PMA

KLERo-2 – juna, ĝojplena kaj Esperanta

klero

La 26-30an de aŭgusto 2025 en Ĉeboksaro, la ĉefurbo de Ĉuvaŝa Respubliko (Ruslando) okasis la dua junulara Esperanta renkontiĝo KLERo (Kleriga Lerna Esperanto-Renkontiĝo). La celo de la renkontiĝo estis kolekti junajn esperantemulojn kaj plibonigi ilian lingvan nivelon, stimulante uzadon de Esperanto dum kuna tempopasigado.

La propono allogis 15 homojn, el kiuj sep estis partoprenintoj de KLERo-1, okazinta antaŭ unu jaro en la sama ripozejo “Surskije Zori”, vidu https://sezonoj.ru/2024/08/ruslando-57/.

Dek el la dek kvin partoprenantoj estis gvidantoj kaj adoleskantoj el la lingva tendaro “Lingvo por Sukceso” (Ĉeboksaro), kie jam dum kvin jaroj oni instruas Esperanton kiel la lingvon elekteblan inter kelkaj aliaj. Inter la 15 partoprenantoj 11 estas gejunuloj en la aĝo de 14-27 jaroj. Lingvonivele kvin nur supraĵe konis Esperanton, kvar estis firmaj komencintoj, kvar jam parolantaj kaj du spertaj esperantistoj.

Por la startuloj estis organizitaj apartaj lecionoj, sed la ĉefa akcento dum la lernado estis ĉe la provo praktike uzi instruan materialon artefaritan – por stimuli la gejunulojn mem inventi kaj krei diversajn utilaĵojn por popularigo, studado kaj praktika uzado de Esperanto. Abundaj kaj variaj lingvaj ludoj, voĉlegado de beletraĵoj, skeĉoj, tabloludoj kaj, kompreneble, “Homlupoj” – la Esperanto-movada versio de “Mafio”, skribado de poŝtkartoj kiel konatiĝo kun la internacia Esperanto-Poŝtkruciĝo, kreado de grupaj fotoj kaj videofilmetoj, komuna desegnado de komiksoj, aktivaj ludoj kaj promenadoj tra la pitoreska naturo, akompanantaj de multaj emociaj rememoroj pri la ĵusaj travivaĵoj en la amata infana tendaro – jen kio plenigis tiujn feliĉajn tagojn.

Post la fino de KLERo-2 en la revena buso survoje al Ĉeboksaro okazis spontana interŝanĝo de impresoj pri la renkontiĝo, plena je ĝojaj emocioj, novaj spertoj kaj, kompreneble, Esperanto. Ĉiuj menciis sian personan lingvan progreson kaj entuziasman pretecon plu lerni Esperanton por veni lingve pli fortaj al KLERo-3.

Do, KLERo-3 okazos! Se vi aĝas malpli ol 35 jarojn kaj volas pli bone koni Esperanton, uzante ĝin en ĉiutaga eventoplena vivo – aliĝu al ni venontjare!

Irina Gonĉarova
iniciatinto de KLERo
https://t.me/mirina_esperanto

Ĉi tiu artikolo aperos en la septembra (aŭtuna) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №3 (325).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/09/ruslando-68/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post KLERo-2 – juna, ĝojplena kaj Esperanta appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta