PMA

Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Irina Kirina (1965-2018)

Kirina

Antaŭ 60 jaroj, la 11an de septembro 1965 en Tjumeno naskiĝis Irina Kirina (Ирина Львовна Кирина, 1965-1980-2018). Ŝi diplomiĝis pri ekonomiko en la Tjumena Industria Instituto (en kiu ankaŭ mi iam studis) kie ŝi poste laboris. Dum siaj lastaj vivojaroj ŝi estis docento en la Ruslanda Ŝtata Profesia-Pedagogia Universitato (Jekaterinburgo); scienckandidato pri sociologio (2006), aŭtoro de kelkaj sciencaj kaj didaktikaj verkoj.

En 1980 Irina, tiam 15-jara lernantino, eklernis Esperanton en mia elementa kurso ĉe la fervojista kulturdomo en Tjumeno kaj sekvajare partoprenis en la okcidenta kaj orienta SEJToj. Baldaŭ ŝi iĝis unu el la plej aktivaj partoprenantoj de Uralaj kaj Siberiaj esperantistaj renkontiĝoj, aktivulino kaj estraranino de la Tjumena Esperanto-klubo “Revo”, en kiu ŝi (kun)organizis plurajn esperantistajn renkontiĝojn.

Kiel amatora ĵurnalisto, Irina Kirina verkis plurajn artikolojn pri Esperanto por loka gazetaro, kaj kontribuis per artikoloj en Esperanto al “Ekzakte”, “Ruslanda Esperantisto”, “La Ondo de Esperanto” kaj al aliaj Esperanto-gazetoj. En la fino de la 1990aj jaroj ŝi estis sekretario de la Ruslanda sekcio (la plej granda sekcio) de la ĵurnalista asocio TEĴA.

Dum la du lastaj jaroj de sia vivo Irina grave malsanis; ŝi mortis nur 52=jara je la Zamenhofa mortotago, la 14an de aprilo 2018.

En mia memoro Irina restas vivĝoja junulino, bona amikino, aktiva esperantistino, helpema kaj diligenta kunlaborantino.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/09/kirina/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Irina Kirina (1965-2018) appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta