Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en septembro 2025

7. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Vasil Peevski (Васил Пеевски, 1905-1915-1992), eminenta bulgara sciencisto kaj inĝeniero (vicprezidanto (1979-81) kaj prezidanto (1982-84) de la Internacia Geodezia Federacio, prezidanto de la Centra Konsilio de la Bulgariaj Scienc-Teknikaj Asocioj ktp; aŭtoro de multaj fakaj verkoj en pluraj lingvoj), kaj esperantisto; unu el la plej aktivaj agantoj por science kaj organize progresigi Esperanton en scienco; iniciatinto (kun B. Popoviĉ) kaj redaktoro de la Esperanta versio de la organo de la Monda Federacio de Sciencaj Laboristoj “Scienca Mondo” (1976-89), rektoro de ISU/IKU en la UK-48 (Sofio, 1963), UK-61 (Ateno, 1976) kaj UK-63 (Varno, 1978), vicprezidanto de ISAE (1974-77), redakciano de “Internacia Kulturo” (Kultura revuo de Balkanlandaj Esperanto-Asocioj, 1945-50); membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1977).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 224-225.
8. Antaŭ 165 jaroj (Julie: la 26an de aŭgusto) naskiĝis Aleksandras Dambrauskas (pole: Aleksander Dąbrowski, ruse: Александр Домбровский, 1860-1887-1938), litova romkatolika pastro, instruisto kaj verkisto, konata en Esperanto kiel Aleksandro Dombrovski; la unua esperantisto en Litovio, prezidanto de la Peterburga societo “Espero” (1903-05), dekomenca membro de la Lingva Komitato (1905-36), membro de la Akademio de Esperanto (1923-29), la unua prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (1919-28); la unua redaktoro de “Litova Stelo” (1922-26), kompilinto de “Litova Almanako” (1923), aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por litovoj (1890), poemaro “Versaĵareto” (1905), kelkaj kantaroj kaj sciencaj broŝuroj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 67-68.
9. Antaŭ 135 jaroj mortis Löb “Leopold” Einstein (1833-1888-1890), juda germania komercisto, presisto kaj instruisto, pioniro kaj aktiva propagandisto de Volapuko (de 1884) kaj Esperanto; la unua prezidanto de la Nurenberga Mondlingva Klubo (1885-88), kiu sub lia influo en decembro 1888 forlasis Volapukon, transiris al Esperanto kaj iĝis la unua Esperanto-klubo en la mondo; aŭtoro de la unua “vera” lernolibro de Esperanto (en kiu li proponis la “korelativan tabelon” kaj ŝanĝis kelkajn dekojn da Zamenhofaj radikoj el la Unua Libro) kaj de la studo “Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen in Vorträgen-erörtert. 1. Volapük und Lingvo Internacia” (1889).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 81-82.
10. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Eŭgeno Aisberg (ruse: Евгений Давыдович Айсберг, france: Eugène Aisberg. 1905-1919-1980), ruslanda, poste sovetunia kaj francia inĝeniero kaj redaktoro (prezidanto de Internacia Unio de Radioteknika kaj Elektronika Gazetaro), kaj esperantisto; kunfondinto de “Internacia Radio-Revuo” (1925), en kiu aperis lia artikolserio “La babiladoj pri radio” (1926), poste diskoniĝinta libroforme kiel “Fine! Nun mi komprenas la radion!”, kiu estas unu el plej multe tradukitaj libroj, verkitaj en Esperanto (pli ol 20 lingvaj versioj, inkluzive de la franca, kiu aperis jam en 29 eldonoj); honora membro de UEA (1980).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 11-12.
12. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Andreas Gregorius Joannes Cseh (pron: Ĉe, 1895-1911-1979), rumania, poste nederlanda romkatolika pastro kaj religia instruisto, kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Andreo Cseh; la plej fama Esperanto-instruisto inventinta sian rektan metodon por instrui Esperanton; sekretario de Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado (1924-29), komitatano de UEA (1928-34), kunfondinto de Universala Ligo (1942), fondinto kaj redaktoro de “La Praktiko” (1932-63, kun milita paŭzo); membro de la Akademio de Esperanto (1932-70), direktoro de la Sekcio por la Gramatiko (1937-40), vicprezidanto de la Akademio (1951-63); honora membro de UEA (1933).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 62-63.
12. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Anatolij Gonĉarov (Анатолий Евгеньевич Гончаров, 1940-1958-2022), sovetunia kaj ruslanda kemiisto kaj esperantisto; instruisto de Esperanto, kunfondinto (1966) kaj prezidanto (1966-69, 1972-74) de Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM), estrarano (1979-89) kaj vicprezidanto (1988-89) de ASE kaj gvidanto de ties scienc-teknika komisiono, vicprezidanto de SEU (1989-90), senatano de la Esperanta Civito (2002-11), kompilinto de la broŝuro “Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj” (2010) kaj de la bitlibro “Tiu ĉumalofta sufikso -UM” (2021).
20. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Émile Peltier (pron: peltjé, 1870-1901-1909), franca romkatolika pastro, instruisto kaj esperantisto, iniciatinto de la uzado de Esperanto en la romkatolika eklezio, redaktoro de “Espero Katolika” (1904-08), celebrinto de la unua Sankta Meso en Esperanto en la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro (1905), aŭtoro de Esperanto-lernolibro por francoj (1907), membro de la Lingva Komitato (1905-09).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 225-226.
25. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Stefan Maul (1940-1957- ), germana ĵurnalisto kaj esperantisto; redaktoro de “Birdo / La Alta Flugo” (organo de la junulara sekcio de IKUE, 1960-63), “Kristana Ekumeno” (1963-65), “Kontakto” (1966-67), “Espero Katolika” (1966-71), “Internacia Ĵurnalisto” (1991-2004), fondinto kaj ĉefredaktoro de “Monato” (1980-91, 1999-2010); aŭtoro de kelkaj libroj kaj broŝuroj en/pri Esperanto, inkluzive de sia propra biografio “El verva vivo ĵurnalista” (2005); kunaŭtoro kaj redaktoro de “Manlibro pri Ĵurnalismo” (1982, 2a eld. 1989) kaj “Deklingva Manlibro pri Politiko” (1994); prezidanto de la ĵurnalista asocio TEĴA (1991-2003), prezidanto de la fondaĵo FAME (1994-99), membro de la Akademio de Esperanto (1998-2007) kaj la unua direktoro de ties Lingva Konsultejo (1999-2007), membro de la komisiono pri la elektado de la Esperantisto de la Jaro (1998-2017).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 197-198.
26. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Leif Nordenstorm (1960-1974- ), sveda teologo, pastro, estro de porpastra kursejo, verkisto kaj esperantisto, redaktoro de “Kontakto” (1986-89) kaj “La Espero”, aŭtoro de la porinfana romano “Arne, la ĉefido. Rakonto el la vikinga epoko” (2005; ĉeĥa traduko de O.A. Fischer, 2013) kaj de “Doktor Zamenhof och det internationella språket. En bok om esperanto och dess upphovsman” (2003); lia doktoriĝa disertacio (2002) havis la titolon “La misio de Oomoto en Esperanto: nova japana religio ŝanĝiĝanta de kiliasma Majtreja atendado al religia dialogo”; tradukinto (el Esperanto en la svedan) de “Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo” de T. Sekelj (1987) kaj de kolekto de 29 noveloj originale verkitaj en Esperanto (kun S. Johansson, 2014), kuntradukinto (el la sveda en Esperanton) de “Mio, mia filo” de A. Lindgren (kun S. Johansson kaj A. Karkiainen, 2006).
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj en septembro 2025, verkita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/09/septembro-13/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en septembro 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.



