-
Smetanina denove prezidanto de REU
Rusia Esperantista Unio (REU) elektis kiel sian novan prezidanton Svetlana Smetanina, la eksigitan ĉefdelegiton de UEA. REU plu ne pagos siajn kotizojn al UEA, kvankam la asocion nun minacas eksigo. Svetlana Smetanina sur la fono de la varba bildo, kiun ŝia Facebook-konto komentis. La landa asocio de UEA en Rusio, REU, en 2022 protestis kontraŭ la decido de UEA ne reelekti la ĉefdelegiton por Rusio, kaj en 2023 deklaris, ke REU “haltigas” sian membrecon en UEA pro la sama kialo. En la praktiko tio signifas, ke REU de tiam ne pagas siajn kotizojn al UEA. La komitato de UEA dum la ĵusa Universala Kongreso en Ĉeĥio konstatis, ke pro la nepago…
-
Nova Estraro de UEA (2025-28): estraraj fakoj distribuitaj
La 26an de julio 2025 la Komitato de UEA elektis novan estraron por la Asocio. La nova Estraro de UEA enoficiĝis la 27an de julio, post la fino de la dua kunsido kadre de la ĝenerala kunveno de la Komitato, kiam ĝi akceptis la raportojn de la tiame eliranta antaŭa estraro. La novan Estraron de UEA konsistigas: Fernando Maia Jr (Prezidanto), Seán Ó Riain (1a Vicprezidanto), So Jinsu (2a Vicprezidanto), Aleks Kadar (Ĝenerala Sekretario), Gong Xiaofeng Arko, Zdravka Boytcheva, Miora Raveloharison, Jérémie Sabiyumva kaj François Lo Jacomo. Kontaktoj de la nova Estraro disponeblas ĉe https://uea.org/asocio/estraro aŭ en la kolofono de la revuo “Esperanto”. La Estraro de UEA organizas sian laboron…
-
La sesa Interkultura Novelo-Konkurso
La Interkultura Novelo-Konkurso estas jam en sia sesa eldono kaj invitas vin verki novelojn kun la temo “Proksime al la celo”. Longa planado, longa penado, aventurplena vojaĝo, tiom da obstakloj venkitaj, malfacilaĵoj superitaj. Kaj via heroo estas tie, proksime al la celo. Nur unu paŝon for, nur unu plian klopodon. Ĉu la revo realiĝos, aŭ restos en fantazio? Ĉu la gloro estos atingita aŭ ĝi glitos for de la fingroj? Ĉu ludiĝos la lasta karto? Ĉu la celo alportos sukceson kaj bonesperon? Kio okazos al la protagonisto de via novelo en tiu ĉarnira momento, proksime al la celo? Por vidi la temojn de la pasintaj eldonoj kaj la listojn de…
-
Post Title
FORÇA, AMIGO GERI! In memoriam Também estive doente e internado em hospital. Foi em 1998 e quase fui embora deste Planeta. Fiquei muito fraco, não bebia nem água. Comida então nem pensar. Nada descia. Se insistisse, nada parava no estômago. Milagre aconteceu e recuperei o bem mais precioso, a Vida, a minha vida. Só fui ao hospital te visitar uma vez. De volta ao Rio, sua irmã é que esteve com você várias vezes e me dava notícias. Preferi vir ao Rio e ficar com minha irmã. Cada pequena melhora sua me alegrava muito. Quando estava internado, o tempo não parecia passar, as horas se arrastavam no relógio. Cada…
-
BET-59: malgranda UK en Litovio
150-paĝa kongreslibro, 8 eldonoj de kongresa kuriero, solenaj malfermo kaj fermo, libroservo, partoprenantoj el 32 landoj – ĉio memorigas pri Universala Kongreso, nur la dimensio estas iom alia, Al la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj de la 5a ĝis la 13a de julio en la litovia urbo Kaŭno (Kaunas) aliĝis 296 personoj, efektive partoprenis ĉirkaŭ 250. UK-simila estis ankaŭ la programo kun multaj paralelaj prelegoj, kursoj, koncertoj, tut- kaj duontagaj ekskursoj. BET (origine “Baltia Esperanto-Tendaro”) havas longan historion. La unua BET okazis dum la sovetia tempo somere de 1959 en Rigo. Partoprenis 48 esperantistoj, kiuj pagis po 150-200 rublojn por la restado. Unu el la tiamaj organizantoj ĉeestis ankaŭ la 59an: Bīruta…
-
La Sesa Verda Naturisma Semajno en Greziljono
