-
Premio Maertens: Kiu estos la dua laŭreato?
Vi certe jam aŭdis aŭ legis pri la “Premio Maertens” atribuata ĉiujare la 1an de januaro al organizaĵo aŭ esperantisto, kiu aparte kontribuis aŭ kontribuas al la progreso de la movado por Esperanto kaj rilataj demandoj. La unua gajninto de la premio (1000 eŭrojn) estas Stela Besenyei-Merger. Kiu estos la dua? La limdato por sendi proponojn, kandidatigojn estas la 30a de septembro 2025. Informojn petu kaj proponojn sendu al sekretario.premio.maertens@gmail.com. Michela Lipari
-
La Ondo de Esperanto: Donacoj en la abonjaro 2025
La novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” ekzistas nur danke al la abonoj kaj donacoj al la samnoma trimonata gazeto “La Ondo de Esperanto”. Malkiel la retejo, kiu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la gazeto estas legebla nur de tiuj, kiuj abonas ĝin. Laŭ la stato je la 5a de septembro 2025 por la nuna abonjaro estas ricevitaj donacoj de ok patronoj kaj 23 amikoj, danke al kiuj 29 personoj dum la nuna jaro povas senpage ĝui la legadon de “La Ondo de Esperanto”. (En 2020 estis kvar patronoj kaj 18 amikoj, en 2021 – tri patronoj kaj 27 amikoj, en 2022 – kvar patronoj kaj 25 amikoj, en 2023…
-
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco
Agu nun por paca mondo, kie regas lingva justeco! Por havi pacon ni devas elekti pacon kaj konstrui kulturon de paco. La Internacia Tago de Paco estas alvoko por antaŭenigi komprenon, respekton kaj justecon. Tion ni devas fari ne nur en nia ĉiutaga vivo, sed ankaŭ en interŝtataj rilatoj. Ni kuraĝu imagi justan kaj inkluzivan mondon. Per lingvoj, vortoj kaj agoj, ni komencu konstrui la mondon kie ni volas vivi. La Internacia Lingvo Esperanto entenas tiun kombinon de paco kaj lingva justeco. La 21a de septembro estas la Internacia Tago de Paco, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj. La 26a de septembro estas la Eŭropa Tago de Lingvoj, proklamita de la Konsilio…
-
Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en septembro 2025
7. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Vasil Peevski (Васил Пеевски, 1905-1915-1992), eminenta bulgara sciencisto kaj inĝeniero (vicprezidanto (1979-81) kaj prezidanto (1982-84) de la Internacia Geodezia Federacio, prezidanto de la Centra Konsilio de la Bulgariaj Scienc-Teknikaj Asocioj ktp; aŭtoro de multaj fakaj verkoj en pluraj lingvoj), kaj esperantisto; unu el la plej aktivaj agantoj por science kaj organize progresigi Esperanton en scienco; iniciatinto (kun B. Popoviĉ) kaj redaktoro de la Esperanta versio de la organo de la Monda Federacio de Sciencaj Laboristoj “Scienca Mondo” (1976-89), rektoro de ISU/IKU en la UK-48 (Sofio, 1963), UK-61 (Ateno, 1976) kaj UK-63 (Varno, 1978), vicprezidanto de ISAE (1974-77), redakciano de “Internacia Kulturo” (Kultura revuo de Balkanlandaj…
-
Trump haltigas libropakaĵojn de UEA al Usono
La libroservo de UEA ne plu povas sendi pakaĵojn al Usono. Tio estas unu el la sekvoj de la kaosa doganpolitiko de Donald Trump. Usono unuflanke nuligis regulojn pri sendogana sendado de pakaĵoj ĝis certa valoro. Ĉar nun mankas ajnaj novaj reguloj, simple ne eblas sendi pakaĵojn el Eŭropo al Usono. Prezidento Donald Trump en la ovala oficejo. Foto: La Blanka Domo Dum preskaŭ du monatoj eŭropaj kaj alilandaj poŝt-entreprenoj atendis klarigojn pri la novaj doganreguloj, post kiam la usonaj aŭtoritatoj nuligis la antaŭan regulon, kiu permesis sendoganan sendon de varoj ĝis certa valoro. Tamen ne eblis ricevi informon pri tio, kiuj reguloj nun validos. Ĉar ne eblas scii, kiu…
-
Estraro de TEJO 2025-2026
La Komitato de TEJO elektis la Estraron de TEJO por la mandato 2025-2026. La nova teamo ekoficis la 1an de septembro. Agrablan kunlaboron kaj sukcesan agadon! Vidu la liston de la novelektitaj estraranoj. Prezidantino: Ana Ribeiro Vicprezidanto: Ikvero Almeida Silva Ĝenerala Sekretario: Snehaja Venkatesh Kasisto: Mihary Andrianirina Estrarano: Alexandre Basque Estrarano: Espoir Ngoma Kasati Fonto: https://www.tejo.org/ru/estraro-de-tejo-2025-2026/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news The post Estraro de TEJO 2025-2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.
