La novjarfesta Ondo (2025, №326)
Antaŭ unu semajno, je la jarŝanĝo, aperis la decembra (laŭ la nordhemisfera vidpunkto: vintra) eldono de la ĉiusezona bitgazeto “La Ondo de Esperanto” (2025, №326) kun 147 paĝoj. Entute, dum la 2025a jaro aperis kvar “Ondoj” kun sume 563 paĝoj (137 + 139 + 140 + 147 paĝoj). Kvankam la redakcio ĉiujare promesas 100-120 paĝojn ĉiusezone, do 400-480 paĝojn jare, ĉiam aperas multe pli. Sur la decembraj paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas sepdeko da tekst(et)oj kaj multaj ilustraĵoj.
En la ampleksa primovada sekcio “Eventoj” estas publikigitaj 34 artikoloj kaj artikoletoj pri esperantista aktivado en la mondo. Kiel kutime, en la decembra eldono multas artikoloj pri Zamenhof-festaj kunvenoj kaj renkontiĝoj. Abundas ankaŭ raportoj pri kongresoj, renkontiĝoj kaj aliaj kunvenoj esperantistaj, okazintaj dum oktobro-decembro, inkluzive de la unua GeBeneluksa Kongreso. La legantoj trovos ankaŭ artikolon pri la partopreno de esperantistoj en la 43a Ĝenerala Konferenco de Unesko en Samarkando kaj pri la atribuo de la Premio Maertens 2026 al Alekso Miller. Bedaŭrinde, ne mankas la nerkrologa rubriko kun tristaj informoj pri la forpasoj de Roman Dobryński, Rob Moerbeek, Zora Heide, Karl Heinz Schaeffer, Teresa Kurłowicz-Nemere kaj Eduard Borsboom – ili restas en nia memoro…
En la decembra “Tribuno” estas legeblaj tri tekstoj pri reagoj de esperantistaj asocioj al la nuntempaj eventoj en Palestino; la prezidanto de UEA Fernando Maia Jr. prezentas la novan strategian plano de UEA.
En la sekcio “Lingvo” estas publikigita artikolo de François Lo Jacomo pri la Zamenhof-Taga konferenco de la Akademio de Esperanto, kaj la decido pri la Laŭro de la Akademio, kiun ricevis Evgenij Georgiev pro la poemaro “Ek sor!”. Kirilo Brosch, direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto, respondas demandon pri la sintezaj kunmetitaj verboformoj en Esperanto.
En “Arkivo” krom la kutima listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj, kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov, estas publikigita recenzo de Anatolo Sidorov pri la ampleksa (dukilograma) verkego pri la historio de la Esperanto-movado en Centra Azio, verkita de du fratoj: Anatolij kaj Vladimir Ionesov.
Kiel kutime, la plej ampleksa Onda sekcio estas “Kulturo”: ĝi estas 79-paĝa, la plej granda en la historio de nia gazeto. En la decembra “Ondo” kompletiĝis la literatura projekto “Rusa Novelaro 2”. La lasta, dek-sesa parto enhavas kvar rakontojn de Valentin Rasputin, tradukitajn de Vladimir Jurganov, Ludmila Novikova kaj Aleksander Korĵenkov, kiu ankaŭ verkis komentojn pri la tradukitaj verkoj.
Per sia originala novelo al la decembra “Ondo” kontribuis Paulo Sérgio Viana. Miguel Fernández daŭrigas sian serion pri la hispana literaturo. Ĉi-eldone li prezentas la verkiston Manuel García Sesma kaj ties novelon “La Verda Stelo”. Ludmila Novikova regalas la legantojn per eseo pri Sergej Jesenin, forpasinta antaŭ cent jaroj, en decembro 1925, kaj per siaj tradukoj de pluraj poemoj de Jesenin.
Wolfgang Kirschstein rakontas pri la hungara verkisto László Krasznahorkai, laŭreato de la literatura Nobelpremio 2025, kun du fragmentoj el lia kvazaŭ unufraza romano “Herscht 07769” tradukitaj el la hungara de István Ertl. Krome, ĉi-foje Wolfgang Kirschstein verkis du recenzojn: pri “Farango” de Sten Johansson kaj “La ŝirmejo” de Paulo Sérgio Viana. En la kultursekcio estas ankaŭ artikol(et)oj pri aliaj Esperantaj kulturnovaĵoj muzikaj, literaturaj, gazetaj…
Al la sekcio “Mozaiko” kontribuis Stanislav Belov per paĝo da ŝercoj pri vintro kaj István Ertl per “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.
Resume: ampleksa, interesa, kulture riĉega kaj leginda 326a eldono de “La Ondo”!
La unua “Ondo” por 2026 aperos fine de marto aŭ komence de aprilo, sed fine de januaro aŭ de februaro ĉiuj abonantoj ricevos senpagan literaturan suplementon.
Jam oni povas (re)aboni nian gazeton por 2026.
La baza abontarifo ne ŝanĝiĝas dum pluraj jaroj.
Estas tri abonkategorioj:
1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj
“La Ondo de Esperanto” estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj, ĉe nia UEA-konto kaj – tio estas bona novaĵo – per la internacia pagosistemo PayPal. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Dum la abonjaro 2025 danke al la Amikaj donacoj 23 personoj ricevis senpagajn abonojn. La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo. Pagante vian kotizon por 2026, pensu pri tiuj, kiuj mem ne povas pagi, kaj donacu Amikan aŭ Patronan kotizon.
Enhavtabelo de la decembra “Ondo” (2025, №326)
1 Kovropaĝa bildo: “Kabano en vintra arbaro” de Aleksej Savrasov.
2 Bazaj informoj pri “La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero
5 Eventoj
6 Povilas Jegorovas. Litovio bilancas kaj planas
9 Raymonde Coquisart. Agrabla Zamenhofa posttagmezo en Parizo
10 Laurent Vignaud. Muziko, dancoj kaj Esperanto en Angers
11 Ronald Schindler. Zamenhoffesto en Berlino
12 Lu Wunsch-Rolshoven. La 16a Zamenhofa Matentagmanĝo en Berlino 2025
12 Ostoj Kristan. Zamenhof-Tago en la ĉefurbo de Slovenio
14 Gou Xinyue, Xie Ruifeng. Zamenhof-festa kunveno en Pekino
15 Bharat Kumar Ghimire. Festkunveno kaj oficiala kurso en Nepalo
16 Roman Ralko. Nova Zamenhof-Taga provo en Minsko
17 Povilas Jegorovas. Kaŭno invitas la 113an UKon
18 Espoir Ngoma Kasati. Esperanto kaj Unesko en Samarkando
20 Yves Nevelsteen. La GeBeneluksa Kongreso en Scheiden-Gemünd
22 Haesim Park. La 57a Korea Kongreso de Esperanto
24 Avotra Marie Nafifinjahary. Malagasa Seminario – pordo al nova mondo
25 Aurora Bute. Landa renkontiĝo en Rumanio
27 Ulrich Brandenburg, Gerald Roemer. Migrado kaj … gramatiko en norda Germanio
28 Zsófia Kóródy. Jarfinaj semajnfinoj en la Esperanto-urbo
30 La sepa Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo
31 Amapola Triguero, Murielle Caré. Dutaga kurso de Dennis Keefe por instruantoj
32 Katalin Kováts. Dek novaj panteonanoj
33 Everton Linhares. La unua ekspozicio en Poŭzalegro
34 Rafael Zerbetto ricevis la Amikecan Premion de Ĉinio
36 Alekso Miller, laŭreato de la Premio Maertens 2026
38 Aleksander Korĵenkov. 621 aliĝintoj al la kongreso en Graco
38 UEA invitas prelegi en Graco
39 La 112a UK okazos en Melburno
41 La Esperanto-Kastelo atendas vin printempe
41 La 99a Kongreso de SAT
42 La 74a Kristana Esperanto-Kongreso
42 La 15a Internacia Himalaja Renkontiĝo
43 Koncize (9 novaĵoj)
44 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Roman Dobryński forpasis
44 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Rob Moerbeek forpasis
45 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Ni funebras kaj kondolencas
46 Tribuno
47 Deklaracio de ELI pri la milito en Gaza-strio
47 Giacomo Comincini. TEJO diskutas deklaron pri Israelo kaj Hamas
48 El la deklaracio de la 98a SAT-Kongreso
49 Fernando Maia Jr. AKIRI – La Strategia Plano de UEA por 2025-2030
50 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Homaj Rajtoj, la 10a de decembro 2025
51 Solidareco milittempe
52 Lingvo
53 François Lo Jacomo. Konferenco de la Akademio 2025
54 Laŭro de la Akademio
55 Kirilo Brosch. Lingva Konsultejo: Sintezaj kunmetitaj verboformoj
56 Arkivo
57 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2026
59 Anatolo Sidorov. Historia ĉefverko de la kuranta jaro (Recenzo: Ионесов, Анатолий; Ионесов, Владимир. История эсперанто-движения в Центральной Азии. Культура по имени Эсперанто)
63 Kulturo
64 Aleksander Korĵenkov. Rusa Novelaro. Volumo 2
65 Valentin Rasputin. La renkontiĝo (Tradukis el la rusa Ludmila Novikova)
74 Valentin Rasputin. Rudolfio (Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov)
86 Valentin Rasputin. La onidiro (Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov)
91 Valentin Rasputin. Onklino Ulita (Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov)
99 Paulo Sérgio Viana. Kristnaska rakonto
101 Miguel Fernández. Literatura sekvo de la 83a kongreso de HEF
103 Juan Bozal Alfaro. Biografia noto pri Manuel García Sesma (Tradukis el la hispana Miguel Fernández)
104 Manuel García Sesma. La Verda Stelo (Tradukis el la hispana Miguel Fernández)
111 Ludmila Novikova. “Briladu mia stel’ sen falo…”
123 Wolfgang Kirschstein. Homoj devas esti kontentaj pri komoj
125 László Krasznahorkai. Herscht 07769 (Tradukis el la hungara István Ertl)
127 Wolfgang Kirschstein. Obsedata farango (Recenzo: Sten Johansson. Farango)
129 Wolfgang Kirschstein. Ŝirmejo aŭ groto (Recenzo: Paulo Sérgio Viana. La ŝirmejo)
131 Floréal Martorell. Nova ĝardeno en nova platformo!
132 Floréal Martorell. La amo protektas nin: Debuta albumo de Kris Fredi
133 Floréal Martorell. La MondAnoj: Nova bita albumeto aperis
134 Aleksander Korĵenkov. Unesko-Kuriero pri manĝaĵoj
125 Halina Gorecka. Beletra Almanako, 2025, №52-53
135 Literatura Foiro. 2025, №338
138 Miguel Gutiérrez Adúriz. La 77aj Belartaj Konkursoj de UEA
140 “Unu Mondo en Bildoj”: Fotokonkurso 2026 de ILEF
141 Literatura konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2026”
142 Mozaiko
143 Stanislav Belov. Br! Brr!
144 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
145 Perantoj de “La Ondo de Esperanto”
146 Reklamo
Bonan jaron 2026!
(R)Estu kun la “Ondo” ankaŭ en la 2026a jaro! Abonu mem kaj/aŭ abonigu viajn amikojn!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/01/ondo-152/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La novjarfesta Ondo (2025, №326) appeared first on La Ondo de Esperanto.



