samloke eblis legi ankaŭ pri trijara almanako reta kaj presita, kiu ”kunigu ĉiujn necesajn informojn pri la Asocio, ĝiaj Landaj Asocioj kaj reprezentantoj, kunlaborantaj partneroj, agadraportoj, estontaj planoj”. Iu konkreta tempoplano por la realigo de tiu strategia prioritato ne estis menciita.

Unu jaron poste, en junio, denove aperis en la revuo Esperanto teksto pri la Strategia plano. Tie la apero de la almanako estis promesita por la dua duono de 2025.

Dum la Universala Kongreso en Brno en 2025 la nova prezidanto de UEA, Fernando Maia, raportis, ke estis trovita redaktoro por la Almanako, kaj ke oni planas ĝin lanĉi kadre de la Virtuala Kongreso pli malfrue en 2025. Tamen ankaŭ dum la Virtuala Kongreso ne aperis Almanako.

Libera Folio tial la 5-an de januaro turnis sin al Miguel Rocha Bento, kiu laŭ Fernando Maia ricevis la taskon redakti la Almanakon, por demandi kiel la laboro progresas. Ni skribis al la retadreso indikita en la retejo de UEA, sed bedaŭrinde neniu respondo venis.

Similan demandon faris en la retlisto UEA-membroj la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. Li krome atentigis, ke en la fina versio de la Strategia plano jam nenio aperas pri la Almanako.

”Ĉar hazardeco karakterizas la gvidadon de UEA, ne eblas scii, ĉu temas pri intenco aŭ forgeso. Verŝajne entute ne okazis serioza planado pri la almanako ĝis nun”, li skribis.

Diference de Libera Folio, Osmo Buller fakte ricevis respondon – de la ĝenerala sekretario de UEA, Aleks Kadar:

”Mi konfirmas, ke la Estraro plu laboros pri la Almanako. Estas nia deziro finrealigi ĝin en 2026. Doni precizan limdaton eble ne estas saĝa ideo.”

Evidentas ke la aperigo de la longe priparolata Almanako ne estas inter la plej pintaj prioritatoj de la nova estraro.

Eblus kompreneble argumenti, ke presita Almanako ne estas bezonata, se la samaj informoj estas facile kaj fidinde haveblaj en moderna kaj daŭre aktualigata retejo. Tamen la trijara presita Almanako ja estis kaj estas ripete promesata ekde 2018, do principe jam du devus esti aperintaj kaj la tria nun preparata.

Krome ŝajnas, ke neniu en UEA plu havas la superrigardon pri la informfluoj en Esperantujo kaj sekve ne eblas certi, ke la rete haveblaj informoj efektive estas fidindaj kaj aktualaj. Ĝuste pri tio siatempe respondecis la redaktoro de la Jarlibro.

Deixe uma resposta