PMA

Zamenhoffesto en Berlino

Berlino

Berlinaj kaj Brandenburgiaj esperantistoj invitis al la Zamenhoffesto 2025, la 13an de decembro en la renkontiĝejo de la Berlina distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne (kvartala araneo). Jam estas longa tradicio, okazigi tie nian feston, kiu samtempe estas la kulmino de la asocia Esperanto-vivo dum la jaro. Ĉi-foje ni trovis eblecon kunveni proksime al la naskiĝtago de Zamenhof. Laŭ la reto samtage okazis pluraj Zamenhoffestoj ankaŭ en aliaj partoj de la mondo.

Al la Zamenhoffesto venis nur 22 personoj, inter kiuj mankis la multjaraj geamikoj el Szczecin, sed subite aperis alia delonga amiko Janusz Duda, kiu ne ĉeestis dum la pasintaj festoj. Alia afero estis, ke ne povis okazi la kutima libroservo pro manko de Johano Pachter. Nur tri ĉeestantoj kunportis Esperantaĵojn por donace disdoni laŭ la propono de Peter Kühnel.

Tamen libroj estis ankaŭ en la centro de la programo, ĉar temas ankaŭ pri la tago de Esperanto-libro kaj, kiun ni celebris. Fritz Wollenberg prezentis sian plej freŝan libron pri la 100 Germanaj Esperanto-Kongresoj, sed ankaŭ iomete pri la kongresoj en GDR kaj pri la Universalaj Kongresoj de Esperanto, okazintaj en Germanio. Margarete Bastian prezentis sian ŝlagroalmanakon, kiun ŝi ankaŭ ofertis al la ĉeestantoj por akiri mondonacojn por la Esperanto-Ligo Berlin-Brandenburgio. Ne mankis demonstrado de tri kantoj el tiu almanako.

Interesa kontribuaĵo estis sufiĉe nekutima festparolado de Philipp Sonntag, kiu instigis la ĉeestantojn al hurlado kiel la lupoj. La temo estis paco. Li eĉ prezentis pacigilon kiel formularon por diversaj situacioj. Detalojn vi trovas ĉe https://esperanto.berlin/mondkoncepto/.

Peter Kühnel interese kaj detale prelegis pri Esperanto-mono “Steloj”, kiun oni uzis por pagi longtempe.
Neforgesebla kulmino de la festo estis video-konferenco kun la samtempe okazintaj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko. Parolis kaj starigis demandojn kelkaj homoj en ambaŭ flankoj. Estis la unua fojo, ke sukcesis tiu video-konferenceto ankaŭ rilate al teknika vidpunkto. Ronald Schindler disponigis siajn proprajn teknikaĵojn por certigi la interparoladon.
Memkompreneble frandaĵoj estis surtable. Okaze de la posttagmeza kafumado, kiel kutime, eblis gustumi Kristnaskajn kukojn.

La sekva Zamenhoffesto okazos la 5an de decembro 2026 en la sama domo. Jam notu la daton por certigi vian partoprenon! Eble ni denove aranĝos video-konferencon kun alia Zamenhoffesto ie en la mondo.

Ronald “Ronaldo” Schindler

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/12/germanujo-43/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Zamenhoffesto en Berlino appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta