Dua kaj lasta alvoko por iĝi volontulo de TEJO 2025/2026

Kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK, antaŭe “Eŭropa Volontula Servo”), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando.
ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj kaj kiuj havas loĝpermeson en la landoj listigitaj fine. La volontulado daŭru ideale 12 monatojn, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. La perfekta komencdato estas la 1a de oktobro. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie pri la sube menciitaj taskoj. Eblas kandidatiĝi por minimume 3 monatoj, sed ni preferas kandidatojn kiuj volontulos dum 12 monatoj. Se vi interesiĝas sed ankoraŭ havas dubojn, bonvolu kontakti nin kaj ni volonte respondos ilin.
La lasta tago por kandidatiĝi estas la 26a de aŭgusto!
Legu pli ĉe https://www.tejo.org/ru/dua-alvoko-volontulo-2025-2026/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Dua kaj lasta alvoko por iĝi volontulo de TEJO 2025/2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.



