• PMA

    Botanikumi en Kvinpetalo, sude de Puatiero

    De pluraj jaroj esperantistoj kutimas somere staĝi en Kvinpetalo por studi botanikon. Estas plezuro restadi semajnon inter la harmoniaj ŝtonmuroj de Bouresse, proksime de ties bela romanika preĝejo kaj de la ĉefa vilaĝplaco. Alain Favre, fungologo kaj fakulo pri plantoj kaj naturmedioj, gvidis nin tra la malfacila botanika taksonomio kaj laŭ vojrandoj ĉirkaŭ la vilaĝo, laŭ la viena rivero aŭ en arbaroj, eĉ dum pasintaj staĝoj en la lokajn erikejojn (brante) por observi kaj kolekti plantojn. En la studsalono Waringhien li inicis la partoprenantojn al la genia dunoma latinlingva nomenklaturo de Linné, facile adaptebla al esperanto. Tamen ne ĉiam per traduko. Kaj por trovi ĝustan terminon kutime helpas nin Brian…

  • PMA

    sobre jovens leitores

      PSV ago 2025     Um dos números de 2024 d’ O Correio da Unesco foi dedicado à literatura infanto-juvenil. Vale a pena conferir. Apesar da truculência das telas de telefone, os livros ainda atraem milhões de crianças e adolescentes. Trata-se de uma experiência de outra natureza, muito mais enriquecedora. Ler livros é mergulhar numa dimensão mental bem mais elevada. Como se sabe, o leitor é sempre um coautor. A maior biblioteca infanto-juvenil do mundo fica em Munique, na Alemanha. Possui 27 mil livros em 24 idiomas, e propõe também exposições, oficinas culturais e palestras. O mercado de livros para o leitor jovem movimenta milhões de dólares, mundo afora.…

  • PMA

    Legu la demonstran version de la somera Ondo

    La 22an de aŭgusto 2025 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la junia (somera, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de “La Ondo de Esperanto”. La 44-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava 139-paĝa 324a numero de “La Ondo de Esperanto”, publikigita antaŭ preskaŭ du monatoj. La demoversio de la printempa “Ondo” estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-324demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj “Ondoj” estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”). “La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata elektronika almanako (bitgazeto), en kiu estas publikigataj la plej…

  • PMA

    Raita Pyhälä (Saliko) forpasis

    La 20an de aŭgusto 2025 pro kancero forpasis Raita Pyhälä (1939-2025) finna instruistino pri la angla kaj franca lingvoj, esperantistino ekde la komenco de la 1990aj jaroj, konata en Esperanto kiel Saliko; instruistino de Esperanto en Finnlando kaj eksterlande, prezidanto (1995-2000) kaj poste vicprezidanto de ELFI (Finnlanda sekcio de ILEI); aŭtoro kaj tradukinto de pluraj tekstoj, aperintaj libroforme kaj en gazetoj (“Juna Amiko”, “Kontakto”, “Monato” k. a.); malavara subtenanto de esperantista agado en Afriko; membro de la Panteono ĉe www.edukado.net. Jam tre malsana, ŝi en julio 2025 partoprenis en la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Kaŭno, kie Aleksej Salomatov montris sian filmon pri ŝi. Ni funebras pro la forpaso de Saliko,…

  • PMA

    Literatura Konkurso Kálmán Kalocsay

    Kun granda ĝojo ni anoncas la unuan Literaturan Konkurson Kálmán Kalocsay. Partoprenantoj estas invitataj sendi siajn verkojn en la sekvaj kategorioj: – Poemo – Prozo – Traduko Datoj: Akcepto de verkoj: De la 1a de septembro 2025 ĝis la 31a de marto 2026 Anoncado de gajnintoj: La 1a de Augusto 2026 Reguloj: La verkoj devas esti originalaj kaj ne publikigitaj antaŭe. Limigo de longo: Poemo: maksimuma longo ne fiksita Prozo: maksimumaj 3 paĝoj Traduko: maksimuma longo ne fiksita Partoprenantoj povas sendi maksimume du verkojn en ĉiu kategorio! La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso en la sama branĉo dum la sekvaj du jaroj. Juĝado: La…

