-
Sep diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj aljuĝitaj en Brno
En la Solena Fermo de la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno estis anoncita la disdono de ses diplomoj pri Elstara Agado kaj unu pri Elstara Arta Agado por la jaro 2025. La Diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007 (https://eo.wikipedia.org/wiki/Diplomo_pri_Elstara_Agado). Diplomoj pri Elstara Agado Nisinaga Atusi “Acero” (Japanio) pro elstara agado kiel kunordiganto de la Komisiono de UEA pri Azia- Oceania Movado (KAOEM), interalie pro efika subteno al la okazigo de 10a Azia-Oceania Kongreso (AOK), kaj pro la longtempa agado por Esperanto en Japanio, interalie kiel vicprezidanto de Japana Esperanto-Instituto. Henriel Fidilalao (Madagaskaro) pro la aktiva laboro…
-
a corda bamba
PSV ago2025 Segundo dados de 2024, recentemente divulgados, o Brasil saiu de novo do “mapa da fome” da ONU. Significa que menos de 2,5 % da população permanece sem alimento suficiente. A notícia é boa, mas dá o que pensar. Primeiro. Significa que restam milhões de brasileiros famélicos, a compor esses 2,5%. Mais que toda a população do Uruguai, por exemplo. Segundo. Há que se atentar para a expressão “de novo”. Significa que, depois de décadas ocupando lugar vergonhoso no referido mapa, nosso país finalmente tinha saído dele, há alguns anos – e depois voltou! Agora saiu de novo. Estamos portanto na corda bamba dos tais…
-
La Premio Deguĉi 2025 al Mónika Molnár
La Premio Onisaburo Deguchi aŭ simple Premio Deguĉi estas monpremio administrata de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu celas regule distingi la plej meritajn projektojn kaj agantojn (individuojn aŭ organizaĵojn), kiuj aktivas sur la kampo de utiligo de Esperanto kiel potenca rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de L. L. Zamenhof, la instruoj de Deguĉi Onisaburo kaj la Statuto de UEA, kiu listigas inter siaj celoj (art. 3ĉ) “kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj”. La premio Onisaburo Deguchi estis fondita en 1987, okaze de la Centjara Jubileo de Esperanto, kaj tiel titolita honore al…
-
La unua konkurso de Aperu
Jen la unua publika konkurso de Aperu, finfine! Ĉi tiu estas la unua konkurso, kaj ĝi estas eksperimenta provo, por ke ni lernu kiel fari tion pli bone. La reguloj kaj la detaloj povas ŝanĝiĝi en la venontaj konkursoj. Jen la reguloj kaj kondiĉoj por la unua konkurso: La konkurso komenciĝos je la 11a aŭgusto 2025 kaj finiĝos je la 17a aŭgusto 2025. Esperantaj filmetoj kiuj aperos ĉe Tubaro dum tiu periodo aŭtomate partoprenos en la konkurso. Aktiveco (spektoj, komentoj, ŝatoj, ktp) estos uzataj por kalkuli la popularecon de filmoj laŭ nia speciala algoritmo. Ajna aktiveco antaŭa aŭ post tiu periodo ne estos enkalkulita en ĉi tiu konkurso. Nur filmetoj…
-
UEA ŝanĝos statuton sed ne havas strategion
Kvar landaj asocioj de UEA riskas eksigon, inter tiuj Rusia Esperanto-Unio, konstatis la komitato en vendredo. Plu mankas fina versio de la strategia plano, kiun la nun eliranta prezidanto Duncan Charters nomis grava prioritato en 2020. Nova retejo estu preparita “rapide sed senhaste”. La komitato de UEA en sia vendreda kunsido. Foto: Jukka Pietiläinen La vendreda kunsido de la komitato de UEA decidis pri la komenco de statutŝanĝo, kiu devas okazi pro la volo kongruigi la statuton de la asocio kun la nederlanda leĝo pri neprofitcelaj asocioj. Kiel konstatis la profesiaj revizoroj kiujn UEA uzas jam de kelkaj jaroj, la statuto havas partojn, kiuj ne kongruas kun la leĝo. Unu…
-
Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en aŭgusto 2025
1. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Hugo Röllinger (1905-1921-2001), germana asekuristo kaj esperantisto, Esperanto-instruisto, fondinto (1949) kaj longtempa prezidanto de la Esperanto-grupo en Bad Kissingen, ofta preleganto en la Esperanto-kastelo Grésillon kaj universitato La Laguna; komisiito de UEA (1965-2001) pri listo de stratoj, placoj, parkoj kaj aliaj Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEOj), kiu en 1997 aperis libroforme kiel “Monumente pri Esperanto”; honora membro de GEA (1992) kaj UEA (1995). 2. Antaŭ 100 jaroj en Ĝenevo komenciĝis la 17a Universala Kongreso de Esperanto, en kies kadro estis aranĝita la unua Somera Universitato, nun konata kiel la Internacia Kongresa Univesitato. 5. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Srđan Flego (1920-1938-1986), kroata jugoslavia aktoro kaj esperantisto, ekde 1947 diversprofesiulo…
-
Rezulto de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2025
Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 76aj Belartaj Konkursoj de UEA (BK). Gvidis la BK-ceremonion en la 110a Universala Kongreso de Esperanto nov-elektita Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., surbaze de materialo preparita de la sekretario de la Belartaj Konkursoj, Miguel Gutiérrez Adúriz. Konceptis la ceremonion la sekretario kaj la prezidanto de la Belartaj Konkursoj, respektive Miguel Gutiérrez Adúriz kaj Miguel Fernández (kiu registris videon). La agnoskoj estis: BRANĈO POEZIO Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu. Partoprenis 39 verkoj de 21 aŭtoroj el 13 landoj [10 el Afriko, 2 el Ameriko, 2 el Azio, 25 el Eŭropo] La unua premio estas aljuĝita al “Al mia…
-
UEA respondis al afablaj demandoj
La longe promesata Almanako estos lanĉita en la Virtuala Kongreso, oni eksciis en la UK jaŭde. Ĝin eblos aĉeti ankaŭ surpapere. UEA en la estonteco ne plu dependu nur de kotizoj kaj subvencioj de EU, laŭ planoj de la Estraro. Tial la asocio dungis oficiston kun respondeco trovi subvenciojn el aliaj mondopartoj kaj fontoj. La nova estraro de UEA kaj la ĝenerala direktoro respondis al demandoj de kongresanoj dum unu horo. Foto: István Ertl La sesio UEA Respondas okazis en granda ĉambro tute taŭge nomita Corsetti, forpasinta amiko de multaj ĉeestantoj kaj honora prezidanto de UEA. La kutimaj teknikaj koboldoj malice prokrastis la komencon je tri minutoj, en kiu tempospaco…
-
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2025
Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 76-a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA. Gvidis la BK-ceremonion en la 110-a Universala Kongreso de Esperanto nov-elektita Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., surbaze de materialo preparita de la sekretario de la BK, Miguel Gutiérrez Adúriz. Konceptis la ceremonion la sekretario kaj la prezidanto de la BK, respektive Miguel Gutiérrez Adúriz kaj Miguel Fernández. BRANĈO POEZIO Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu. Partoprenis 39 verkoj de 21 aŭtoroj el 13 landoj (10 el Afriko, 2 el Ameriko, 2 el Azio, 25 el Eŭropo). La unua premio estas aljuĝita al “Al mia unua instruistino nun 90-jara…” de Benoît…





















