ĈAR 2025: La plej ĈARma renkontiĝo de aŭtuno
Ĉu vi tristas, ke la kongresa sezono tuj finiĝos? Ĉu jam mankas al vi esperantumado? Ne zorgu, ni havas solvon por vi! Venu al la PLEJ ĈARma renkontiĝo de aŭtuno – ĈAR 2025.
Per ĉi tiu aliĝilo https://mallonge.net/cxar2025 vi povas aliĝi al la renkontiĝo organizita de Litova Esperantista Junulara Organizo (LEJO) kaj Pola Esparanto-Junularo (PEJ), kiu okazos de la 10a ĝis 12a de oktobro en Marijampolė kaj Druskininkai, Litovio.
Kio atendas vin? Parko de sovetiaj skulptaĵoj, saŭnumado, vizito de Veisiejai – la urbo kie en la 1885 loĝis Zamenhof, kaj eĉ pli!!!
Partoprenkotizo
La kotizo inkluzivas: dunoktan tranoktadon en kvarpersona ĉambro en la gastejo en Druskininkai kaj aŭto-vojaĝojn inter la urboj Marijampolė kaj Druskininkai. La prezo ne inkluzivas pagendajn vidindaĵojn – tiujn la partoprenantoj pagos mem surloke.
Kategorio A: (TEJO-aĝo): 40 eŭroj
Kategorio B: (super TEJO-aĝo): 50 eŭroj
Se vi intencas partopreni nur parton de la programo, bonvolu priskribi vian situacion en la sekcio de komentoj, ni kontaktos vin individue por interkonsenti vian programkotizon.
Plenigante la aliĝilon, vi konsentas, ke la organizantoj de la renkontiĝo traktos ilin por la celoj de la evento. Viajn datumojn mastrumas Pola Esperanto-Junularo, kun sidejo ĉe strato Mikołaja Kopernika 36/40, 00-924 Varsovio (Warszawa), Pollando. Kontakto al la administranto: pej@junularo.pl
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post ĈAR 2025: La plej ĈARma renkontiĝo de aŭtuno appeared first on La Ondo de Esperanto.