  • PMA

    Kaj pro tiaj limoj la homoj mortigas unu la alian

    Johansson, Sten. Neŭtrale: Originala romano. – Novjorko: Mondial, 2024. – 189 p. La vortoj de la titolo aperas ne en nuntempa, sed en historia romano de Sten Johansson. En “Neŭtrale” Sten kondukas nin al Skandinavio de la 30aj kaj 40aj jaroj de la pasinta jarcento. Ni renkontas tri personojn, kies vivovojoj interkruciĝas kaj tiel ni ricevas viglan impreson pri la vivo en tiama Svedio. Unue, la tipografo Ture. Li estas ano de la komunista partio kaj partoprenis en la hispana intercivitana milito je la flanko de la respublikanoj. En la unua ĉapitro li laboras en la nordsveda urbo Luleå. La 3an de marto 1940 “li vekiĝas pro terura krako eksterdome”.…

  • PMA

    Nekutime internacia IJK en Indonezio

    Dum la ĵusa IJK en Indonezio multaj kongresanoj manifestaciis kontraŭ ”genocido en Palestino” kaj alvokis al TEJO aliĝi al la kondamno. Oni anoncis, ke la sekva IJK okazos en Katalunio. La eksigita prezidanto sensukcese provis refoje iĝi komitatano. La komitato eĉ ne donis al li parolrajton dum la kunsido. Multaj eŭropanoj spertis stomakproblemojn kaj oni ofte aŭdis la anglan, Tyron Surmon rakontas en sia raporto. La malfermo de la IJK. La 81a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto (IJK) ĵus okazis en Cisarua, Indonezio. Entute estis 140 partoprenantoj el 33 landoj, inter kiuj 122 partoprenis la tutan tempon. Ĉeestis la tuta Estraro de TEJO kaj du estraranoj de UEA (So Jinsu…

  • PMA

    Dua kaj lasta alvoko por iĝi volontulo de TEJO 2025/2026

    Kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK, antaŭe “Eŭropa Volontula Servo”), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando. ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj kaj kiuj havas loĝpermeson en la landoj listigitaj fine. La volontulado daŭru ideale 12 monatojn, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. La perfekta komencdato estas la 1a de oktobro. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie pri la sube menciitaj taskoj. Eblas kandidatiĝi por minimume 3 monatoj, sed ni preferas kandidatojn kiuj volontulos dum 12 monatoj. Se vi interesiĝas sed ankoraŭ havas…

  • PMA

    PUDICÍCIA / SEKS-HONTO

      PUDICÍCIA Certeira pergunta em seta o alvo mira e acerta leitora, se sabe responda: será que o poeta punheta?   Da pergunta não se esconde não se altera ou se perturba leitora, a seminal pergunta: poeta enfim se masturba?   Sêmen semente poema o poeta extrai no ato o ritmo é o estratagema?   Não briga de tão pacato mesmo que no gozo gema seu gemido é seu recato!   SEKS-HONTO Saĝa demando saga la celon celas kaj trafas legantin’, se vi scias diru: poeto ĉu sin masturbas?   De la demando ne sin kaŝas ne ŝanĝiĝas, perturbiĝas, legantin’, jen demando tute sema: poeto ĉu sin masturbas?   Semo…

  • PMA

    Rezultoj de la sciencaj konkursoj Pirlot kaj Power kaj la scienca programo dum la 110a UK

    Dum la Scienca Forumo okazinta kadre de la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno estis disdonitaj la Premio Pirlot (por la plej bonaj sciencaj libroj de la jaro) kaj la nova Premio Charles Power (por la plej bonaj sciencaj prelegoj de la UK). La konkurso Pirlot estas organizita ĉiun duan jaron de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) ekde 1995 (kaj post longa interrompo denove ekde 2017). En 2025 aldoniĝis la nova Premio Power. Ambaŭ premioj estis ĉi-jare disdonitaj sub la aŭspicio de UEA. La konkursojn kunordigis Amri Wandel, prezidanto de AIS; la premiojn prezentis Aleks Kadar, Ĝenerala Sekretario de UEA, kune kun Bengt-Arne Wickström, trezoristo de AIS, kaj…