• PMA

    ELÉTRON ELEKTRONO

      ELÉTRON No meio da noite silêncio da madrugada o sol da metáfora incendeia seu açoite iminente da fantasia na diáspora do dilema explode a poesia se veste de poema:  “raia sanguínea e fresca a madrugada” estando mais em mim de mim presente saio o Autor pressente o raio – faísca de duas ideias que nunca antes assim formaram par, enfim, enfim, como esse raio cai o poema em si cai o pano – que poema é sempre tecido para ser sem dilema sem nunca antes ter sido nasce num átimo e como o instante sabe se está ótimo: o leitor quase o cante como o elétron no átomo cintila e rasga…

  • PMA

    Gajan Kristnaskon!

    Hodiaŭ, kiam la kristanoj, uzantaj la Gregorian kaj Novjulian kalendarojn, festas Kristnaskon, ni proponas (re)legi du Kristnaskajn novelojn, kiuj aperis ankaŭ kelkaj jaroj en La Ondo de Esperanto: O. Henry: La donaco de la magoj (Tradukis Donald J. Harlow) Dorota Terakowska: La kvina telero (Tradukis Dorota Burchardt) Gajan Kristnaskon! Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov Kaliningrado (Ruslando) La 25an de decembro 2025. Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/12/kristnasko-6/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo…

  • PMA

    PORTRETO – RETRATO

      eltonda kato el greso harmonio en rivereto trinkanta kato katino  belas bildo aŭ portreto:  gresa feliso en kombino fluas akvo – natur-sekreto ****** gato surge do gramado pela tesoura que o via gato que nunca mia bebe água do regato eterno nesse retrato enquanto a água fluía!           (Enportugaligis Maria Angela da Silva)

  • PMA

    Litovio bilancas kaj planas

    Dum pli ol tridek jaroj en Litovio meze de decembro okazas vica kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj la tradiciaj Zamenhof-Tagoj. Ĉi-jare la 13an de decembro okazis la 60a jubilea Kongreso de LEA kaj Zamenhof-Tagoj 2025. Ambaŭ aranĝojn partoprenis 80 esperantistoj el dek urboj de Litovio, tri gastoj el Latvio kaj unu el Hispanio. La kongreson per enkondukaj vortoj komencis la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Sekvis minuto da silento – ĉi-jare forpasis tri litovaj esperantistoj – Algimantas Sudeikis el Anykščiai, Aušrinė Aleknavičiūtė el Kaŭno kaj Angelė Straleckienė el Marijampolė. La raporton pri la esperantista agado en Litovio dum 2025 prezentis Povilas Jegorovas. Li emfazis, ke la jaro por litovaj…

  • PMA

    Solidareco milittempe

    UEA alvokas subteni esperantistojn en D. R. Kongo tra la Konto Espero Universala Esperanto-Asocio per sia Konto Espero daŭrigas solidaran agadon por subteni individuajn membrojn de la Asocio, kiuj troviĝas en la plej bezonataj situacioj pro armitaj konfliktoj kaj humanitaraj krizoj. Donacu al la Konto Espero: https://uea.org/alighoj/donacoj/espero. Pere de zorge kolektitaj informoj ekde marto 2025, jam eblis helpi ĉirkaŭ 28 individuajn membrojn de UEA en Demokratia Respubliko Kongo, ĉefe en la urboj Goma kaj Bukavu, regionoj forte trafitaj de perforto kaj malstabileco. Al tiuj helpitoj UEA sukcesis sendi monhelpon de po 100 eŭroj. En regiono, kie granda parto de la loĝantaro vivas sen stabila formala enspezo kaj kie multaj familioj…

  • PMA

    Zamenhoffesto en Berlino

    Berlinaj kaj Brandenburgiaj esperantistoj invitis al la Zamenhoffesto 2025, la 13an de decembro en la renkontiĝejo de la Berlina distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne (kvartala araneo). Jam estas longa tradicio, okazigi tie nian feston, kiu samtempe estas la kulmino de la asocia Esperanto-vivo dum la jaro. Ĉi-foje ni trovis eblecon kunveni proksime al la naskiĝtago de Zamenhof. Laŭ la reto samtage okazis pluraj Zamenhoffestoj ankaŭ en aliaj partoj de la mondo. Al la Zamenhoffesto venis nur 22 personoj, inter kiuj mankis la multjaraj geamikoj el Szczecin, sed subite aperis alia delonga amiko Janusz Duda, kiu ne ĉeestis dum la pasintaj festoj. Alia afero estis, ke ne povis okazi la kutima…

  • PMA

    Retkrimuloj atakis Pasportan Servon

    Trompuloj kreis plurajn kontojn en la retejo de Pasporta Servo kaj dissendis fraŭdajn mesaĝojn en Esperanto por ricevi kreditkartajn informojn de la uzantoj. La teamo de Pasporta Servo haltigis la atakon la 12-an de decembro. En la retejo de Pasporta Servo eblas trovi esperantistajn gastigantojn en multaj partoj de la mondo. Merkrede la 10-an de decembro diversaj uzantoj de Pasporta Servo skribis al la centra retpoŝta adreso de la servo, demandante aŭ atentigante pri strangaj mesaĝoj, rakontas Meiyer Goren, prizorganto de la retejo. Trompa mesaĝo sendita al uzanto de Pasporta Servo. – Mi tuj blokis la konton sed ĝi jam sukcesis sendi iom da mesaĝoj. Vespere de la sama tago…

  • PMA

    saiu a caminhar

        PSV dez 2025   saiu a caminhar na primeira esquina topou com o silêncio caminharam juntos alguns passos um cão ladrou um carro passou soprou vento nas folhas de uma árvore ruídos do mundo despediram-se sem solenidade o resto do dia foi de palavras palavras palavras à noite ele olhou para o céu as estrelas permaneciam quietas no escuro   li iris promeni ĉe la unua stratangulo li renkontis silenton ili kune iris kelkajn paŝojn hundo bojis aŭto pasis blovis vento inter la folioj de arbo bruoj de la mondo ili adiaŭis sen soleno la cetero de la tago estis vortoj vortoj vortoj vespere li rigardis la ĉielon…

  • PMA

    Eta, sed simpatia aldonaĵo al la rimarkinda albumo

    Kjara. Nuda: Bitalbumo. – Rimini: Musica di Seta, 2023. La nomo de la itala kantistino, muzikistino kaj aŭtorino Chiara Raggi (en Esperanto – Kjara) estas jam sufiĉe konata en Esperantujo. Ŝia unua Esperanto-albumo, titolita “Blua horizonto”, aperis en 2019. Sekvis unuopaĵo “Mozaiko”, aperinta en 2021 kaj eĉ okupinta la unuan pozicion en la sendependa Eŭropa konkurso de kantoj en minoritataj lingvoj (mi atentigas, ke malgraŭ la pompa nomo la konkurso mem ŝajnas ekstreme marĝena: neniu paĝaro pri ĝi troveblas en la reto). Kaj en julio 2023 aperis la nun recenzata minialbumo “Nuda”; ĝi enhavas kvar kantojn kun la suma daŭro de 15,5 minutoj. Konsiderante, ke unu el tiuj kantoj estas…

  • PMA

    Zamenhof-festa kunveno en Pekino

    La 12an de decembro, por celebri la 166an datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof, la Ĉina Esperanto-Ligo kune kun la Pekina Esperanto-Asocio okazigis kunsidon en la Publikiga Librejo ĉe la sidejo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo. La kunsido komenciĝis dum la unua neĝo en Pekino, aldonante unikan etoson al la celebrado. Partoprenis esperantistoj el Pekino, Tianjin, Zhejiang kaj aliaj lokoj, kaj ankaŭ el Brazilo kaj Vjetnamio. Chen Ji, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo, diris, ke en nuna miksiĝanta tutmondiĝo kaj lokalizo, Esperanto ne plu estas nur komunikilo, ĝi jam fariĝis grava peranto por kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado. Ĝi ne nur helpas ĉinan saĝon kaj ĉinajn rakontojn esti…