-
TEJO diskutas deklaron pri Israelo kaj Hamas
En TEJO daŭras diskuto pri deklaro kondamnanta la agojn de la israela registaro kaj de la islamisma organizaĵo Hamas, baldaŭ submetota al voĉdono en la Komitato. La interna procedo antaŭvidas minimumajn tempolimojn de naŭ tagoj por la debata fazo kaj sep tagoj por la voĉdona fazo; ĝis nun la Komitato ankoraŭ ne intervenis por fermi la debaton, fakte jam silentan de kelkaj tagoj. La propono estis prezentita de ses landaj sekcioj kaj estas subskribita ankaŭ de la TEJO-Estraro, krome dek tri individuaj proponintoj. Inter ili troviĝas Civita senatano (c-ano Alessio Giordano), kio donas al la iniciato apartan signifon, konsiderante ke baldaŭ la Senato de la Esperanta Civito devos esprimi sin…
-
Verksesio de Bobelarto kun Rafa Nogueras
Ĉu vi pretas atingi la sekvan nivelon de via verkado? La verksesioj estas projekto de Bobelarto https://bobelarto.ink. Ili taŭgas por vi, se vi jam verkas, aŭ volas provi ekverki, kaj deziras aparteni al komunumo de homoj, kiuj regule okupiĝas pri verkado en Esperanto. Ni renkontiĝos sabate, la 20an de decembro je 16:00 UTC en la Zoom-ĉambro de Bobelarto https://mallonge.net/bobelarto-zoom. La sesion gvidas Jorge Rafael Nogueras kaj ĝi daŭras unu horon kaj duonon. En ĉi tiu verkkomunumo ni helpas unu la alian. Estas tasko por priverki aŭ vi ankaŭ estas libera okupiĝi pri via persona verkprojekto. Ni kuraĝigas unu la alian partopreni diversajn literaturajn konkursojn, atenteme aŭskultas, subteneme kritikas la verkojn…
-
Post Title
Poemas do Blog Papos Nascentes8 Os poemas do blog podem ser agrupados em seis núcleos temáticos principais, que refletem os eixos filosóficos, existenciais e poéticos da obra. Clique nos títulos para acessar cada poema. Poemoj de mia blogo aperas tiel: ses grandaj temaj nukleoj, kiuj spegulas la filozofiajn, ekzistajn kaj poeziajn aksojn de la verko. Klaku sur la titolo por aliri al la respektiva poemo. 🧠 1. Inquietação Existencial e Reflexão sobre o Ser Exploram angústias, insônia, finitude, identidade e o mistério da existência. INOMINADO / SENNOMA QUÍMICA DA PELE / HAŬTA KEMIO DEBULHAR / DISGRAJNIGO NOITE VIVA SOMBRA E VENTO 1. Ekzista Malkvieto kaj Pripenso pri la Esto Ili pritraktas…
-
PALAVRA! FIRMECO!
PALAVRA! Palavra que não se saiba seiva acaba linfa incha finda prurido e coça e espicaça tudo aguça atiça só falindo nada lindo tudo enguiça tudo esgarça tudo preguiça se na vida tudo passa que massa! maciça! FIRMECO! Vorto ne sin scianta sevon iĝas limfo ŝvelas iĝas juko gratas instigas ĉio stimulas ekscitas malbele bankrotas ĉio paneas malfaras ĉio pigro Se en vivo ĉio pasas bone! mirinde!
-
Nova libro el Britio: Stig de la ŝutloko
Okaze de Zamenhof-tago en 2025, ni anoncas plian kontribuon al la literatura heredaĵo de Esperanto: Stig de la ŝutloko! Origine publikigita en la angla en 1963 kiel Stig of the Dump, tiu klasika verko de Clive King estas fantazi-plena rakonto pri Barni, scivolema knabo, kiu dum sia esplorado de kretkavo malkovras misteran loĝanton: Stig, kuriozan kavern-knabon kun strangaj iloj, neklarigeblaj kutimoj kaj granda koro. Malgraŭ nekongruaj mondoj, Barni kaj Stig rapide fariĝas amikoj kaj kune travivas aventurojn, kiuj miksiĝas inter nuntempo kaj praepoko. Verkita por infanoj, Stig de la ŝutloko estas ideala libro por progresantoj, kaj ĝuinda por ĉiuj. Tradukis ĝin en Esperanton Jack Warren. La tekston reviziis Edmund Grimley…
-
Dek novajn panteonanoj
Okaze de la 24a naskiĝtago de la paĝaro Edukado.net kaj honore al la Zamenhof-tago – kiel tradicie – ni denove premias elstarajn personojn, kies agado en ĉi tiu jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. En ĉi tiu jaro ni prezentas al vi dek kolegojn el diversaj mondopartoj, de diversaj agadkampoj. Aida Čižikaitė (Litovio) Nina Danylyuk (Ukrainio) Emmanuel Desbrieres (Francio) Birke Dockhorn (Germanio) Tieko Isikawa (Japanio) Miroslav Malovec (Ĉeĥio) Jorge Antonio Leoni de León (Gvatemalo/Kostariko) Zhou Tianhao (Ĉinio) Pascal Vilain (Francio) Ranja Robertine Jeanne d’Arc Lydie Zafinifotsy (Madagaskaro) Edukado.net kore gratulas al ĉiuj novaj panteonanoj kaj esperas, ke ankaŭ la legantoj postlasas siajn…
-
Esperanto-muziko povas malaperi el la reto
Ĉiuj muzikaĵoj publikigitaj de Vinilkosmo, la plej granda eldonejo de Esperanta muziko, povos malaperi el la retaj muzikservoj. Tio okazos, se ne estos trovita nova distribuanta firmao antaŭ la 18-a de februaro 2026. La nuna firmao nuligis la kontrakton kun Vinilkosmo, ĉar ne sufiĉe da homoj aŭskultas la muzikon. De pli ol tridek jaroj Vinilkosmo, origine sub la ĉapelo de Rok-Gazet’, estas la plej grava eldonanto de Esperanta muziko. Ĝuste vinilo neniam estis la ĉefa medio por la eldonaĵoj de Vinilkosmo, sed dum paso de la jaroj la lokon de sonkasedoj prenis kompaktaj diskoj, poste elŝuteblaj sondosieroj, kaj dum la lastaj jaroj ĉiam pli retaj aŭskultservoj kiel Spotify, Deezer kaj…

Teresa Nemere forpasis
La 1an de decembro 2025 forpasis Teresa Kurłowicz-Nemere (1939-2025) pola instruistino, muzeistino kaj esperantistino (ekde 1962), ŝi disvastigis kaj instruis Esperanton en mezlernejoj kaj universitato de Toruno (Toruń) kaj (kun)organizis plurajn esperantistajn renkontiĝojn. Dum sia 26-jara laboro en la urba etnografia muzeo (1974-2000) ŝi ĉiujare okazigis Internacian renkontiĝon de popolaj orkestroj kun Esperanto kiel pontlingvo kadre de kiu prezentiĝis 96 grupoj el 26 landoj kaj multaj orkestroj el diversaj regionoj de Pollando. Teresa Nemere enkondukis Esperanto-ĉiĉeronadon en la muzeo, pretigis informmaterialon kaj ekspoziciojn en Esperanto, prelegis pri fakaj temoj en multaj esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Danke al ŝi la urba junulara teatro Studio “P” pretigis kaj prezentis plurajn teatraĵojn en…