PMA

Bona, programriĉa kaj interesa kongreso en Brno

110a Universala Kongreso de Esperanto
Brno, la 26an de julio – la 2an de aŭgusto 2025

brno

La 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno/Burno (Ĉeĥio) estis eble malpli granda ol atendite. Jam la urbonomo montriĝis malfacila. La esperantigita nomo de la urbo iĝis Burno, tamen mi multe pli ofte aŭdis la nacilingvan formon Brno en la kongresejo.

Eventuale esperantistoj timis la varmegan someron en meza Eŭropo sed montriĝis, ke ĝuste dum la kongresa semajno la vetero en la kongresurbo estis agrable varmeta; ekzemple, en suda Finnlando ĉiutage estis pli varme. Krome pluvis en la komenco kaj ankaŭ poste. Rezulte multaj pluvombreloj perdiĝis kaj estis retrovitaj. Mi tamen perdis la mian.

La kongresejo troviĝis en du lokoj, Mendel-universitato kaj proksima hotelo. La distanco estis tolerebla, kiam oni unue trovis la vojon. La manko de mapoj iom senteblis en la komenco, kvankam bona mapo estis en la kongresa libro, sed oni esperus ion similan ankaŭ surmure ĉe la akceptejo. Krome en la universitato la ĉefaj salonoj estis en unu konstruaĵo, sed la libroservo kaj la akceptejo en la alia. Nur en unu el ili troviĝis necesejoj por la kongresanoj, kaj en la alia estis ĉefa manĝejo kaj la disdonejo de la kongresa kuriero.

La ĉefa kongresejo ĉe la universitato estis praktika, tamen en kelkaj salonoj akustiko estis vere mizera kaj en aliaj mankis klimatizo, kio igis ekzemple la salonojn de KER-ekzamenoj iom varmegaj. Feliĉe ekstere estis ne tiom varme, kaj multaj kongresanoj ripozis sub arboj en la apuda herbejo.

maia

La novelektita prezidanto de UEA, brazilano Fernando Maia en la inaŭguro.

En la inaŭguro aŭdeblis eĉ tri neesperantaj lingvoj, ne nur la ĉeĥa de vicrektoro de la universitato, sed ankaŭ la pola de direktorino de Pola Instituto en Prago kaj iom surprize la parolado de la armenia ambasadoro. Ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de la ukrainia kaj la ĉinia ambasadoj.

La novaĵo de la inaŭguro estis ĉe la landaj salutoj. Programero, kiu antaŭe daŭris longege kiam reprezentantoj de ĉiuj landoj prezentis sin, foje per unu frazo aŭ unu verbo, kaj kiu poste estis transformita al kontinentaj salutoj, nun revenis al landa nivelo, sed nur en formo de laŭtlegado de landonomoj kaj samtempa stariĝo de la kongresanoj el tiu lando. Kvanto de aplaŭdoj eventuale iel emfazis la sintenojn de la kongresanoj; ekzemple, post la ekstaro de ukrainianoj la aplaŭdoj estis inter la plej laŭtaj kaj longaj.

komitato

La komitatanoj voĉdonas.

Dum la kongreso la komitato elektis novan estraron por UEA por tri jaroj. La estraro proponita de la elekta komisiono estis akceptita kun unu ŝanĝo: forfalis István Szabolcs kaj eniris François Lo Jacomo. Por tio necesis dua voĉdonado, ĉar la du lastaj kandidatoj ricevis egalan nombron da voĉoj en la unua voĉdonado. Iom surprize forfalis Amri Wandel, kiu tamen ne estis en la listo de elekta komisiono, same kiel Lo Jacomo. Wandel tamen ricevis sufiĉe fortan aplaŭdon post la dankado de sia laboro en la estraro dum la malfermo. La scienca kaj kultura programoj estis pli ampleksaj ol kutime.

La nacia vespero disvolviĝis en la fortikaĵo Spielberg apud la urbocentro. Temis pri ĉeĥaj popoldancoj, sed laŭ miaj kunparolantoj la melodioj similas hungarajn kaj rumanajn. Ankaŭ la alia kultura programo estis iom riĉa, eĉ tiom ke necesis meti teatraĵon samtempe kun la bankedo. Mi do maltrafis la teatraĵon de “Verda banano”, pri kiu mi tamen aŭdis kelkajn negativajn komentojn, kaj ke la homoj ne ridis kvankam temis pri humuraĵo.

brno

La arta programo de la kongreso en Brno estis riĉa.

