PMA

Esperanto malpermesita en Esperanto-kongreso

En kiu lingvo oni parolu en nacia Esperanto-aranĝo? La demando estas same malnova kiel la organizita Esperanto-movado. Ofte oni plendas pri troa krokodilado en la nacia lingvo, sed en la ĵusa asembleo de Itala-Esperanto okazis male: oni oficiale malpermesis al la vicprezidanto de la asocio paroli en Esperanto.

Partoprenantoj de la Itala Esperanto-Kongreso. Foto: IEF.

Dum la lasta semajno okazis en Salsomaggiore Terme en norda Italio la 91-a Itala Kongreso de Esperanto. La kongreso havis riĉan programon kun prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj kurso de Esperanto.

La programo enhavis ankaŭ la jaran asembleon de Itala Esperanto-Federacio. Unu el la partoprenantoj estis la konata itala esperantisto Brunetto Casini, vicprezidanto de la asocio, kiu deziris paroli pri la oficiala revuo de la asocio. Li tamen estis haltigita, kiam li komencis paroli en Esperanto, kaj la kunsidestro postulis, ke li parolu en la itala.

Brunetto Casini. Foto: Dapal CC BY-SA 3.0

– En la tuta kunveno ĝis tiam estis nur intervenoj en la itala, kun pluraj eksterlandanoj kiuj foriris iel malĝojaj.  Mi preferas paroli en Esperanto, kaj dum la pasintaj jaroj kaj jardekoj (de 1972 mi partoprenas tiun kunvenon) ĉiam oni akceptis intervenojn en ambaŭ lingvoj, malgraŭ ke la protokolo estas farata en la itala, Brunetto Casini rakontas al Libera Folio.

La argumentoj laŭ li estis, ke la protokolo devas esti en la itala, kaj ke ne ĉiuj membroj de Itala Esperanto-Federacio scipovas Esperanton. Casini kontraŭargumentis, ke nenio malhelpas protokoli esperantlingvan diskuteron en la itala, kaj ke same povas esti membroj de la asocio, kiuj ne scipovas la italan.

Per formala voĉdono oni tamen decidis, ke ne estu permesitaj diskuteroj en Esperanto. Sekve Casini daŭrigis sian replikon itallingve, tamen protestante pri la decido.

Libera Folio: Kial vi opinias grava, ke oni rajtu paroli en Esperanto en tiu kunveno?

Brunetto Casini: – Ĉefe pro du kialoj. Ankaŭ Eksterlandaj samideanoj devas havi superrigardon pri tio, kio okazas en la movado de Italujo, eble eĉ kapti ideojn pri kion fari aŭ ne fari. Kaj samkiel inter membroj povas esti komencantoj, kiuj ne sufiĉe parolas la internacian lingvon, povas esti ankaŭ membroj, kiuj ne sufiĉe regas la italan.

Laura Brazzabeni. Foto: Facebook

Laura Brazzabeni, la prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, diras ke la oficiala kunveno devas okazi en la itala, ĉar IEF estas oficiale listigita en la ŝtata registro de la asocioj de la tria sektoro (RUNTS).

– La protokoloj devas esti prezentataj en la itala lingvo kaj kolektitaj en aparta libro pri asembleoj. kaj en nia asocio dum asembleoj partoprenas ankaŭ homoj kiuj ne parolas aŭ ankoraŭ ne komprenas Esperanton, ĉu ĉar ili estas novuloj ĉu ĉar lernantoj.

Kiam Brunetto Casini tamen komencis paroli en Esperanto, oni voĉdonis pri la afero, kaj la majoritato decidis, ke Esperanto ne estu permesita.

– Sinjoro Casini devas akcepti la decidon de la plejmulto, diras Laura Brazzabeni.

Kial en antaŭaj jaroj oni rajtis paroli en Esperanto?

– FEI estas membro de RUNTS ekde junio 2024, kaj sinjoro Casini ne partoprenis en la lasta asembleo en aŭgusto 2024, kiam neniu uzis Esperanton.

Deixe uma resposta