-
KEA: ”En Gazao la afero estas tre klara kaj akuta”
Kataluna Esperanto-Asocio en aŭgusto faris oficialan komunikon pri la situacio en Gazao, kun la titolo ”Ĉesigu la genocidon”. Libera Folio petis la prezidanton de KEA klarigi, kial la asocio decidis fari deklaron ĝuste pri Gazao, sed ne ekzemple pri la milito en Ukrainio, kiu rekte tuŝas multajn esperantistojn. La deklaro de Kataluna Esperanto-Asocio pri Gazao aperis la 11-an de aŭgusto, sed pro someraj ferioj la asocio ne povis tuj respondi al la demandoj de Libera Folio, klarigas la prezidanto de KEA, Alfons Tur i Garcia. – Tamen nek la sinteno de nia asocio nek bedaŭrinde la realo estas aliaj ol estis antaŭ dek kvin tagoj. Mi volus emfazi ke ĝi…
-
Esperanto malpermesita en Esperanto-kongreso
En kiu lingvo oni parolu en nacia Esperanto-aranĝo? La demando estas same malnova kiel la organizita Esperanto-movado. Ofte oni plendas pri troa krokodilado en la nacia lingvo, sed en la ĵusa asembleo de Itala-Esperanto okazis male: oni oficiale malpermesis al la vicprezidanto de la asocio paroli en Esperanto. Partoprenantoj de la Itala Esperanto-Kongreso. Foto: IEF. Dum la lasta semajno okazis en Salsomaggiore Terme en norda Italio la 91-a Itala Kongreso de Esperanto. La kongreso havis riĉan programon kun prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj kurso de Esperanto. La programo enhavis ankaŭ la jaran asembleon de Itala Esperanto-Federacio. Unu el la partoprenantoj estis la konata itala esperantisto Brunetto Casini, vicprezidanto de la asocio,…
-
Eŭropa Tago de Lingvoj iĝas Semajno de Lingvoj kaj Paco
De 2001 Konsilio de Eŭropo, en kiu membras 46 ŝtatoj kun ĉ. 700 milionoj da loĝantoj, okazigas la Eŭropan Tagon de Lingvoj (ETL) ĉiun 26an de septembro. Ĝi celas instigi al malkovro de pliaj lingvoj, ĉar lingva diverseco estas rigardata kiel ilo por atingi pli grandan interkulturan komprenon kaj kerna elemento de la kultura heredaĵo de la kontinento. UEA kadre de sia Eŭropa Komisiono kunlabore kun Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) kontribuas ĉiujare al tio kaj instigas la landajn asociojn de UEA, aparte en Eŭropo, al efika agado tiucele. Pasintjare EEU proponis kunligi la Internacian Tagon de Paco (21 sep.) kun ETL por krei la Semajnon de…
