La kongresa manĝejo estis tiu de la universitato kaj ĝi servis eĉ bieron kaj vinon. Elekto estis ampleksa por tiuj, kiuj manĝas ĉion. Mi tamen aŭdis, ke por vegetaranoj la elekto ne estis same vasta kaj ripetiĝis la samaj manĝoj. La pago estis ankaŭ simpla, laŭ la pezo de la manĝaĵoj mem elektitaj. Tamen io, kio funkciis bone por studentoj, ne same bonis por maljunularo: portado de pezaj pletoj ne facilis kaj pro la fremda mono la pagado malrapidis, feliĉe multaj uzis kreditkartojn.

La kongresa libro havis kiel novaĵon la prezenton de la ekskursoj, kiuj estis ankaŭ en la Dua bulteno. Bona ideo, ĉar ne multaj portas la Duan bultenon al la kongreso. Tamen el la kongresa libro forfalis la lokoj por la programeroj pri la kongresa temo, kvankam tiuj programeroj estis amplekse prezentitaj en la kongresa libro. Ankaŭ la datoj malĝustis en la programkalendaro kaj listigo, eventuale ili estis la pasintjaraj.

La komenca akcepto por la komitatanoj estis bona ŝerco, komence ĉeestis neniu oficisto aŭ estrarano, sed la komitatanoj povis senpagi akiri drinkaĵojn kaj paroli inter si, sed malmultaj utiligis tiun eblecon. Tamen la komitatkunsidoj en si mem estis eble pli bonaj ol averaĝe dum la pasintaj jardekoj, la komitatanoj apenaŭ foriris el la temo kaj eble nur unufoje iu komitatano volis voĉdonon pri iu afero, kiu jam estis decidita.

La elekto de la novaj estraro kaj prezidanto donas multe da esperoj por la pli bona direkto al UEA (kiel ĉiam ĉe la nova estraro). Pri la prezidanto Fernando Maia mi povas esperi nur bonan, ĉar krom ke li estas literaturamanto, li eventuale eĉ komprenas ekonomion. Restas multe por esperi, ĉu la nova strategio (kiom longe ĝi estis jam farata) kaj la nova statuto portos pozitivajn ŝanĝojn.

La kongreso estis bona, programriĉa kaj interesa. Multe da novaj kaj malnovaj muzikistoj. La pason de la tempo eblas rimarki, kiam oni pensas, kiam ekzemple la grupo “Kajto” aŭ Kimo la unuan fojon prezentis en la kongreso.

futbalo en brno

La tradiciiĝinta futbala matĉo inter la Esperanta kaj loka teamoj (po sep personoj) finiĝis per egala rezulto 5 kontraŭ 5, sed en la decida punŝota serio nia teamo venkis per tri goloj kontraŭ du – jen la fina venko.

Estis ankaŭ agrable vidi kreskantan internaciecon de la kongreso, kvankam kelkaj afrikanoj ne ricevis vizojn, estis pli da afrikanoj ol kutime en eŭropaj kongresoj. Al la estraro de UEA estis elektitaj eĉ du afrikanoj. Afrikano ricevis ankaŭ premion en Belartaj konkursoj, kio ne okazis en la pasintjara UK-109 en Afriko.

Libroservo, mia kutima loko se ne okazas io alia interesa, estis bone planita: multaj titoloj elĉerpiĝis rapide. Kroma ĝojosigno estas, ke finfine UEA kaj la Esperanto-Asocio de Britio interkonsentis pri la kondiĉoj de librovendado, kaj tiel la libroj eldonitaj de EAB revenis al la libroservo.

Jukka Pietiläinen

Fotoj de John Huang

En nia arkiva retejo vi povas legi artikolojn pri ĉiuj UKoj, okazinta de 1991 en Bergeno ĝis 2024 en Aruŝo https://esperanto-ondo.ru/Ind-kong.htm. Ankaŭ ĉi tiu artikolo baldaŭ aperos tie.

Ĉi tiu artikolo aperos en la septemkbra (aŭtina) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №3 (325).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/08/brno-35/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Bona, programriĉa kaj interesa kongreso en Brno appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta