PMA

Nova sango bezonata por ŝanĝo en SAT

Sennacieca Asocio Tutmonda estis fondita post la unua mondmilito kiel komuna asocio de laboristaj esperantistoj de diversaj tendencoj. En la intermilita periodo la laborista Esperanto-movado estis forta en multaj landoj. Dum la lastaj jaroj SAT troviĝas en profunda krizo, kvankam ĝiaj ideoj teorie povus esti interesaj por multaj junaj esperantistoj. Tamen ne ĉio estas perdita, skribas en sia vidpunkta artikolo Djémil Kessous, membro de SAT ekde 1997.

La fonda kongreso de SAT en 1921.

La disvastiĝo de interreto estigis historian vojturnon. Multaj grandaj entreprenoj tiam flankenglitis. Ili ne kapablis taŭge vojturniĝi, adaptiĝi al la nova retepoko, sekve fiaskis. SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda estas nobla entrepreno kiu apartenas al tiu kategorio.

Fondita en 1921, SAT laŭstatute ”per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado celas malebligi ĉe membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj”. Ĝi do neniel estas partipolitika, sed prefere progresema, emancipema asocio, ankaŭ interkleriga, supertendenca. Liberecanoj, komunistoj, pacistoj, religiemuloj aŭ ekologiistoj aniĝas en ĝi.

La membronombro de SAT estis samnivela kun tiu de UEA ĝis la 1950-aj jaroj. Hodiaŭ SAT tamen eĉ ne estas dekono de UEA. Multaj elstaraj anoj forlasis la asocion. Inter ili siatempe estis Michel Duc Goninaz, la nun jam forpasinta patro de la nova PIV, Jakvo Schram, prezidinto de la Plenum-Komitato ĝis sia abrupta demisio en 2011, kaj Vilhelmo Lutermano, responsulo pri Le Monde diplomatique en Esperanto. Du jarojn antaŭ sia ĵusa forpaso eksiĝis ankaŭ Rob Moerbeek.

La eldona fako de SAT delonge ne plu eldonas. La gazetoj Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo aperas nur sporade. La Plenum-Komitato plenumas nur la kurantajn aferojn. Tamen SAT plu havas kelkajn centojn da membroj, kun grupoj aktivantaj ie tie – en Iberio, Francio aŭ Ekstrem-Oriento.

Krome troviĝas SAT-anoj dise tra la tuta mondo, ofte tre lertaj Esperanto-parolantoj. La asocio laŭstatute havas bonegan filozofion – eĉ se ĝia centjaraĝa statuto delonge bezonus seriozan renovigon. Alivorte SAT havas eksterordinaran potencialon por fruktodone agadi en la Esperanto-movado, utili al ĝi, sed ne kapablas tion ekspluati. Ĝi estas kvazaŭ paralizata.

En 1921 SAT naskiĝis en tute aliaj cirkonstancoj. Post la unua mondmilito la tutmonda manlaboristaro estis plene kreskanta kaj multaj humilaj laboristoj soifis pri kulturo. Tiuj ĉi entuziasme donis al SAT ĝian unuan impeton, kun grava aktivula forto, samtempe por- kaj per-esperanta. Lanti mem, la ĉefa fondinto de SAT kaj prapatro de PIV, estis proleto de tre humila origino.

Kiamaniere ni alvenis al la nuna situacio? Problemo kuŝas jam en la agadskemo por- kaj per-esperanta. La agado peresperanta estas logike pli fermata, neeviteble pli apartema, komunumeca, dum la poresperanta turniĝas eksteren. La agado poresperanta estu fundamente neŭtrala, plurisma. Reciproke la peresperanta vivo ne nepre estas tia.

Lanti siatempe apartigis por la SAT-movado la peresperantan agadon, tutmondan, sennaciecan, disde la poresperanta, loka. Li tiam ne povis vidi la pereigan ĝermon de tiu dissekcado.

Ie tie, ĉe tiu loka nivelo, disvolviĝis tiutempe multaj Laboristaj Esperanto-Asocioj, dekomence poresperantaj. Ilia tasko estis instrui Esperanton kaj ankaŭ varbi por SAT. Sed tiuj lokaj asocioj alprenis iun aŭtonomecon rilate al SAT. Poste, dum ilia poresperanta agado marĝeniĝis, ili samtempe, nesenteble, fariĝis ĉefe peresperantaj. Plie, ili estas ĝisnune naciaj organizoj, ne vere sennaciecaj.

SAT ne estas politike neŭtrala, male ol UEA. En freŝa deklaro la Plenum-Komitato de SAT kondamnas la agadon de Usono en Venezuelo. Tamen oni debatis, ĉu vere la Plenum-Komitato rajtas fari tian deklaron.

Hodiaŭ ekzistas ekzemple la nacia asocio SAT en Hispanio (SATEH), dum pli ampleksa SAT en Hispanlingvio estus multe pli dezirinda, pli efika en nia retepoko, povante tiel labori kun la plejparto de latinamerikaj landoj. Se SAT en Britio (SATEB) estus formita kiel SAT en Anglalingvio, ĝi eble ne estus hodiaŭ kvazaŭ morta. Granda sinergio daŭre perdiĝas tiel.

