PMA

La decembra rabato: Historio de la Esperanta literaturo

helMinnaja, Carlo; Silfer, Giorgio. Historio de la Esperanta literaturo. – Represo. – La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 2017. – 764 p., il.

“Jen ĝi aperis – la granda literaturhistorio! Ĝia fizika aspekto estas tre alloga kun amaso da ilustraĵoj kaj plaĉa grafika aranĝo. Krom la ĉefa kronika parto ĝi havas plurajn gravajn aldonaĵojn. Pli ol mil piednotoj aperas paĝopiede, sed pli ampleksaj referencoj aperas en kvindekpaĝa apendico, kie kolektiĝas amaso da interesaj informoj. Sekvas antologia parto, bibliografio kaj indeksoj, krom de personoj ankaŭ de revuoj, de temoj kaj – tre utila – de verkoj”, – skribis Sten Johansson en sia recenzo pri “Historio de la Esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, aperinta en “La Ondo de Esperanto” (2015, №12) kaj legebla ĉi-reteje ĉe https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-hel.htm.

Dum la tuta decembro, la monato en kiu ni honoras la Esperantan kulturon, la libroservo de UEA ofertas kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto, la imponan verkegon “Historio de la Esperanta literaturo” (HEL).
Mendu ĝin ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=9203.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/12/libro-19/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La decembra rabato: Historio de la Esperanta literaturo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta