Litovio bilancas kaj planas

Dum pli ol tridek jaroj en Litovio meze de decembro okazas vica kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj la tradiciaj Zamenhof-Tagoj. Ĉi-jare la 13an de decembro okazis la 60a jubilea Kongreso de LEA kaj Zamenhof-Tagoj 2025. Ambaŭ aranĝojn partoprenis 80 esperantistoj el dek urboj de Litovio, tri gastoj el Latvio kaj unu el Hispanio.
La kongreson per enkondukaj vortoj komencis la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. Sekvis minuto da silento – ĉi-jare forpasis tri litovaj esperantistoj – Algimantas Sudeikis el Anykščiai, Aušrinė Aleknavičiūtė el Kaŭno kaj Angelė Straleckienė el Marijampolė.

La raporton pri la esperantista agado en Litovio dum 2025 prezentis Povilas Jegorovas. Li emfazis, ke la jaro por litovaj esperantistoj estis ege favora, enhavoriĉa, intensa; estis kelkaj gravaj atingoj. La agado evoluis laŭ kelkaj ĉefaj direktoj.
La ĉefa afero estis organizo kaj efektivigo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazis en Kaŭno de la 5a ĝis la 13a de julio. BET-59 sendiskute estis la plej grava esperantista aranĝo en Litovio en la 21a jarcento post la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno en 2005. Ĉi-foje ĝin organizis ne nur LEA, sed kunorganizantoj estis ankaŭ la universitato Vytautas la Granda kaj Monda Centro de Litovoj. La Alta Protektanto de BET-59 estis tiutempe la unua vicprezidanto de Litovia parlamento Juozas Olekas, kiu nun jam estas ĝia prezidanto. Li partoprenis la inaŭguron de BET-59. 
Salutleterojn sendis tri ministroj de Litovio (pri edukado, scienco kaj sporto, pri kulturo, pri eksterlandaj aferoj). La rektoro de la universitato aranĝis luksan akcepton por BETanoj post la inaŭguro. BET-59 ricevis esencan helpon de la urbo Kaŭno, inkluzive de la financa helpo.
Al BET-59 aliĝis 296 esperantistoj el 32 landoj – reale partoprenis ĉirkaŭ 250. Ĉio okazis en la universitato Vytautas la Granda. La programo estis riĉa kaj intensa. Estis faritaj 35 prelegoj kaj raportoj, estis kvin grupoj de diversnivelaj Esperanto-kursoj kun instruistoj el kvar landoj. Estis tre riĉa kultura programo – okazis naŭ koncertoj de artistoj el Italio, Francio, Svedio, Pollando, Litovio. Estis montritaj kvar spektakloj de aktoroj el Italio, Francio, Litovio. Estis montritaj kvar dokumentaj filmoj. Severija Marija Banaitytė gvidis kurson de la litova lingvo. Aida Čižikaitė faris prelegserion pri la litovaj kulturo, historio, lingvo. Estis multaj ekskursoj.
Ĉiu partoprenanto ricevis la ampleksan kaj enhavoriĉan 154-paĝan “Libron por BET-ano”, eldonaĵon pri la pentristo kaj komponisto M. K. Čiurlionis okaze de la 150-jariĝo de lia naskiĝo, kaj faldfolion pri Kaŭno en Esperanto eldonitan de la Kaŭna turisma kaj informa centro. Pawel Fisher-Kotowski tre profesie redaktis la ĉiutagan gazeton “Kunfluo” – aperis 8 numeroj kun 32 paĝoj, publikigitaj 60 fotoj.
Multaj litovlingvaj komunikiloj aperigis ampleksajn artikolojn pri la 59a BET. Ankaŭ eksterlanda Esperanto-gazetaro tre pozitive priskribis ĝin (en Germanio, Nederlando, Finnlando, Israelo, Ruslando, UEA). Laŭ peto de UEA en Litovio estis presita la libro “Internacia Kongresa Universitato. Scienca Universitata Sesio” kun prelegoj de UK en Brno kaj BET en Kaŭno.
Alia grava evento de la jaro estis la 23a Internacia Medicina Esperantista Kongreso, okazinta en Kaŭno antaŭ BET-59. Litoviaj kaj Pollandaj gejunuloj okazigis komunan renkontiĝon en Druskininkai.
La Monda Centro de Litovoj kunlabore kun LEA eldonis du gravajn librojn. Temas pri la litovlingva libro “Lietuvos esperantininkai” (Litovaj esperantistoj) de Ieva Švarcaitė kaj la poemaro “Mi lernas ĝoji”. de Inita Tamošiūnienė En Šiauliai aperis libro de prof. Vytautas Gudonis pri Vasilij Jerošenko en la ukraina kaj rusa lingvoj.
Tre grava agaddirekto estas la invito de la 113a Universala Kongreso de Esperanto al Kaŭno somere 2028. Oficiala propono estis sendita al Estraro de UEA en aŭgusto. Legu pli pri la klopodoj okazigi UK-113 en la artikolo, publikigita antaŭ nelonge ĉe https://sezonoj.ru/2025/12/litovio-83.
Dum la tuta jaro daŭris kutima informa laboro pri Esperanto kaj esperantista agado por ekstera publiko. LEA havas tre bonajn kunlaborajn kontaktojn kun pli ol dek amaskomunikiloj, kiuj informas pri nia agado okaze de ĉiuj niaj agadoj kaj iniciatoj (BET, IMEK, libroj k. a.).
Daŭras instruado de Esperanto en la universitatoj de Kaŭno, Vilno, Šiauliai, Panevėžys.
Funkcias sufiĉe intensaj internaciaj ligoj de litovaj esperantistoj. La 110an UKon en Brno partoprenis 18 esperantistoj el Litovio. La 6an Virtualan Kongreson de Esperanto partoprenis ses litoviaj esperantistoj. Krome, Litoviaj esperantistoj partoprenis diversajn esperantistajn aranĝojn en Nederlando, Italio, Ĉinio, Koreio, Francio, Madagaskaro, Pollando, Indonezio.
Originalaj beletraĵoj de Laimundas Abromas aperis en “Penseo”, “Beletra Edeno”, “Literatura vivo” kaj en la retejo Verkoj.com. Litovaj esperantistoj partoprenas en diversaj literaturaj konkursoj. La internacia revuo “La Ondo de Esperanto” kaj la samtitola novaĵretejo ofte publikigas materialon pri la agado de Litoviaj esperantistoj. Aida Čižikaitė estas akceptita en la Panteonon de Edukado.net.
En Litovio perfekte funkcias interna informado de esperantistoj. Konstante funkcias tri informkanaloj. Ekde 1996 funkcias la retejo de LEA ĉe http://www.esperanto.lt/, ekde 2000 funkcias la grupo de Litoviaj esperantistoj, nun ĉe https://groups.google.com/g/esperanto-en-litovio, ekde 2014 funkcias Facebook-grupo ĉe https://www.facebook.com/groups/542415445773607. Ĉiutage aperas meze kvin novaj informoj.
Post la raporto nome de LEA estis gratulitaj ĉi-jaraj diversaĝaj jubileuloj. Nome de la Litovia ministerio pri edukado, scienco kaj sporto, la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas pro meritoj en organizado de la 59-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj kaj pro alia multjara aktivado enmanigis dankfoliojn de la ministerio al jenaj aktivuloj:
Asta Nastaravičiūtė
Aida Čižikaitė
Dalia Pileckienė
Gražina Opulskienė
Gražvydas Jurgelevičius
Ramūnas Narbutas
Vida Kulikauskienė
Severija Marija Banaitytė
Solveiga Sadauskaitė
Sekvis la komuna fotado kaj fermo de la kongreso.

Post la tagmanĝa paŭzo okazis la Zamenhof-Tagoj 2025. dediĉitaj al la 166a datreveno de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof. Ĝi komenciĝis per prelego de Vytautas Šilas “Reviviĝo de litova Esperanto-movado. La startaj jaroj 1956-1957”. Sekvis impresoj de Severija Marija Banaitytė kaj Aušrinė Tamošiūnaitė pri la 81a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Indonezio. Estis prezentitaj noveldonitaj libroj – tiu de Ieva Švarcaitė “Lietuvos esperantininkai” kaj la poemaro “Mi lernas ĝoji” de Inita Tamošiūnienė. Gražina Opulskienė rakontis pri la 91a Itala Esperanto-Kongreso.

La tago finiĝis per tre ĉarma koncerto de Ieva Laučkaitė (violono) kaj Ugnė Barysaitė (piano). Ili ludis diversajn tango-melodiojn. Granda grupo da partoprenantoj daŭrigis la vesperon en la restoracio “Miesto sodas”.
La 14an de decembro okazis ekskurso al la historia prezidentejo de Litovio en Kaŭno. Funkciis riĉa libroservo. Ĉiuj disveturis hejmen kun entuziasmo sekvontjare daŭrigi nian gravan agadon.
Povilas Jegorovas
prezidanto de Litova Esperanto-Asocio
Fotoj de Gražvydas Jurgelevičius
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/12/litovio-84/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Litovio bilancas kaj planas appeared first on La Ondo de Esperanto.



