Literatura Konkurso Kálmán Kalocsay
Kun granda ĝojo ni anoncas la unuan Literaturan Konkurson Kálmán Kalocsay.
Partoprenantoj estas invitataj sendi siajn verkojn en la sekvaj kategorioj:
– Poemo
– Prozo
– Traduko
Datoj:
Akcepto de verkoj: De la 1a de septembro 2025 ĝis la 31a de marto 2026
Anoncado de gajnintoj: La 1a de Augusto 2026
Reguloj:
La verkoj devas esti originalaj kaj ne publikigitaj antaŭe.
Limigo de longo:
Poemo: maksimuma longo ne fiksita
Prozo: maksimumaj 3 paĝoj
Traduko: maksimuma longo ne fiksita
Partoprenantoj povas sendi maksimume du verkojn en ĉiu kategorio!
La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso en la sama branĉo dum la sekvaj du jaroj.
Juĝado:
La juĝkomisiono konsistos el spertaj verkistoj. La kriterioj por la juĝado:
– Kreivo
– Stilo
– Enhavo
Premioj:
Unua premio en ĉiu kategorio: Libro-premio kaj atestilo
Dua premio en ĉiu kategorio: atestilo
Tria premio en ĉiu kategorio: atestilo
Ĉiuj premiitaj verkoj estos publikigitaj en “Literatura Vivo”.
La gajnintoj de la unua loko estos intervjuitaj!
Sendu viajn verkojn al kalocsayliteraturakonkurso@gmail.com.
Por pli da informoj, vizitu nian retejon>https://www.literaturavivo.com.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/08/konkurso-51/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Literatura Konkurso Kálmán Kalocsay appeared first on La Ondo de Esperanto.



