Konkursa komuniko kaŭzis konfuzon
Gazetara komuniko de UEA pri du sciencaj konkursoj kaŭzis ampleksajn diskutojn kaj kritikon. Ĉu ĵuriano kaj kunordiganto de la konkursoj premiis sin mem? Laŭ Amri Wandel tamen neniam estiĝis konflikto de interesoj.

Universala Esperanto-Asocio la 16-an de aŭgusto publikigis iom konfuzan gazetaran komunikon pri la rezultoj de du sciencaj konkursoj kaj pri la scienca programo de la ĵus okazinta Universala Kongreso en Ĉeĥio.
La aperigon de la komuniko sekvis bruaj diskutoj en pluraj forumoj, ĉar eblis konkludi, ke organizantoj de la konkurso premiis sin mem. Laŭ la originala teksto inter la membroj de la ĵurio estis Carlo Spinola, dum la konkursojn kunordigis Amri Wandel.
La unuan lokon en la konkurso Premio Pirlot pri sciencaj libroj gajnis la verko Astronomio kaj astrofiziko por ĉiuj, verkita de A. Wandel kaj C. Spinola. Krome duan lokon en la sama konkurso gajnis la pasintjara IKU-libro kunredaktita de A. Wandel. Aldone Wandel gajnis la unuan lokon en la kategorio “longa scienca prelego” en la konkurso Premio Power.
Heroldo Komunikas publikigis la tekston de la gazetara komuniko senŝanĝe, sed kun grasigo de ĉiu apero de la nomo Wandel – evidente por subkomprenigi ke temas pri konflikto de interesoj.
En diskuto en la komentoj de Libera Folio “Johano” resumis sian komprenon pri la afero:
AIS organizis du konkursojn; la prezidanto de AIS kunordigis ilin; la trezoristo de AIS estis en la ĵurio; la prezidanto de AIS mem partoprenis en ambaŭ konkursoj; la prezidanto de AIS gajnis la unuan premion en ambaŭ; la verko per kiu la prezidanto de AIS gajnis en unu konkurso estis verkita kun Carlo Spinola; Carlo Spinola estis unu el la ĵurianoj, do li premiis sin mem.
Poste tamen montriĝis, ke Carlo Spinola ne ekzistas kaj neniu ĵuriano premiis sin mem. La premiito estas la hispano Carlos Spinola, dum ĵuriano en la koncerna konkurso estis la italo Carlo Minnaja, tute ne menciita en la gazetara komuniko.
Efektive estis du malsamaj ĵurioj por la du malsamaj premioj. Tamen nur la ĵurianoj de la nova premio Power estis listigitaj en la komuniko, dum tute ne estis menciite, ke temis pri du apartaj ĵurioj. Nur poste, kiam la komuniko estis republikigita diversloke kaj la konfuzo iĝis evidenta, UEA kompletigis la informon pri la ĵurioj en sia retejo kaj korektis la nomon de Carlos Spinola.

Amri Wandel tamen ja estis kaj organizanto de la konkursoj kaj samtempe premiito. Ni petis lin komenti la aferon.
Libera Folio: Ĉu la rondoj de esperantistaj sciencistoj estas tiel malgrandaj, ke ne eblas eviti tiajn koliziojn?
Amri Wandel: – Specife, mi nek iniciatis la premiojn (Pirlot funkcias de 1994, kaj Power estis iniciatita ĉi-jare de ĝia usona mecenato), nek servis en la ĵurioj de ambaŭ premioj. Mi ja estas kunorganizanto de la konkursoj nome de AIS, sed tio apenaŭ povas esti konsiderata kiel intereskonflikto. Estas simila situacio kiel en IKU, kies sekretario mi estis dum preskaŭ 20 jaroj, kaj tamen estis ofte elektita de la komisiono kiel IKU-preleganto.
Ĉu vi provis aŭ povis iel eviti partopreni prijuĝon de verkoj kiujn vi mem kunaŭtoris?
– Kiel mi jam respondis, esti kandidato en konkurso kiun oni kunorganizas (sed ne prijuĝas) ne estas kolizio. Se tamen oni opinias ke eĉ roli kiel organizanto (kvankam ne ĵuriano) estas kolizio, la respondo estas jes. Kiel mi jam respondis, mi ne estis membro de ajna el la du ĵurioj.


