Ed Borsboom forpasis
La 2an de decembro 2025 forpasis
Eduard Borsboom (1936-2025)

nederlanda lingvoinstruisto kaj esperantisto (ekde 1951), esploranto de la historio de Esperanto; aŭtoro de “Vivo de Lanti” (1976), “Vivo de Andreo Cseh” (2003), “Kie miozotas memor’” (2017), kompilinto de “Vortoj de Andreo Cseh” (1984); kunlaboranto de “Literatura Foiro” kaj “La Gazeto”; honora prezidanto de Internacia Esperanto-Instituto, laŭreato de la premio de OSIEK (2004).
Ni funebras pro la forpaso de Ed Borsboom, kiu donis valorajn informojn dum nia laboro pri la enciklopedio “Nia diligenta kolegaro” kaj kondolencas liajn proksimulojn kaj samideanojn.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/12/borsboom/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Ed Borsboom forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.



