Iĝu estrarano de TEJO

Ekde januaro ŝanĝoj en la Estraro de TEJO igos la postenon de Ĝenerala Sekretario vaka. Sekve, la Elekta Komisiono malfermas alvokon por trovi kandidatojn al la Estraro de TEJO. Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2026 naskita inter la 1a de septembro 1990 kaj la 31a de aŭgusto 2008. Aliaj dezirindaj trajtoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj flekseblo.
En okazo de alelekto por aktuale oficanta Estraro, la procezo estas senprokrasta kaj laŭeble rapida. Proksimuma komencdato: 15a de februaro 2026.
Ekzemploj de sekretariaj taskoj estas:
- kontaktiĝo kun landaj kaj fakaj sekcioj por nomumo de komitatanoj;
- starigado de voĉdonoj;
- kontrolado de membrecoj;
- registrado de aktivuloj en Centra Reto;
- organizado de estraraj kaj komitataj kunsidoj;
- livero de estraraj raportoj.
Cetere, estus utile se kandidatoj povos subteni la Estraron en iu(j) el la subaj kampoj:
- Universitata Agado;
- Adoleska Agado;
- Egaleco;
- Eksteraj Rilatoj;
- Patronoj;
- Dungitoj;
- Volontuloj.
Bonvenas kandidatiĝoj de membroj kiuj interesiĝas pri la sekretaria posteno kaj/aŭ pri iu(j) el la supre menciitaj kampoj.
Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis la 30a de januaro 2026 kun via vivresumo, motiviĝletero kaj indiko pri la fakoj, kiujn vi pretus transpreni en la Estraro.
Se vi scias pri taŭga kandidato, konvinku tiun sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org, tiel ke la komisiono mem povu kontakti la eblan kandidaton.
Fonto: https://www.tejo.org/malferma-alvoko-igu-estrarano-de-tejo-2025/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Iĝu estrarano de TEJO appeared first on La Ondo de Esperanto.



