KEA: ”En Gazao la afero estas tre klara kaj akuta”
Kataluna Esperanto-Asocio en aŭgusto faris oficialan komunikon pri la situacio en Gazao, kun la titolo ”Ĉesigu la genocidon”. Libera Folio petis la prezidanton de KEA klarigi, kial la asocio decidis fari deklaron ĝuste pri Gazao, sed ne ekzemple pri la milito en Ukrainio, kiu rekte tuŝas multajn esperantistojn.

La deklaro de Kataluna Esperanto-Asocio pri Gazao aperis la 11-an de aŭgusto, sed pro someraj ferioj la asocio ne povis tuj respondi al la demandoj de Libera Folio, klarigas la prezidanto de KEA, Alfons Tur i Garcia.
– Tamen nek la sinteno de nia asocio nek bedaŭrinde la realo estas aliaj ol estis antaŭ dek kvin tagoj. Mi volus emfazi ke ĝi ne estas mia persona respondo sed tiu de nia asocio, priparolita kadre de nia estrara grupo.
Kial Kataluna Esperanto-Asocio decidis fari komunikon pri la situacio en Gazao?
– KEA havas en sia statuto la celon kontribui al internacia kompreno laŭ la Deklaracio de Homaj Rajtoj. La situacio en Gazao estas homarana katastrofo, kie civiluloj suferas pere de kolektiva puno. Temas ne pri nura opinio de nia asocio, sed pri afero kiun klare kondamnis ankaŭ Unuiĝintaj Nacioj. La Ĝenerala Asembleo kaj la Sekureca Konsilio plurfoje atentigis pri la homa katastrofo en Gazao kaj postulis respektadon de la internacia juro. Ni, kiel asocio kiu celas antaŭenigi pacon kaj interkomprenon pere de Esperanto, opiniis ke nia devo estas aldoniĝi al tiu voĉo. Ni ne elpensis aŭ fabrikis aferon: ni subtenis la jam oficialan, internacian startpunkton.
Kiel okazis la interna diskuto pri tia decido, ĉu estis kontraŭaj voĉoj?

– La propono aperis dum interreta interkonsiliĝo de la estraro pere de nia Telegram-kanalo, same kiel okazas aliaj asociaj debatoj. Ni konsentis pri teksto kiu akcentas homan dimension. Neniu kontraŭis la ideon mem, sed ni volis klare montri, ke temas ne pri preno de “flanko” en konflikto, sed pri defendo de universalaj rajtoj.
Kion vi esperas atingi per tia deklaro?
– Ni ne havas iluzion, ke nia voĉo solvos la konflikton. Sed ni opinias, ke nia devo estas aldoniĝi al la ĉeno de civila socio postulanta respekton de homaj rajtoj kaj internacia juro. Por niaj membroj kaj por la pli vasta esperantistaro, ni volis montri ke Esperanto estas parto de la suferanta mondo.
Ĉu vi kuraĝigas aliajn Esperanto-organizaĵojn fari similan deklaron?
– Kompreneble ĉiu asocio mem decidas. Sed ni opinias ke la Esperanta movado, kiu ĉiam strebis al paco kaj justeco, devas esti aŭdebla ankaŭ hodiaŭ. Se aliaj organizoj inspiriĝus kaj esprimus sian sintenon, tio plifortigus la kredindecon de nia komunumo.
Kiel la situacio en Gazao diferencas de multaj aliaj krizoj en la mondo, pri kiuj Esperanto-asocioj ne faris similajn deklarojn?
– Ni ne povas reagi al ĉiu konflikto en la mondo, tamen ni faris ankaŭ en la Iraka milito pere de oficiala deklaro kaj partopreno en la popola manifestacio. Sed en Gazao la afero estas tre klara kaj akuta: UN mem konstante denuncis la kolektivan punon kontraŭ civiluloj kaj loĝantaro kiu estas kaptita sen elirejo. Aliaj konfliktoj eble estas pli kompleksaj aŭ jam traktitaj en nia medio; ĉi-kaze ni rimarkis grandan mankon de voĉoj en la esperantista sfero. Tial ni sentis la devon agi. Tamen tio ne signifas, ke ni ne kondamnas ĉiajn perfortojn.
Ĉu Kataluna Esperanto-Asocio konsideris fari deklaron pri la milito en Ukrainio, kiu trafas multajn esperantistojn?
– Estas ankaŭ teruraj konfliktoj en DR Kongo, Haitio, Libano, Sirio, Libio, Jemeno kaj tro da aliaj lokoj, ofte preteratentataj de la esperantistaro. Ni diskutis pri tio. Fine ni konkludis, ke jam okazis pluraj reagoj el la esperantista medio mem: organizoj, kluboj kaj individuoj esprimis sin pri la milito en Ukrainio, kaj tiu terura situacio jam ricevis atenton en niaj rondoj.
– Male, pri Gazao ni rimarkis preskaŭ kompletan silenton en la esperantista medio, spite al la ripetaj kondamnoj kaj alvokoj de UN mem. Pro tiu manko ni opiniis, ke nia voĉo povus havi utilan valoron.
Ĉesigu la genocidon
Oficiala komuniko de Kataluna Esperanto-Asocio
Kataluna Esperanto-Asocio, fidela al sia fondoprincipo antaŭenigi la internacian lingvon Esperanto kiel ilon de frateco kaj interkompreniĝo inter la popoloj, esprimas sian profundan konsterniĝon pri la nuntempaj okazaĵoj en Gazao.
La universalaj idealoj inspirataj de Esperanto, en plena harmonio kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, morale devigas nin levi niajn voĉojn, kiam sistema ekstermado estas farata kontraŭ civila loĝantaro.
La raporto de Unuiĝintaj Nacioj de la 20a de septembro 2024 kondamnas la uzon de malsato kiel militmetodo (art. 24), la konscian detruon de san-instalaĵoj (art. 42) kaj la limigojn de humanitara helpo (art. 69), plenumatajn kontraŭ la civila loĝantaro de Gazao, kaj taksas ilin genocidaj agoj fare de la israela registaro [1].
Tiuj malobservoj de la internacia juro pliakriĝis: UN nuntempe raportas la murdon de almenaŭ 242 ĵurnalistoj [2], frontan atakon kontraŭ la libereco de informado kaj la rajto de la homaro ekscii la veron.
Kataluna Esperanto-Asocio aliĝas al la voĉoj, postulantaj tra la mondo la tujtujan finon de tiu genocido, okazigata antaŭ ĉies okuloj, sed plene senpuna, kaj reasertas sian engaĝiĝon defendadi la dignon de ĉiuj popoloj kaj la pacon.
Estraro de Kataluna Esperanto-Asocio
11an de aŭgusto 2025
—
[1] ONU. Informe del Comité Especial encargado de Investigar las Prácticas Israelíes que Afecten a los Derechos Humanos del Pueblo Palestino y Otros Habitantes Árabes de los Territorios Ocupados. 20 de setembre de 2024. https://documents.un.org/doc/undoc/gen/n24/271/22/pdf/n2427122.pdf
[2] Noticias ONU. Gaza: Israel mata a seis periodistas, la ONU condena los asesinatos. 11 d’agost de 2025. https://news.un.org/es/story/2025/08/1540316

