Eta, sed simpatia aldonaĵo al la rimarkinda albumo
Kjara. Nuda: Bitalbumo. – Rimini: Musica di Seta, 2023.
La nomo de la itala kantistino, muzikistino kaj aŭtorino Chiara Raggi (en Esperanto – Kjara) estas jam sufiĉe konata en Esperantujo. Ŝia unua Esperanto-albumo, titolita “Blua horizonto”, aperis en 2019. Sekvis unuopaĵo “Mozaiko”, aperinta en 2021 kaj eĉ okupinta la unuan pozicion en la sendependa Eŭropa konkurso de kantoj en minoritataj lingvoj (mi atentigas, ke malgraŭ la pompa nomo la konkurso mem ŝajnas ekstreme marĝena: neniu paĝaro pri ĝi troveblas en la reto). Kaj en julio 2023 aperis la nun recenzata minialbumo “Nuda”; ĝi enhavas kvar kantojn kun la suma daŭro de 15,5 minutoj. Konsiderante, ke unu el tiuj kantoj estas nur variaĵo de la jam menciita “Mozaiko” (trovebla kaj aŭskultebla ĉe Jutubo), kontraŭvole aperas la impreso, ke tiu ĉi minialbumo estas nur ia “aldonaĵo” al la jam publikigitaj kantoj de Kjara. Tute ne temas do pri iu rimarkebla evoluo de la stilo, tial mi ne povos eviti iom da ripetoj el mia recenzo pri la albumo “Blua Horizonto” (kiu ja faris al mi bonan impreson).
Pri kia muziko temas? Sen tro detalumi mi difinus la ĝeneralan sonon kiel progresivan ĵaz-popon. Tutcerte, temas plej unue pri populara muziko, sed ĝi estas jen pli, jen malpli abunde garnita per ĵazaj elementoj. La progresiveco riveliĝas kaj muzike (pro multo da riĉaj harmonioj kaj tre ellaboritaj kaj fajnaj melodioj, eĉ se ili ne ĉiam estas facile memorfikseblaj), kaj tekste (la tekstoj estas sufiĉe personaj, delikataj kaj, verdire, ne ĉiam facile kompreneblaj, pri kio legu sube). Rezultas do sufiĉe nekutima (fone de la ceteraj Esperanto-muzikoj), sed magie absorba sono.
La apartaĵo de tiu ĉi minialbumo estas la fakto, ke ĉiuj kantoj estas prezentitaj nur helpe de “nuda” piana akompano (sen lerta abundo de diversaj muzikiloj, kiel estis en la antaŭaj kantoj; la pianajn partiojn plenumis Simone Migani). Fakte, la titolo de la minialbumo, miaopinie, aludas plej unue ĝuste tiun ĉi “sonan simplecon” de la muzika akompano, kaj nur duavice – la sincerecon de la tekstoj. La voĉtembro kaj elparolo de la kantistino estas tre belaj, la tuta sono kaj ekvilibro inter la voĉo kaj muziko tre laŭdindas. Same, kiel en la plengranda albumo, eldonita antaŭe, la tuta etoso estas tre atentokapta kaj ege ĉarma!
La tekstoj meritas malpli da laŭdoj. Verkitaj libere kaj senrime, ili prezentas siaspecan “pensofluon” de la aŭtorino kun amaso da intimaĵoj kaj asocioj. La ĝenerala temaro koncernas raviĝon pri la vivo, necedemon al la eventualaj vivaj malfaciloj, malferman kaj pozitivan rilaton al la ĉirkaŭa mondo. Tiom vastaj kaj optimismaj sencoj kaj forma libereco ja bone kongruas kun la varieco de la muzikoj, sed forme de Esperanto-tradukoj (pri kiuj okupiĝis Federico Gobbo) ili, bedaŭrinde, neniel impresas kiel belaj tekstoj (mi pritaksas nur la tradukojn; la kantistino verkis la tekstojn itale).
Tute mankas iuj poezia spirito kaj flua glateco, sed pluras iom “hakitaj” frazoj kaj etaj gramatikaj malpuraĵoj, ekzemple, “timas mi, ke manĝu min la lupo” (anst. supozebla “ke manĝos/manĝus”); “kiel l’ aglo flugus mi apike // sur l’ Afriko nun” (ĉu vere necesis la artikolo kaj malnecesis la akuzativo?); “elplena” (anst. “plenega, plenplena”); “okazeblas” (anst. “povas okazi”) ka. Nu, estas vaste konate (mi lamentas pri tio preskaŭ en ĉiu recenzo), ke la tekstoj de Esperanto-kantoj tre ofte subnivelas. Por forsvingi la diskutojn pri la tekstoj permesu al mi prezenti citaĵon el mia recenzo pri la albumo “Blua Horizonto”:
La tekstoj ĉi-foje ne vere gravas: la muzikoj prezentas sufiĉe liberajn son-bildojn, en kiuj la voĉo de la kantistino kaj la sonado de la Esperanto-vortoj kunplektitas en iun nekutiman, sed allogan miksaĵon por fine krei mirindan kaj agrablan harmonion.
Resume, la albumeto prezentas, fakte, nur tri novajn kantojn (plus unu malnovan en nova prezento) de la rimarkinda artistino; la muzikoj estas agrablaj por la orelo kaj plezure malfacilaj (sed ne tro!) por la cerbo. La tekstoj maldevancas la muzikojn laŭ la kvalito, sed la rezulta kombino sonas ja same sorĉe kaj alloge, kiel antaŭe. Nepre ĝuu kaj ankaŭ esperu pri la eventuala apero de la novaj kantoj de Kjara!
Paŭlo Moĵajevo
Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №2 (324).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/12//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Eta, sed simpatia aldonaĵo al la rimarkinda albumo appeared first on La Ondo de Esperanto.



