PMA

La plej bona reganto de Esperanto en 2025

satoOkaze de la KER-ekzamenoj de la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, UEA lanĉis la Konkurson “La plej bona reganto de Esperanto”, al kiu invitis la C2-nivelajn kandidatojn, kiuj sukcese trapasos kaj la skriban kaj la parolan partojn de la ekzameno.

El inter la 15 ekzameniĝintoj ok personoj el ses landoj anoncis antaŭ la ekzameno sian intencon partopreni la konkurson. La ekzameno okazis la 1an de aŭgusto, parte en Brno, en ĉeesta formo kaj paralele ankaŭ rete. Papere ekzameniĝis entute 12 personoj kaj rete 3.

Post la korektado kaj poentumado la subaj kvar kandidatoj havis la plej bonajn rezultojn.
1. konkursanto el Usono kun 119.6 poentoj el 160 (74,75%)
2. konkursanto el Kanado kun 110.7 poentoj (69,19%)
3. konkursanto el Usono kun 107.8 poentoj (67,38%)
4. konkursanto el Hispanio kun 103.2 poentoj (64,5%)

Laŭ la reguloj ĉiu reprezentata lando rajtas nur je unu “plej bona reganto de Esperanto” por la kuranta jaro – do la tri unuaj premioj estas por la tri kandidatoj kun plej multaj poentoj el tri malsamaj landoj. Baze de tio UEA kaj la KER-ekzamena Centro de UEA anoncas la finan rezulton.

La konkurson gajnis S. Alexandra Sato el Usono (119,6 poentoj), kiu senpage rajtos partopreni la 111an Universala Kongreson de Esperanto en 2026 aŭ povos uzi aĉetkuponon ĉe la Libroservo de UEA je la valoro de 100 eŭroj.
La duan premion gajnis Luis Miguel Obando Tobar (110,7 poentoj), kolombiano nun loĝanta en kaj konkursanta por Kanado, Lia premio estas 50%-a rabato en la aliĝo al UK 2026 aŭ aĉetkupono ĉe la Libroservo de UEA je la valoro de 75 eŭroj.
La tria premio, aljuĝita al Ferriol Macip i Bonet (103,6 poentoj) el Hispanio, estas aĉetkupono ĉe la Libroservo de UEA je la valoro de 50 eŭroj.

Laŭdan gratulon ricevas ankaŭ Brandon Sowers, la tria plej sukcesa kandidato, tamen la dua el Usono.

Aldone ĉiuj premiitoj gajnos:
a) bazan membrecon en UEA por la kuranta jaro (se ili ne jam estas individuaj membroj de UEA);
b) elektronikan abonon al la revuo “Kontakto” por la kuranta jaro (se ili ankoraŭ ne abonas aŭ ne aĝas sub 36 jarojn);
c) la eblon esti intervjuata por la revuo “Esperanto”.
Kiel plusan premion, (donacitan de la redaktejo de la revuo “Monato”), nome unujaran abonon je la bita versio de la revuo ricevos ĉiuj ekzameniĝintoj, kiuj sukcesis en ajna nivelo, sendepende de la konkurso.

Kore gratulas la gajnintojn

Fernando Maia Jr., la prezidanto de UEA
Katalin Kováts, la estro de la KER-Ekzamena Centro.

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=927

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La plej bona reganto de Esperanto en 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta