Svetlana Smetanina denove gvidas la Ruslandan asocion
La 9–10an de aŭgusto en Krasnojarsko (Siberio, Ruslando) okazis la 33a Konferenco de Rusia Esperantista Unio (REU), en kiu estis elektitaj la prezidanto, estraro kaj revizia komisono de REU.
La Estraro de REU (9 personoj):
Jevgenij Bojĉin (Birobiĝan),
Abduraĥman Junusov (Maĥaĉkala),
Jurij Karcev (Uljanovsk),
Aleksandr Lebedev (Kovrov),
Ilja Muravjov (Sankt-Peterburg),
Anton Rudnev (Sankt-Peterburg),
Vladimir Sapoĵnikov (Krasnojarsk),
Svetlana Smetanina (Dmitrov),
Marija Verzun (Sankt-Peterburg).
La Revizia komisiono de REU (3 personoj):
Ikar’ Akimenko (Barnaul),
Gennadij Basov (Stavropol),
Larisa Ŝapoŝnikova (Arĥangelsk).
Fonto: https://groups.google.com/g/rusia-esperanto-agado/c/8dk_rBMSMpM
Komento: Svetlana Smetanina estis prezidanto de REU dum la periodo 2013-19 (http://sezonoj.ru/2013/04/smetanina/), poste la asocion prezidis Aleksandr Lebedev (2019-25). Smetanina, kiu en decembro festos sian 75an naskiĝdatrevenon, en 2022 ne estis reelektita kiel la ĉefdelegito de UEA por Ruslando pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio, kiuj, laŭ la Estraro de UEA damaĝas la publikan bildon de UEA kaj ne konvenas al persono, kiu estas reprezentanto de UEA. REU proteste kontraŭ ĉi tiu nereelekto ĉesis kotizi al UEA kaj pro tio REU probable perdos sian statuson de landa asocio aliĝinta al UEA. — AlKo.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Svetlana Smetanina denove gvidas la Ruslandan asocion appeared first on La Ondo de Esperanto.