La 24-30an de aŭgusto 2025 en la Esperanto-kastelo Greziljono okazos la sesa Verda Naturisma Semajno, ekde 2020 kunorganizita de INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista) kaj la Esperanto-Kulturdomo. En 2025, ni antaŭvidas bonegan restadon kaj instrusesion dum tiu semajno en la kastelo Greziljono (Francio). En la programo: Kursoj kaj prelegoj – Kursoj por komencanta (de Thierry Spanjaard) kaj progresanta niveloj (de Didier Loison). – Angla konversacio (de Jeremy Bass) – Germana konversacio (de Bert Schumann) Aliaj aktivaĵoj – Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon – Ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo, en la belega kaj alloga Luarvalo, – Vizito al loka naturismejo Nat Anjou – Ĉevalrajda’nu’do kun Sébastien…
-
La gajnintoj de la 4a Interkultura Novelo-Konkurso (INK)
La kvaran Interkulturan Novelo-Konkurson, kiun organizas Akademio Literatura de Esperanto kaj Bobelarto, kun la aŭspicio de UEA, partoprenis 689 konkursantoj el 42 landoj. Alvenis 805 konkursantaj noveloj. La ĵurio disdonis entute dek premiojn: kvin en la sperta kaj kvin en la komencanta kategorioj. La ĵurio konsistis el: Ivan Colling (Brazilo), Heidi Goes (Belgio), Kitagawa Hisasi (Japanio), Paŭlo Moĵajevo (Ukrainio), Anna Striganova (Rusio) kaj Francisco Wechsler (Brazilo). La sekretario de INK prezentis la gajnintojn la 27an de julio 2025 dum la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno. Jen la 10 premiitoj: Sperta kategorio Zakhar Serebrov (Rusio). Kie vojoj renkontiĝas. Premio: 1000 € Jorge Rafael Nogueras (Portoriko). La ĉioscieco de OV-GPT.…
-
La gajnintoj de la 4a Interkultura Novelo-Konkurso (INK)
La kvaran Interkulturan Novelo-Konkurson, kiun organizas Akademio Literatura de Esperanto kaj Bobelarto, kun la aŭspicio de UEA, partoprenis 689 konkursantoj el 42 landoj. Alvenis 805 konkursantaj noveloj. La ĵurio disdonis entute dek premiojn: kvin en la sperta kaj kvin en la komencanta kategorioj. La ĵurio konsistis el: Ivan Colling (Brazilo), Heidi Goes (Belgio), Kitagawa Hisasi (Japanio), Paŭlo Moĵajevo (Ukrainio), Anna Striganova (Rusio) kaj Francisco Wechsler (Brazilo). La sekretario de INK prezentis la gajnintojn la 27an de julio 2025 dum la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno. Jen la 10 premiitoj: Sperta kategorio Zakhar Serebrov (Rusio). Kie vojoj renkontiĝas. Premio: 1000 € Jorge Rafael Nogueras (Portoriko). La ĉioscieco de OV-GPT.…
-
Definitiva statistiko de UK-110: 1132 aliĝintoj el 63 landoj
Dum la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos ekde la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto en Brno, kongresaniĝis 29 personoj, kaj do entute al la 110a UK aliĝis 1132 personoj el 63 landoj, plej multe el la kongreslando Ĉeĥio – 133 aliĝintoj. Vidu la liston de la landoj kun pli ol 25 aliĝintoj: 133 Ĉeĥio 122 Germanio 111 Pollando 98 Francio 47 Hungario 45 Ĉinio (kun Honkongo kaj Tajvano) 36 Koreio 33 Brazilo 31 Usono 30 Hispanio 29 Italio 29 Slovakio 27 Japanio 27 Nederlando Intertempe ekfunkciis la reta aliĝilo al la 111a UK, kiu okazos la 1-8an de aŭgusto 2026 en Graco (Graz, Aŭstrio). En…
-
Rezolucio de la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno
Inter la 26a de julio kaj 2a de aŭgusto 2025 kunvenis 1132 homoj el 63 landoj en Brno, Ĉeĥio, por partopreni en la 110a Universala Kongreso de Esperanto. Ni diskutis la temon Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj. Samtempe ni ilustris per nia propra agado, kiel bone la internacia lingvo Esperanto servas kiel ponto inter malsamlingvanoj el diversaj landoj kun diversaj spertoj kaj opinioj. Limiginte la traktadon de novaj teknologioj al ties komunikaj aspektoj, ni verkis raporton kaj surbaze de ĝi tiun ĉi rezolucion: Kun ĝojo ni konstatas, ke la novaj komunikaj teknologioj ebligis signifan kreskon de la nombro de praktike atingeblaj Esperanto-parolantoj, pro…





















