Jacques Le Puil forpasis
La 5an de januaro 2026 en la hospitalo de Bourges forpasis
Ĵak Le Puil (1940-2026)

franca diversprofesiulo, kantisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Ĵak Le Puil kaj Ĵak Lepŭil’; ofta koncertanto en Esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kantisto kaj muzikisto en ses muzikaj albumoj (“Danĝera ul’”, 1977; “Revenas mi”, 1984; “De Pont-Aven al Varsovi’”, 1985; “Ne donu tro”, 1994; “Mi estas”, 2004; “Sen elizi’”, 2014); kunfondinto (1976) kaj senŝanĝa redaktoro de “La KancerKliniko”, ĉefredaktoro de “Grand dictionnaire français-espéranto” (kun J.-P. Danvy k. a., 1992), tradukinto (kun sia edzino Armela LeQuint) de “Florville kaj Courval aŭ fataleco” de Markizo de Sade (1992), “Higieno de l’ murdisto” de A. Nothomb (1992), “La leciono” de E. Ionesco (2010), “La minuto preskribita por la sturmo” de J. Leroy (2014) kaj de aliaj libroj; laŭreato de la premio de OSIEK (2007) kaj de la Diplomo de UEA pro Elstara Arta Agado (2015).
Ni funebras pro la forpaso de nia longtempa amiko Ĵak kaj kondolencas lian edzinon Armela kaj lian filinon Cendrina.
Li ripozu en paco!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Legu pli pri Ĵak en la enciklopedio “Nia Diligenta Kolegaro” (p. 175-177) kaj en la intervjuo, aperinta okaze de lia 80-jariĝo en “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2020/04/lepuil/
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/01/lepuil-2/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Jacques Le Puil forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.



