UK-111 en Graco: La unua bulteno kaj la reta aliĝilo
La 111a Universala Kongreso de Esperanto okazos la 1-8an de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (germane: Graz). Graco estas la dua plej granda urbo de Aŭstrio. Ĝi situas meze de Eŭropo kaj estas bone atingebla: per aŭto, trajno, buso aŭ aviadile. La flughaveno de Graco situas nur 10 km for de la centro kaj estas bone ligita al ĝi per buso, fervojo, taksio. Ankaŭ de la flughaveno. Vieno veturadas rekta trajno dum ĉirjaŭ tri horoj al Graco – komforte sen trajnŝanĝo.
La unua bulteno jam estas elŝutebla ĉe https://uea.org/pdf/uk2026/Unua_Bulteno_UK2026_Graz.pdf
La reta aliĝilo funkcias ĉe https://uk.esperanto.net/2026/.
Jam aliĝis 69 personoj el 29 landoj. Inter ili estas la aŭtomate (senkotize) aligitaj honoraj membroj de UEA, membroj de la honora patrona komitato, honora prezidanto de UEA, oficistoj kaj kunlaborantoj de UEA, kaj lokaj organizantoj.
Ĝis la 15a de deсembro 2025 validas la unua, plej favora aliĝperiodo:
| Aliĝkategorio | Landoj A | Landoj B |
| 1. Individua membro de UEA (ne inkluzivas aligitajn membrojn) | 190 | 145 |
| 2. Ne individua membro de UEA | 240 | 180 |
| 3. Komitatano / kunulo / junulo / handikapulo, mem individua membro de UEA | 95 | 70 |
| 4. Kunulo / junulo / handikapulo, ne individua membro de UEA | 145 | 105 |
Ĉiuj prezoj estas en eŭroj.
Senpage aliĝas infanoj kaj gejunuloj naskiĝintaj post 2005-12-31 kaj nemalhaveblaj akompanantoj de handikapuloj.
Spektu la videan inviton al la 111a UK: https://www.youtube.com/watch?v=_xd9dSber9A
Legu pli ĉe https://uk.esperanto.net/2026/
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/08/graco-2/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post UK-111 en Graco: La unua bulteno kaj la reta aliĝilo appeared first on La Ondo de Esperanto.



