Novjarfesto en JES 2025/26
JES – Junulara E-Semajno – estas unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj de la junularo. Ĉiujare ĝi okazas ĉirkaŭ novjaro dum unu tuta semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando, sed foje ankaŭ en aliaj landoj. Ĉi-jare ĝi okazos jam la 16an fojon!
JES 2025/26 okazos en Burg (Spreewald), proksime al Berlino, de la 28a de decembro 2025 ĝis la 4a de januaro 2026. Organizas ĝin ĉi-foje ĉefe aktivuloj de GEJ (Germana Esperanto-Junularo), sed ankaŭ kelkaj el aliaj landoj.
Kune kun pli ol 200 homoj el minimume 20 landoj ni babilos, diskutos, lernos, ludos, festos kaj ĝuos ene de unika etoso! Atendas vin agrabla tempo, renkontiĝoj kun interesaj homoj kaj multaj bonaj travivaĵoj!
Jam 66 personoj aliĝis. Aliĝu ankaŭ vi ĉe https://form.jotform.com/250934415276358
Pli da informoj vidu en la oficiala retpaĝo: jes.esperantojugend.de.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Novjarfesto en JES 2025/26 appeared first on La Ondo de Esperanto.



