• PMA

    LIBERA / LIVRE

      LIBERA Libera je ajna ligo je ajna tempo mi pace foriras libera el pasinteco libera el estonteco mi vivas kaj spiras en ĉi tiu estanteco eterna senfina malobstina el pasintaj kontraktoj nun mi vivas mian propran vivon miajn proprajn aktojn respondece pri tiu pardono en mi naskiĝinta libera sen ajna ligo al estinta tempo do al pasinteco de num mi vivas en hodiaŭa nuneco Tiel estu! Tiel estas! Farite estu laŭ la Dia graco!   LIVRE Livre de qualquer ligação a qualquer tempo em paz me vou e assim não piro libre do pasado libre mesmo do futuro eu vivo e aqui respiro aqui mesmo no presente eterno sem…

  • PMA

    BET-59: 296 aliĝintoj el 32 landoj

    Laŭ la definitiva statistiko al la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazis de la 5a ĝis la 13a de julio 2025 en Kaŭno (Litovio), aliĝis 296 personoj el 32 landoj. Reale partoprenis ĉirkaŭ 250 personoj. La plej multaj aliĝintoj estas el Litovio – 110. Sekvas Pollando kun 38 aliĝintoj. Vidu la tutan laŭlandan aliĝtabelon: 110 Litovio 38 Pollando 16 Germanio, Koreio, Latvio 15 Italio 12 Francio 9 Ruslando (reale partoprenis nur 2) 7 Belgio, Estonio, Finnlando, Ukrainio 4 Svedio, Svislando 3 Hungario, Komoroj, Nederlando, Pakistano 2 Hispanio, Israelo, Katalunio 1 Aŭstralio, Britio, Burundo, Ĉeĥio, Kanado, Kongo DR, Luksemburgio, Skotlando, Turkio, Ugando

  • PMA

    La aŭgusta rabato: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk

    Hašek, Jaroslav. Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito / Tradukis el la ĉeĥa Vladimír Váňa; Antaŭparolo de Renato Corsetti; Ilustris Josef Lada. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2004. – 712 p., il. – (Serio “Oriento-Okcidento”, №38). – Prezo: 32.50 € (kun sesona rabato). “Mi tre amas tiun bravan soldaton Ŝvejk, kaj prezentante liajn aventurojn dum la mondmilito, mi estas konvinkita, ke vi ĉiuj simpatios kun tiu modesta, nekonata heroo. Li ne ekbruligis la templon de la diino en Efezo, kiel faris tion la stultulo Herostrato, por ke lia nomo eniru en gazetojn kaj lernejajn legolibrojn. Kaj tio sufiĉas”, – skribis Jaroslav Hašek en sia antaŭparolo al la libro “Aventuroj…

  • PMA

    INOMINADO / SENNOMA

      INOMINADO Que nome dar a essa inquietude que nome, enfim, que nome a me deixar insone medo de quê, da finitude?   Que nome que nome o desse desassossego que poema que poema produzo e me concedo a paz sem transtorno sem dilema?   E essa insônia caindo de sono, Fome sei lá de quê, mas fome, Desafia o reino do deus Chronos e o deus Kairós, que vem e some que desconcerto impõe este poema?   A inquietude fique sem nome sem nome o medo sem sossego sem nome essa dor que me consome não me envergonho de pedir arrego ao bálsamo insolente do poema.      …

  • PMA

    SEM DANÇA / SEN DANCO

      SEM DANÇA doença cansa ausência de dança nasce do receio de ser livre de viver o recreio se a doença veio o medo veio antes esse terrível caudilho lhe impede que cantes te prende no mesmo trilho doença cansa repetição estribilho falha da criação doença e estagnação trem refém do trilho doença cansa na doença não se dança padrão de repetição água ali estagnada trilho trem descarrilado venha a luz da criação, que corre fora do trilho na trilha do coração! SEN DANCO malsano min lacigas malĉeesto de danco naskiĝas el la timo iĝi libera vivi la libertempon   se l’ malsano venis la timo antaŭe venis tiu terura…

  • PMA

    Bona, programriĉa kaj interesa kongreso en Brno

    110a Universala Kongreso de Esperanto Brno, la 26an de julio – la 2an de aŭgusto 2025 La 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno/Burno (Ĉeĥio) estis eble malpli granda ol atendite. Jam la urbonomo montriĝis malfacila. La esperantigita nomo de la urbo iĝis Burno, tamen mi multe pli ofte aŭdis la nacilingvan formon Brno en la kongresejo. Eventuale esperantistoj timis la varmegan someron en meza Eŭropo sed montriĝis, ke ĝuste dum la kongresa semajno la vetero en la kongresurbo estis agrable varmeta; ekzemple, en suda Finnlando ĉiutage estis pli varme. Krome pluvis en la komenco kaj ankaŭ poste. Rezulte multaj pluvombreloj perdiĝis kaj estis retrovitaj. Mi tamen perdis la mian.…

  • PMA

    Komuniko pri Gazao de Kataluna Esperanto-Asocio

    Kataluna Esperanto-Asocio, fidela al sia fondoprincipo antaŭenigi la internacian lingvon Esperanto kiel ilon de frateco kaj interkompreniĝo inter la popoloj, esprimas sian profundan konsterniĝon pri la nuntempaj okazaĵoj en Gazao. La universalaj idealoj inspirataj de Esperanto, en plena harmonio kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, morale devigas nin levi niajn voĉojn, kiam sistema ekstermado estas farata kontraŭ civila loĝantaro. La raporto de Unuiĝintaj Nacioj de la 20a de septembro 2024 kondamnas la uzon de malsato kiel militmetodo (art. 24), la konscian detruon de san-instalaĵoj (art. 42) kaj la limigojn de humanitara helpo (art. 69), plenumatajn kontraŭ la civila loĝantaro de Gazao, kaj taksas ilin genocidaj agoj fare de la…

  • PMA

    APORIA / APORIO

      APORIA     O termo está no dicionário. Não me alongarei sobre seu significado. Sensação corporal é de mais peso. Existência sem bússola, navegação em noite de nevoeiro, sem norte, sem estrela polar.         Dor milenar da alma expressa como coceira compulsiva. Chute para fora da meta insabida.Mesmo com o goleiro batido, sozinho, gol escancarado, o absurdo chute por cima do travessão.       Dizem que a noção de pecado é a seta que não atinge o alvo. Mas, onde a seta, onde o alvo, onde os círculos concêntricos se nem concentração se consegue no turbilhão – centro do furacão – em que me encontro, perdido no girar sem…

  • PMA

    à beira do lago

        PSV -2024      à beira do lago repousa a calma luz oblíqua do inverno à beira do lago velhas árvores vigiam e sussurram silêncios à beira do lago as memórias são úmidas tímidas modestas respeitosas à beira do lago não cabe confissão desfaz-se o lamento descabe a dúvida à beira do lago não é preciso saber   à beira da vida     ĉe lago ripozas la trankvila oblikva lumo de vintro ĉe lago maljunaj arboj gardostaras kaj murmuras silentojn ĉe lago rememoroj estas humidaj timemaj modestaj respektemaj ĉe lago ne indas konfesoj malfariĝas lamento malkonvenas dubo ĉe lago ne estas necese scii   ĉe la vivo…

  • PMA

    Svetlana Smetanina denove gvidas la Ruslandan asocion

    La 9–10an de aŭgusto en Krasnojarsko (Siberio, Ruslando) okazis la 33a Konferenco de Rusia Esperantista Unio (REU), en kiu estis elektitaj la prezidanto, estraro kaj revizia komisono de REU. La Estraro de REU (9 personoj): Jevgenij Bojĉin (Birobiĝan), Abduraĥman Junusov (Maĥaĉkala), Jurij Karcev (Uljanovsk), Aleksandr Lebedev (Kovrov), Ilja Muravjov (Sankt-Peterburg), Anton Rudnev (Sankt-Peterburg), Vladimir Sapoĵnikov (Krasnojarsk), Svetlana Smetanina (Dmitrov), Marija Verzun (Sankt-Peterburg). La Revizia komisiono de REU (3 personoj): Ikar’ Akimenko (Barnaul), Gennadij Basov (Stavropol), Larisa Ŝapoŝnikova (Arĥangelsk). Fonto: https://groups.google.com/g/rusia-esperanto-agado/c/8dk_rBMSMpM Komento: Svetlana Smetanina estis prezidanto de REU dum la periodo 2013-19 (http://sezonoj.ru/2013/04/smetanina/), poste la asocion prezidis Aleksandr Lebedev (2019-25). Smetanina, kiu en decembro festos sian 75an naskiĝdatrevenon, en 2022 ne…