Nur la franclingva SAT-Amikaro havas ian etan transnacian aktivadon. Ĝi malfeliĉe, kiel la tuta SAT, tamen ne vere profitas de la mirinda rezervo de junaj proletoj soifaj pri scio troviĝantaj en la franclingva Afriko. La SAT-Amikaranoj estas majoritate francaj, maljuniĝantaj mezklasanoj, samkiel en SAT pli ĝenerale.

Estus pli trafe, se Lanti tiam instigus la fondon de Sennaciecaj Asocioj Lingvaj, laŭ la grandaj tutmondaj lingvoj. Okazis diversaj eraroj sekve de tiu origina peko,  kaj oni povus longe ilin analizi. Ili kuntrenis la nunan ŝrumpadon de SAT. La tasko tamen ne estas finkalkuli kontojn, detranĉi kapojn, sed ekzameni, ĉu eblas ion reĝustigi.

SAT apartenas al la alimondismo, samkiel la tuta Esperantio, vole nevole, kun ĉiuj kontraŭecoj propraj al tiu vasta movado. Ekzemple multaj SAT-anoj estas antinaciistoj, dum aliaj aniĝas en naciismaj partioj, eĉ inter la estraranoj; iuj favoras naci- aŭ etno-plurismon, dum aliaj restas ortodoksaj sennaciistoj, tiuteme fidelaj al Lanti.

Dum la ĝenerala alimonda movado hodiaŭ malkreskas, kaj samtempe en ĝi la partopreno de esperantistoj, kion eblas fari? La diversaj nuntempaj organizoj (UEA, SAT, la Civito ktp), preter neeviteblaj kontraŭecoj, konkuradoj, estas objektive kompletigaj. Anstataŭ provi grandigi sian kukoparton malprofite al alia asocio, la rekresko de la tuta esperanta kuko estas baza kondiĉo, vivnecesa por ĉiuj.

La esenca neŭtraleco de la poresperanta laboro ebligus tiel kunlaboron inter SAT kaj UEA, kaj desube kaj desupre. Tio ja okazis iam. Tiel, en majo 1952, la Estraro de UEA kaj la Plenum-komitato de SAT sendis Nefermitan Leteron al Stalin rilate al lia kontraŭesperanta politiko en Sovetunio. Ĝin publikigis kelkaj grandaj okcidentaj gazetoj.

De tiu tempo la poresperanta laboro de SAT notinde malkreskis. Tio klarigas kial la SAT-movadon forlasis multaj esperantistoj, eĉ foje tuta laborista Esperanto-asocio, kiel la nederlanda. Sekve de sia disfalo, SAT estas paralizita hodiaŭ. La fenomeno atingas la estraron. Ĝeneraliĝas iu nemovismo, eĉ nemovadismo, akceptata de notinda parto de la aktivularo. La situacio de la asocio aspektas senesperiga, senelireja.

Ĉio ne estas nigra tamen. La centra retpaĝo de SAT, paralizita dum longaj jaroj sekve de piratatako, feliĉe nun denove funkcias. La asocio disponas pri diversaj listoj, iuj plene malfermaj (ĉe FacebookTelegram), aliaj rezervitaj nur al membroj. Tiuj lastaj plej suferas pro iu dezertiĝo, jam de la estraranoj, ankaŭ pro iu anarkio. En tiuj listoj tamen, la debatoj restas ofte kamaradecaj, eĉ ĝentilaj laŭ iu malnova SATeca tradicio, ĉefe tamen inter la maljunaj membroj.

Nepre per tiaj liberaj diskutoj, konstruivaj, la renovigo de SAT okazu. Informa retpaĝaro de SAT, kun ebligo de komentoj, kruele mankas nun tamen. Kion faras tiuteme kaj sukcese individuoj izolataj ie-tie, grava asocio kapablus pli bone fari. Ni alfrontas hodiaŭ vastan ruinkampon, sed ja ne malpli grandan konstruejon. Tio povus esti entuziasmiga.

SAT estas maljuna kaj samtempe plena je fekundaj bezonoj. Al ĝi necesas Plenum-Komitato kiu plenumas siajn taskojn. Sekretario kiu diskonigas al membroj la protokolitajn kunvenojn. Konflikt-Komisiono kiu mildigas la konfliktojn. Necesas listo de Ĝenerala Konsilantaro alirebla al ĉiu volontulo, retestro identigita, prizorganta la retpaĝojn. Bezonatas respondecularo, kiu efektive respondas kaj kondukas inkluziveman politikon anstataŭ la nuna, ekskluzivema.

Ĉio ĉi pri la desupraj aferoj. Sed tio ne sufiĉas. Desube estas bezonataj spertaj moderigantoj, por kvietigi la etoson de la listoj, mastrumantoj, por orienti la debatojn, kaj finfine membroj por partopreni en la debatoj, starigi proponojn…

Al la asocio necesas do nova vento, urĝa sangotransfuzo, dum la membraro danĝere maljuniĝas. Tiel ĝi bezonas antaŭ ĉio novan generacion da SAT-anoj, kiel eble junaj, kun ideoj novaj. Per renovigata politiko, SAT kapablas ŝanĝiĝi kaj renaskiĝi el sia cindro samkiel fenikso. Ĉu tio ne estu la baza kondiĉo por renovigo pli ĝenerala de la tuta Esperanto-movado?

Djémil Kessous
baza SAT-ano n-ro 35360

Legu pli:

Deixe uma resposta