621 aliĝintoj al la kongreso en Graco
Je la 31a de decembro 2025 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 621 personoj el 51 landoj. Dum decembro aliĝis 107 personoj.
Plej multaj aliĝintoj (92) estas el Germanio. Vidu la liston de la dek plej aliĝemaj landoj:
92 Germanio
67 Pollando
48 Francio
40 Hungario
38 Aŭstrio
30 Ĉeĥio
20 Koreio
19 Brazilo
19 Italio
18 Usono
Entute, el ĉi tiuj dek landoj aliĝis 391 personoj (63%), kaj 230 el la cetera mondo.
Pasint-jare je la 31a de decembro 2024 al la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno aliĝis 679 personoj el 53 landoj, kaj entute UK-110 havis 1132 aliĝintojn el 63 landoj. Probable, ankaŭ la 111a esperantista mondkongreso allogos pli ol mil personojn, sed iom malpli ol estis en Brno.
La unua, plej favora aliĝtarifo finiĝis la 30an de novembro 2025. Nun, ĝis la 31a de marto 2026 validas la dua aliĝperiodo.
La reta aliĝilo funkcias ĉe https://uk.esperanto.net/2026.
Aliĝu ankaŭ vi!
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №4 (326).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2026/01/graco-7/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post 621 aliĝintoj al la kongreso en Graco appeared first on La Ondo de Esperanto.



