PMA

Verksesio de Bobelarto kun Rafa Nogueras

verksesio

Ĉu vi pretas atingi la sekvan nivelon de via verkado? La verksesioj estas projekto de Bobelarto https://bobelarto.ink. Ili taŭgas por vi, se vi jam verkas, aŭ volas provi ekverki, kaj deziras aparteni al komunumo de homoj, kiuj regule okupiĝas pri verkado en Esperanto.

Ni renkontiĝos sabate, la 20an de decembro je 16:00 UTC en la Zoom-ĉambro de Bobelarto https://mallonge.net/bobelarto-zoom. La sesion gvidas Jorge Rafael Nogueras kaj ĝi daŭras unu horon kaj duonon.

En ĉi tiu verkkomunumo ni helpas unu la alian. Estas tasko por priverki aŭ vi ankaŭ estas libera okupiĝi pri via persona verkprojekto. Ni kuraĝigas unu la alian partopreni diversajn literaturajn konkursojn, atenteme aŭskultas, subteneme kritikas la verkojn je la fino de la sesio.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Verksesio de Bobelarto kun Rafa Nogueras appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta